martes 31 de enero de 2012

KAĴOLI (Mimar, halagar, embelesar, engatusar, embaucar)

Influi per karesaj aŭ flataj agoj aŭ vortoj, por ricevi dezirataĵon: /Influir por medio de actos o palabras cariñosas o halagos para recibir lo deseado: • Ŝi kaĵolis siajn gepatrojn, ĝis ili permesis al ŝi iri al dancejo. /Ella engatusó a sus padres hasta que le permitieron ir al salón de baile. • Vi parolas kiel kaĵolanta infano! /¡Hablas como un niño mimoso! • La patro estis strikta kaj mia kaĵola voĉo ne helpis. /El padre era estricto y mi voz engatusadora no me ayudó. • Sed kial li min bezonas? – kaĵole demandis Ana. /¿Pero por qué él me necesita? – preguntó mimosamente Ana. • Mi pensas, ke tio estis kaĵolado. /Creo que eso fue un embeleso.

KALUMNII (Calumniar)

Malutili al ies honoro aŭ reputacio, komunikante mensogajn sciigojn pri ties karaktero, konduto ktp.: /Perjudicar el honor o la reputación de alguien, comunicando noticias falsas respecto a su carácter, conducta, etc.: • Ne kalumniu lin antaŭ lia ĉefo. /No lo calumnies delante de su jefe. • Tiu kalumnia informo malbonigis lian reputacion. /Ese informe calumnioso echó a perder su reputación. • Kontraŭ kalumnio helpas nenio. /Contra la calumnia nada ayuda. • Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas. /Calumniando constantemente, se ennegrece incluso a un ángel. • Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas. /Aún si una calumnia pasa, siempre algo deja. • Kalumnianto disigis amikojn. /El que calumnia, aparta a los amigos.

KANAJLO (Canalla, granuja)

Homo, senhonora, malnoble kondutanta: / Persona despreciable, que se comporta de manera innoble: • Mi ne komprenas, kiel vi iĝis kanajlo, se viaj gepatroj estis tiom bonaj homoj. / No comprendo cómo te convertiste en un canalla si tus padres eran tan buenas personas. • Mi admiras la lertecon de mia kanajla edzino! / Admiro la astucia de mi canalla esposa. • Ili ĉiuj estis kanajle aspektantaj uloj. / Todos ellos eran individuos de aspecto canallesco. • Vi estos punita pro ĉiuj viaj kanajlaĵoj! / Serás castigado por todas tus canalladas. • Nur kanajlaro partoprenis ĝin. / Solamente la canallada participó en eso.

KAPRICO (Capricho)

1. Subita, nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo: /Voluntad súbita, inconstante, imprevisible y sin motivo: • Mi ne atentas ĉiujn kapricojn de la infanoj. /No atiendo todos los caprichos de los niños. • Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. /No existe juventud sin caprichos, ni vejez sin malicias. • Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino. /Una novia caprichosa quedará soltera eternamente. • Ĉesu konduti kaprice, alikaze vi restos hejme! /¡Deja de conducirte en forma caprichosa, si no, te quedarás en casa! • Ĉe stomako malsata ne kapricas palato. /En estómago vacío, el paladar no tiene caprichos. 2. Neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo: /Imprevisible, aparentemente sin motivo, cambio extraño: • Tio estas nur kapricoj de la modo./Eso es solamente caprichos de la moda. • Kiam finiĝos ĉi tiu kaprica pluvo? /¿Cuándo terminará esta lluvia caprichosa?

KARAKTERO (Carácter [cualidades])

1. Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon: /Conjunto de cualidades morales que distinguen a un individuo o grupo: • Ŝi havas pacaman karakteron. /Ella tiene un carácter pacífico. • Tia konduto estas por li karaktera. /Esa conducta es característica para él. • Li estis riĉa kaj bone edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera. /Él es rico y bien educado, pero lamentablemente sin carácter. 2. Morala firmeco, volenergio: /Firmeza moral, de enérgica voluntad: • Granda per la inteligento, ne per la karaktero. /Grande por la inteligencia, no por el carácter. 3. Distinga eco, propra al unu afero: /Cualidad distintiva, propia de un asunto: • Bedaŭrinde ne ĉiuj komprenas la karakteron de nia afero. /Lamentablemente no todos comprenden el carácter de nuestro asunto. • Mi havas grandan kolekton da plej diverskarakteraj artikoloj pri ili. /Tengo una gran colección de los más diversos artículos característicos acerca de ellos. 4. Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero: /Manera de actuar sorprendente, desacostumbrada, expresiva: • Karakteron al kanto donas la tono. /El tono da carácter al canto. • Mi ŝatas nur karakterhavajn pentraĵojn./Sólo me gustan las pinturas que tienen carácter.

KARIERO (Carrera [profesional] )

Profesio, okupo, al kiu oni sin dediĉas; ĉefa celo de la agoj: /Profesión, ocupación, a la que uno se dedica; propósito principal de las acciones: • Mi intencas entrepreni medicinan karieron. /Tengo la intención de emprender la carrera de medicina. • Tiam estis bonaj tempoj kaj ŝi sukcese karieradis. /Entonces eran buenos tiempos y ella hizo su carrera exitosamente. • Ŝi ankoraŭ ne havas infanojn pro sia karierismo (karieremo.) /Ella todavía no tiene niños a causa de su carrera. • Karieristoj pli zorgas pri sia laboro kaj mono ol pri siaj familioj. /Las personas de carrera se preocupan más de su trabajo y su dinero que de sus familias.

KLAKI (Cliquear, chasquear, restallar, castañetear)

Aŭdigi sekan mallongan sonon per rapida kruda movo de io kontraŭ io: /Hacer oir un seco sonido corto mediante un rápido movimiento brusco de algo contra algo: • Mi klakos per la fingroj kaj vi vekiĝos. /Haré chasquear los dedos y te despertaré. • Klaku sur ligilo por elekti TTT-paĝon. /Haga un clic en el enlace para elegir una página TTT. • La cikonio ekklakis per la beko. /La cigüeña castañeteó con el pico. • Ie aŭdeblis klakoj de vipo. /En alguna parte era audible el restallar de un látigo. • Estis tre malvarme, ke miaj dentoj klakadis. /Hacía tanto frío, que mis dientes castañeteaban. • Alklaku la butonon "Traduki" por traduki la paĝon. /Haga clic en el botón “Traducir” para traducir la página.

KLERA (Culto, docto)

Kapabla, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi kaj bone taksi la aferojn: / Capaz, por el uso de conocimientos adquiridos, de juzgar bien y claramente los asuntos: • Li estas ne nur klera, sed ankaŭ tre bona homo. / Él no sólo es culto, sino también un muy buen hombre. • Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. / La ciencia no se encarga, la cultura no se vende. • Tiu instruisto klerigas nin pri matematiko. / Ese instructor nos capacita en matemática. • Mi multe laboris por mia kleriĝo. / Trabajé mucho por mi ilustración. • Ŝi ne volas amikiĝi kun malkleruloj (senkleruloj). / Ella no quiere hacerse amiga de incultos.

KLINI (Inclinar)

1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia (se paroli pri rigida objekto): / Poner en tal posición, que un final o parte queda menos alta que la otra (hablando de un objeto rígido): • Klinu la kruĉon kaj trinku! / ¡Inclina el jarro y bebe!. • Ili penis deklini nin de nia vojo, sed malsukcesis. / Ellos trataron de desviarnos de nuestro camino, pero no tuvieron éxito. • Se vi sekvos nin, vi ne forkliniĝos de la vojo. / Si nos seguirás, no te apartes del camino. • Mi sendekliniĝe iros al la elektita celo. / Indeclinablemente iré al objetivo elegido. 2. Kurbigi, fleksi al malsupro (se paroli pri malrigida objekto): / Curvar, flexionar hacia abajo (al hablar de un objeto no rígido): • La neĝo klinis la branĉojn de la arboj al la tero. / La nieve inclinó las ramas de los árboles hacia la tierra. • Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. / Las cabras saltan sobre un árbol que se inclina. 3. Oblikvigi parton de sia korpo: / Poner oblicua parte de su cuerpo: • Li salute klinis la kapon. / Él inclinó la cabeza para saludar. • Ŝi salutis min per klino de la kapo. / Ella me saludó con una inclinación de cabeza. • Mi alklinis mian orelon al ŝi, por ke ŝi povu diri al mi ion. / Incliné la oreja hacia ella para que pudiera decirme algo. • Li elkliniĝis super la balkonon. / Él se inclinó sobre el balcón. 4. Emigi, inklinigi: / Hacer tendencia, hacer inclinar: • La reĝino ĉiamaniere provis klini la animon de la reĝo al pardonemo. / La reina trató de todas maneras inclinar el alma del rey al perdón. • Ŝi estis bona knabino, sed subite dekliniĝis de la bona konduto. / Ella era una buena muchacha, pero súbitamente se apartó de la buena conducta. • Mi esperas, ke vi pardonos ĉiujn miajn dekliniĝojn. / Espero que tu perdonarás todas mis declinaciones. 5. Cedigi: / Hacer ceder: • Mi devas klini min antaŭ la cirkonstancoj. / Debo inclinarme ante las circunstancias: • Plena sako ĉiun mastron al vi klinos. / Una bolsa llena inclinará a todo amo ante ti.

KOLERI (Rabiar, estar colérico)

Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, kaj tion eventuale montri vorte aŭ fare: /Sentir una fuerte agitación de psiquis, causada por una ofensa o un descontento, y eventualmente mostrar eso, de voz o de hecho: • Mi tre koleras kontraŭ vi, ĉar vi ne konservis miajn sekretojn! /¡Estoy muy enojado contigo, porque no conservaste mis se-cretos! • Kolero montras malsaĝulon. / Un insensato muestra cólera. • Virino kolera pli ol hundo danĝera. /La cólera de una mujer es más peligrosa que un perro. • Vi kolerigis nin per viaj faroj. /Nos hiciste rabiar con tus hechos. • La patro koleregas, ĉar vi ne obeis lin. /El padre está extremadamente colérico porque no le obedeciste. • Li estas tre (ek)kolerema kaj ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo. /Él se pone colérico y se excita ante la más pequeña bagatela. • Patrino parolis per kolereta voĉo. /La madre habló con voz algo encolerizada.

KOMENTI (Comentar)

Eldiri sian opinion, siajn argumentojn pri iu eldiraĵo aŭ evento: /Decir su opinión, sus argumentos sobre alguien, un dicho o un evento: • La aktoro rifuzis komenti siajn rilatojn kun tiu virino. /El actor se rehusó a comentar sus relaciones con esa mujer. • Ĉirkaŭe zumis homoj, komentante la okazaĵon. /Las personas zumbaban alrededor, comentando el suceso. • Ĉiuj komentoj pri la paĝaro estas bonvenaj. /Todos los comentarios sobre las páginas son bienvenidos. • Komentoj en la kodo de la programo helpas al aliaj programistoj kompreni, kiel funkcias la programo. /Los comentarios en el código del programa ayudan a otros programadores a comprender cómo funciona el programa. • Tiu komentisto tre bone komentas sportajn eventojn. /Ese comentarista comenta muy bien los eventos deportivos. • Mi forkomentis tiun tekston, por ke uzantoj de la paĝaro ne vidu ĝin. /Comenté lejos ese texto para que los usuarios de las páginas no lo vean.

KOMERCI (Comerciar)

Profesie interŝanĝi varojn, produktaĵojn, celante monprofiton: /Profesionalmente intercambiar mercaderías, productos, con el propósito de ganar dinero: • Li komercas kun mi per vestoj. /Él comercia conmigo en vestuarios. • Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas. /Quien desea comerciar, sagacidad necesita. • Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. /En el comercio no existe amistad ni broma. • Ne taŭgas la vero por komerca afero. /La verdad no sirve para el asunto comercial. • Mi eksciis, ke vi komercaĉas (malhoneste komercas)! /Supe que usted comercia deshonestamente. • Kun vero severa komercaĵo forvelkos. /Con la verdad, el comercio severo morirá. • Oni alportadas diversajn aferojn al nia komercejo. /Se aportan diversos asuntos a nuestro comercio. • Malsaĝulo venas, komercisto festenas. /Viene un insensato, el comerciante festeja. • Mi provos forkomerci (provi vendi ne tre valorajn objektojn) kelkajn varojn. /Trataré de comerciar algunas mercancías de poco valor.

KOMPLETA (Completo)

Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsisti: /Aquello, a lo que no le falta ninguna de las partes de que debe constar: • Ni jam havas kompletan liston de ĉiuj partoprenantoj. /Ya tenemos una lista completa de todos los participantes. • Nia familio aĉetis novan kompleton da mebloj. /Nuestra familia compró un nuevo completo de muebles. • Bonvolu zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj. /Por favor, preocúpate de la completación de tus documentos. • Vi povos kompletigi mian rakonton, se mi forgesos ion mencii. /Tú podrás completar mi relato, si olvido mencionar algo. • Ni nun okupiĝas pri la kompletigo de la Esperanta versio de la paĝaro. /Ahora nos ocupamos de la completación de la versión en Esperanto de las páginas. • La vortaro ankoraŭ estas nekompleta. /El diccionario aún está incompleto.

KONDUTI (Conducirse, comportarse)

Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj: /Manera de actuar en sus relaciones con otras personas: • Kondutu bone kaj vi ricevos bombonon. /Compórtate bien y recibirás un bombón. • Ŝi ĉiam ĝentile kondutis al ĉiuj. /Ella siempre se conducía gentilmente con todos. • Vi devas ŝanĝi vian konduton, alikaze vi havos neniun amikon. /Debes cambiar tu conducta, de otra manera no tendrás ningún amigo. • Li ĉiam estis bonkonduta infano. /Él siempre fue un niño de buena conducta. • La gefratoj estis malbonkondutaj kontraŭ mi. /Los hermanos se comportaban mal contra mí.

KONFIRMI (Confirmar)

1. Plicertigi la verecon, sendubecon de io: /Establecer la veracidad, indudabilidad de algo: • La okazo konfirmis la teorion de esploristoj. /El acontecimiento confirmó la teoría de los exploradores. • La registaro malkonfirmis la novaĵon pri ribelo. /El gobierno desmintió la noticia sobre una rebelión. • Mi jam ricevis la konfirmon pri ricevo de mia mendo. /Ya recibí la confirmación de recepción de mi pedido. • Li konfirme skribis al mi pri tio. /Él me escribió la confirmación sobre eso. 2. Sankcii, ratifiki: /Sancionar, ratificar: • Reĝo konfirmis la decidon kaj subskribis la ordonon. /El rey confirmó la decisión y suscribió la orden. • La testamento jam estas konfirmita. /El testamento ya está confirmado. • Dum kunveno konfirmiĝis la antaŭaj decidoj. /Durante la reunión se confirmaron las decisiones anteriores.