- Viaj infanoj estas tiaj ĉarmaj!
- Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
- Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
- La desegnaĵo estis plena de harmonio kaj ĉarmo.
- Ŝi ĉarmas ĉiujn per sia spriteco.
- La diverseco estas ĉarmaĵo de Esperantio.
- La kantistoj distris nin kun muzika brileco kaj homa ĉarmeco.
- Agrabla babilado ĉarmigis la vojaĝon.
- Tiu aktoro estas vera ĉarmulo!
No hay comentarios.:
Publicar un comentario