- Mi miris pri kelkaj kutimoj de tiu lando.
- Li estis mutigita de miro.
- Mi mire rigardis la montojn.
- Ĉi tiu konstruaĵo estas arkitektura miraĵo.
- Ŝia konduto min mirigis.
- Lia saniĝo estis miriga afero.
- Ŝia malfermita buŝo montris miregon.
- Lumturo de Aleksandrio estas unu el la sep mirindaĵoj de la mondo.
- Esperanto estas mirinde facila por lerni.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario