Mostrando las entradas con la etiqueta Litero A. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta Litero A. Mostrar todas las entradas

viernes, 19 de septiembre de 2014

AGRESI (Agredir)

Ataki la unua, ne estante mem minacata de atako: /Atacar primero, no estando amenazado de ataque.
·   "Ĉu la knaboj denove agresis vin?" demandis la patrino. / ¿Otra vez te agredieron los muchachos? preguntó la madre.
·   Tio estas agreso kontraŭ nia nacio! / ¡Eso es una agresión contra nuestra nación!
·   "Via filo estas tro agresema," diris la instruisto. /”Su hijo es demasiado agresivo”, dijo el profesor.
·   Multaj plendis pri via agresemo. /Muchos se quejaron por tu agresividad.
·   Mi jam laciĝis de iliaj agresaj riproĉoj.Vi devas eviti ĉion agresivan. /Ya estoy cansado de sus reproches agresivos. Debes evitar toda agresividad.

sábado, 15 de diciembre de 2012

ARBITRA (Arbitrario, injusto, inicuo)


Tia, ke ĝi dependas de la sola volo, emo aŭ kaprico de iu: /Aquello que depende únicamente de la voluntad, inclinación o capricho de alguien:
·   En nia urbeto komenciĝis arbitra konstruado de domoj. /En nuestro pueblo comenzó una arbitraria construcción de casas:
·   Vi jam povas agi laŭ via arbitro. /Ya puedes actuar conforme a tu arbitrio.
·   Ĉiuj vortoj de tiu lingvo estis arbitre elpensitaj. /Todas las palabras de esa lengua fueron creadas arbitrariamente.
·   Politika arbitreco ne estas evitebla en nia lando. /La arbitrariedad política es inevitable en nuestro país.

viernes, 2 de marzo de 2012

ATAKI (Atacar, agredir)

1. Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io: /Comenzar una batalla contra alguien o algo:
  • Malamikoj atakas nian landon! /¡Los enemigos atacan nuestro país!
  • La lastan el amaso atakas la hundo. /El perro ataca al último del montón. 
  •  Kredu min, ni sukcesos forpuŝi la atakantojn! /¡Créeme, tendremos éxito en rechazar a los atacantes!
  • Ne iru al la arbaro, ĉar tie loĝas multaj atakemaj bestoj. /¡No vayas al bosque, porque allí habitan muchos animales agresivos!
  • Rapidege kreskis la atakemo de la vento. /Muy rápidamente creció el ataque del viento.
  • Nia kastelo estas neatakebla. /Nuestro castillo es inatacable.
2. Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston: /Por medio de palabras o escritos tratar de hacer detener su accionar o existencia:
  • Hodiaŭ mi atakis tiun taskon (ekpritraktis). /Hoy día ataqué esa tarea (comencé a tratar sobre).
  • Hako post hako estas la plej efika atako. /Hachazo tras hachazo es el ataque más eficaz.
  • La atakatoj tre bone scias, ke mi diras nur veron pri ili. /Los atacados saben muy bien que sólo digo la verdad sobre ellos.
3. Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito: /Capturar rápidamente, comenzar a ser perjudicial para el cuerpo o espíritu de alguien:
  • Atakis teruro, ektremis la kruro. /El terror atacó, la pierna comenzó a temblar.
4. Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco: /Causar defecto o destrucción de sustancia:

  • Rusto atakas feron. /La herrumbre ataca al fierro.

ASIDUA (Asiduo)

Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks: /Quien visita regularmente el lugar de su empleo, tarea, ligas obligatorias, etc.:

· Ŝi estas asidua al la kontoro. /Ella es asidua de la oficina.

· Li ricevas bonajn poentojn ne pro sia inteligenteco, sed pro la asidueco. /Él recibe buenos puntos no por su inteligencia, sino por la asiduidad.

· Karaj, via instruistino telefonis al mi kaj diris, ke vi estas malasiduaj al la lernejo. /Queridos, vuestra instructora me telefoneó y dijo que ustedes no son asiduos a la escuela.

· La estro jam rimarkis ilian malasiduecon. /El jefe ya notó la mala asiduidad de ellos.

ARTIFIKO (Artificio, truco)

Lerta kaj ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi: /Manera de actuar diestra y astuta, o procedimiento por el que se aspira a imponer, ilusionar o engañar:

· Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon. /Ese artificio, extraordinariamente hábil, tuvo buena eficacia.

· Ili elpensis malican artifikon. /Ellos discurrieron un truco malicioso.

· Lia konduto ŝajnas esti artifika. /Su conducta parece ser artificiosa.

· Ili tion artifikis. /Ellos trucaron eso.

· Li estas lerta artifikulo. /Él es un hábil artificioso.

· Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon. /Un artificioso es un usuario de un sistema computacional (principalmente de redes computacionales), que intenta penetrar, alcanzar sin tener privilegio, un dato protegido.

· Ŝi aŭskultis lian senartifikan rakontadon. /Ella escuchó su sincera narración.

· Mi tre ŝatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero. /Me gustó mucho el libro “El sincero”, de Voltaire.

AKCEPTI (Aceptar, acoger, recibir)

1. Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: / Acceder a recibir lo que alguien da o propone:

· Ŝi ne akceptis lian monon. / Ella no aceptó su dinero.

· Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. / Quien acepta un obsequio, pierde la paz.

· Mi malakceptis la rekompencon. / No acepté la recompensa.

2. Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile: / Dejar entrar en su casa, hogar y similarmente:

· Mi ne akceptos tiun krimulon! / No aceptaré a ese criminal.

· La avino akceptadas nian familion ĉiun dimanĉon. / La abuela acoge a nuestra familia cada domingo.

3. Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto kaj simile: / Conducirse así o así contra un invitado, huésped, etc.:

· Ili tre gastame akceptis nin. / Ellos nos aceptaron muy acogedoramente.

· Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo. / Se acepta según la cara, se abandona según la sabiduría.

· Vi povas turni vin al la virino, kiu sidas ĉe akceptejo kaj ricevi bezonatajn informojn. / Puedes dirigirte a la mujer que está sentada en la recepción para recibir las informaciones que se necesitan.

4. Konsenti pri io, aprobe allasi: / Consentir en algo, permitir aprobadoramente:

· Bedaŭrinde oni ne akceptis mian proponon. / Lamentablemente no se aceptó mi proposición.

· La decidoj jam estas akceptitaj. / Las decisiones ya fueron aceptadas.

· Mi esperas je akcepto de la projekto. / Tengo esperanza en la aceptación del proyecto.

· Viaj kondiĉoj ŝajnas esti akcepteblaj. / Tus condiciones parecen ser aceptables.

5. Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ: / Haber acertado en una acción que modifica el estado del acierto o le da alguna cualidad:

· Tiu regulo akceptas multajn esceptojn. / Esa norma acepta muchas excepciones.

AKTIVA (Activo)

1. Tia, ke li/ŝi/ĝi kapablas agi, efiki sur ion: / Lo que él, ella, ello es capaz de actuar con eficacia sobre algo:

· Mi estas aktiva membro de UEA. / Yo soy miembro activo de UEA.

· Jam dum multaj jaroj ŝi aktivas en E@I. / Desde ya hace muchos años ella está activa en E@I.

· Ni organizas diversajn seminariojn por aktivuloj. / Nosotros organizamos diversos seminarios para los activos.

· Leĝo ne havas retroaktivan efikon. / La ley no tiene efecto retroactivo.

2. Plena je vigleco kaj energio; multe aganta: / Lleno de animación y energía; actúa mucho.

· La trafiko estas tre aktiva dum ĉi tiuj horoj. / El tráfico esta muy activo en estas horas.

· Min timigas lia tro granda aktiveco. / Me atemoriza su exagerada actividad.

· Subite ŝi aktiviĝis kaj komencis strange konduti. / Súbitamente ella se activó y comenzó a comportarse de forma extraña.

3. Rezultodone, energie efikanta: /Que da resultado, produciendo efecto enérgicamente.

· Tio estas aktiva kuracilo. / Eso es un remedio activo.

AKORDO

1. Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj: /Igualdad de sentimientos u opiniones entre dos o varias personas:

· Dum nia kunlaborado ni ĉiam estis en akordo. /Durante nuestra colaboración siempre estuvimos de acuerdo.

· Ili akordiĝis por trompi nin. /Ellos se pusieron de acuerdo para engañarnos.

· Li havas akordiĝeman (konsenteman) karakteron. /Él tiene un carácter condescendiente (consentidor).

· Tio estis neakordigebla konflikto. /Eso era un conflicto en que no es posible un acuerdo.

· Finfine ni reakordiĝis. /Finalmente volvimos a estar de acuerdo.

2. Ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj: /Conveniencia justa entre dos o varios asuntos:

· Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo. /Ellos están de acuerdo, como pedido y mordido.

· Tiuj koloroj bone akordas. /Esos colores combinan bien.

· Necesas akordigi la horloĝojn. /Es necesario sincronizar los relojes.

· Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj. /Esas exigencias son difícilmente posibles de conciliar entre sí.

3. Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca: /Combinación de tonos, consonante o disonante:

· Akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko. /Los acordes se denominan según el nombre de la nota fundamental.

· Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. /Acorde que no suena, no da rima.

AROMO (Aroma, fragancia)

Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj: /Delicado, agradable y sutil olor de algunas plantas u otras sustancias:

· Mi eksentis aromon de kafo kaj tuj ellitiĝis. /Sentí un aroma a café, e inmediatamente me levanté.

· La aromon de la realeco tiuj rakontoj ne povas transdoni. /Esas narraciones no pueden transmitir el aroma de la realidad.

· Niaj kapoj turniĝis de tia aroma aero. /Nuestras cabezas se volvieron a ese aire aromático.

· Mi aldonis iom da aromherboj al la plado. /Agregué un poco de hierbas aromáticas al plato.

· Rozoj aromis en la nokto. /Las rosas expelían su fragancia en la noche.

· Oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigado. /En Egipto se usaban aromas para el momificado.

· Dum la festo bukedoj da floroj aromigis la aeron. /Durante la fiesta, ramos de flores aromatizaban el aire.

ATESTI (Atestiguar)

1. Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto: /Certificar, garantizar un hecho verdadero, de su propia experiencia:

· Li povas atesti la subskribon de la kontrakto. /Él puede atestiguar la suscripción del contrato.

2. Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto: /Ante un tribunal confirmar o negar una aseveración o un hecho como visto o escuchado.

· Mi atestas, ke la akuzito estis en tiu loko. /Yo atestiguo que el acusado estaba en ese lugar.

· Ni pruvos vian krimon per atestaĵoj. /Probaremos su crimen por medio de testigos.

· Ne estas eĉ unu atestanto, kiu povus konfirmi, ke mi tion faris. /No hay siquiera un testigo que pueda confirmar que yo hice eso.

3. Esti la signo, la pruvo de io: /Ser el signo, la prueba de algo:

· Ŝia hezito atestas, ke ŝi mensogas. /Su vacilación atestigua que ella miente.

· Griza barbo saĝon ne atestas. /Una barba gris no atestigua sabiduría.

· Unua atesto estas la vesto. /El primer testimonio es el vestido.

· Mi havas atestilon de trapaso de la universitato. /Tengo algo que atestigua el paso por la universidad.

· Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. /El comienzo de una protesta sin acusación a menudo es un testigo de culpa.

· Mi bezonas pagateston por pruvi, ke mi aĉetis la aŭton. /Necesito un testigo pagado para probar que compré el auto.

AUTENTIKA (Auténtico)

1. Nedubeble vera, originala, ne falsita: /Indudablemente verdadero, original, no falsificado:

· Tio estas aŭtentika letero de Zamenhof. /Esa es una carta auténtica de Zamenhof.

· Mi garantias la aŭtentikecon de tiu informo. /Garantizo la autenticidad de ese informe.

2. Oficiale certigita: /Certificado oficialmente:

· Kie mi povas trovi aŭtentikan mortukon? /¿Dónde puedo encontrar un auténtico sudario?

· Kemia esplorado aŭtentikigis tiun pentraĵon. /Una exploración química autentificó esa pintura.

jueves, 8 de diciembre de 2011

AVERTI (Advertir, avisar)

1. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro: /Hacer saber por anticipado y hacer que alguien esté atento a algo, ordinariamente con un valor negativo:

· Gepatroj avertis min ne esperi monon pro miaj malbonaj agoj. /Mis padres me advirtieron que no espere dinero por mis malas acciones.

· Ŝi komencis averte krii. /Ella comenzó a gritar para advertir.

2. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono: /Hacer saber por anticipado y hacer que alguien esté atento a un amenazante peligro o un mal:

· Mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio. /Te advierto que una mujer en ese estado es capaz de todo.

· Kiu minacas, tiu avertas. /Quien amenaza, advierte.

· Ni forgesas averton, ni memoras la sperton. /Olvidamos la advertencia, recordamos la experiencia.

· Oni starigis avertan tabulon, kiu savos homojn kontraŭ enfalo en la kavon. /Se erigió un tablero de aviso para proteger a las personas contra una caída en la cavidad.

3. Malkonsili, deadmoni iun de io: /Desaconsejar, instigar a alguien para que no haga algo:

· Mi avertis ŝin, ke ŝi ne venu. /Le advertí a ella que no venga.

· Li al mi donis averton ne fari tion. /Él me dio una advertencia de que no haga eso.

AVENTURO (Aventura)

1. Neatendita, neordinara okazaĵo en ies vivo: /Suceso inesperado, extraordinario en la vida de alguien:

· Mi tre ŝatas legi librojn pri aventuroj. /Me gusta mucho leer libros de aventuras.

· Tio estis ankoraŭ unu ama aventuro en ŝia vivo. /Eso aún fue una aventura de amor en la vida de ella.

· Vi estas vera aventurulo, ĉar vi spertis multajn aventurojn. /Eres un verdadero aventurero, porque experimentaste muchas aventuras.

2. Entrepreno plena de riskoj kaj hazardo: /Empresa llena de riesgos y peligros.

· Vi konstante serĉas aventurojn! /¡Constantemente buscas aventuras!

· Li estas agema viro, eĉ iom aventurema. /Él es un hombre de acción, incluso algo aventurero.

· Eblas nomi lin "aventuristo", ĉar li havas neniun difinitan profesion kaj trovas vivrimedojn nur el riskoplenaj aventuroj. /Es posible llamarlo “aventurero”, porque él no tiene ninguna profesión definida y encuentra recursos para vivir sólo en las aventuras llenas de riesgos.

· Ni naĝis kaj ŝi dronis. Tiun misaventuron mi memoros tutan mian vivon. /Nosotros nadábamos y ella se ahogó. Esa aventura fallida la recordaré toda mi vida.

AVARA (Avaro)

1. Pasie dezirema kolekti riĉaĵojn kaj domaĝanta ilin elspezi: /Apasionadamente inclinado al deseo de coleccionar riquezas y temeroso de gastarlas:

· Vi estas tro avara kaj ne kapablas ĝui la vivon. /Eres demasiado avaro e incapaz de disfrutar la vida.

· Patroj avaras, infanoj malŝparas. /Padres avaros, niños despilfarradores.

· Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. /El generoso y el puerco son buenos después de la muerte.

2. Tro ŝparema pri io: /Demasiado ahorrativo de algo:

· Ŝi estas avara je helpo. /Ella es avara de ayuda.

· Mi neniam avaras karesojn al miaj infanoj. /Nunca soy avaro de caricias a mis niños.

· Li ĉiam avare disdonis sukeron. /Él siempre reparte avaramente el azúcar.

· Avarulo pagas duoble. /El avaro paga doble.

· La Centra Oficejo estis fondita dank' al la malavareco de Javal kaj Sebert. /La Oficina Central fue fundada gracias a la generosidad de Javal y Sebert.

AVANTAĜO (Ventaja)

Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aŭ enhavas pli grandan utilon, oportunon: /Aquello que da alguna superioridad, una ganancia más grande, o contiene una utilidad más grande, oportunidad:

· La sola avantaĝo estas, ke neniu nin ĝenos dum tiu tempo. /La única ventaja es que nadie nos molestará durante ese tiempo.

· La nova sistemo havas kelkajn avantaĝojn. /El nuevo sistema tiene algunas ventajas.

· Ili proponis al ni avantaĝajn kondiĉojn. /Ellos nos propusieron condiciones ventajosas.

· Tiu medikamento estas avantaĝe anstataŭita de iu nova. /Ese medicamento está reemplazado ventajosamente por uno nuevo.

· Malgraŭ la malavantaĝo, kiun spertas parolantoj de nelatinidaj lingvoj, Esperanto estas la plej facila internacia lingvo. /A pesar de la desventaja que experimentan los hablantes de lenguas no latinas, Esperanto es la más fácil lengua internacional.

AŬTORITATO (Autoridad)

1. Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj kaj tiel plu: /Poder síquico, influencia, basada sobre el respeto, que alguien adquirió por cualidades dignas de fe, sabiduría, virtud, etc.:

· Pro sia kompetenteco li havas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj. /Por su competencia, él tiene una gran autoridad sobre sus colegas.

· Nur tre aŭtoritata institucio povos prezenti por ni garantion. /Sólo una institución muy autoritaria podrá presentar una garantía para nosotros.

· Mia patro tiutempe estis la plej granda aŭtoritatulo en fako de historio. /En ese tiempo mi padre era la más grande autoridad en el departamento de historia.

· Tiuj personoj havas nenian aŭtoritatecon por mi. /Esas personas no tienen ninguna autoridad para mí.

2. Povo, rajtigita postuli obeadon: /Poder, autorizado para exigir obediencia:

· Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan aŭtoritaton. /Al crear el fundamento de Esperanto, Zamenhof quitó de sí toda autoridad.

· Nenion povas fari nia senaŭtoritata registaro. /Nuestro gobierno sin autoridad no puede hacer nada.

3. Tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton: /Quienes disponen de autoridad:

· La universitataj aŭtoritatoj kontraŭas la reformon. /Las autoridades universitarias construyen la reforma.

sábado, 3 de diciembre de 2011

ATRIBUI (Atribuir, achacar)

1. Doni (ion) laŭrajte aŭ laŭmerite: /Dar algo según el derecho o el mérito:

· Ni atribuis la sumon de mil eŭroj por la loterio. /Asignamos la suma de mil euros para la lotería.

· La premio estos atribuita al la plej aktiva esperantisto. /El premio se asignará al esperantista más activo.

2. Opinii, ke aĵo, ago aŭ eco apartenas al iu aŭ io: /Opinar que un objeto, una acción o una cualidad pertenecen a alguien o algo:

· La malkovron de Ameriko oni atribuas al Kolumbo. /El descubrimiento de América se atribuye a Colón.

· Ĉiujn surprizis la atribuo de tiu bonega libro al ŝi. /La atribución de ese buenísimo libro a ella sorprendió a todos.

3. Rigardi, opinii ion kaŭzita de iu aŭ io: /Mirar, opinar que algo es causado por alguien o algo:

· Oni devas atribui tiun venkon al la hazardo. /Se debe atribuir esa victoria a la casualidad.

· Ni ofte renkontas atribuadon de mortoj al akcidentoj. /A menudo encontramos la atribución de muertes a los accidentes.

ATINGI (Alcanzar, conseguir, lograr)

1. Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion: /Tener éxito en tocar algo concreto, que yace lejano, cambiándose de lugar, o extendiendo un miembro, o lanzando algo:

· Post kelkaj horoj ni atingos la urbon. /Después de algunas horas llegaremos a la ciudad.

· Ne moku riveron, ne atinginte la teron. /No te burles de un río no habiendo alcanzado la tierra.

· La hundoj kuratingis la ŝteliston. /Corriendo, los perros alcanzaron al ladrón.

· La urbeto estas malfacile atingebla. /El pueblo es difícilmente alcanzable.

2. Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo: /Ocupar espacio hasta el límite, extenderse hasta algún lugar o tiempo:

· La arbaro atingas ĝis la lago. /El bosque alcanza hasta el lago.

3. Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan: /Tener éxito en encontrar o recibir algo abstracto:

· Afabla vorto pli atingas ol forto. /Una palabra amable logra más que la fuerza.

· Li povas fieri pri siaj atingoj en tiu kampo. /Él puede estar orgulloso por sus logros en ese campo.

· Ne ĉiuj scias pri utilo kaj atingebleco de Esperanto. /No todos saben de la utilidad y lo posible que es lograr el Esperanto.

4. Sukcesi fari, ke io okazu: /Tener éxito en hacer que algo ocurra:

· Vi ne sukcesos atingi, ke ŝi enamiĝu al vi! / ¡No tuviste éxito en lograr que ella se enamore de ti!

viernes, 2 de diciembre de 2011

AVIDA (Ávido)

Fortege deziranta ricevi aŭ posedi ion: /Quien desea fuertemente recibir o poseer algo:

· Li estas avida je mono. /Él está ávido de dinero.

· Oni prenas avide, oni redonas malrapide. /Se coge ávidamente, se devuelve lentamente.

· Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. /Cuanto más se posee, más se desea poseer.

· Se okulo ne vidas, koro ne avidas. /Si el ojo no ve, el corazón no siente avidez.

· Homo devas gardi sin kontraŭ avideco. /La persona debe cuidarse contra la avidez.

· Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas. /Da un dedo al ávido, él exigirá toda la mano.

ATENCI (Atentar, agredir)

1. Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti / Tratar de matar a alguien a quien se debería respetar:

· Hodiaŭ iu atencis la reĝon. / Hoy alguien atentó contra el rey

· Ĉu tio estis atenca provo kontraŭ la reĝo? / Acaso fue esto un intento de atentado contra el rey?

· Okazis atenco per bombro kontraŭ la prezidento. / Ocurrió un atentado con bomba contra el presidente.

2. Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj / Intentar destruir o estropear algo garantizado por las leyes:

· Ne atencu miajn rajtojn kaj liberecon./ No agredas mis derechos y libertad

· Malobeante regulojn de la gramatiko vi atencas la lingvon. / Desobedeciendo las reglas de la gramática, atentas contra el idioma.

· Tiu aĉulo atencis la honoron de virgulino. / Ese canalla agredió el honor de la virgen

· Ĉu temas pri seks-atenco? / ¿Acaso se trata de un atentado sexual?