Mostrando las entradas con la etiqueta Litero Z. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta Litero Z. Mostrar todas las entradas

sábado, 30 de marzo de 2013

ZAPI (Zapear, examinar la programación)



Rapide ŝanĝadi la programojn, sen daŭre spekti iun el ili (se paroli pri televidanto): /Cambio rápido de los programas, sin observar detenidamente alguno de ellos (si se habla de un televidente):
·   Ŝaltinte la televidilon mi komence zapas kaj nur poste elektas deziratan programon. /Al encender el televisor, al comienzo doy una pasada rápida, y sólo después elijo el programa deseado.
·  Ĉesu zapi, ĉar mi ne povas normale spekti la televidon! / ¡Deja de cambiar de canales, porque no puedo ver de forma normal la televisión!

domingo, 27 de mayo de 2012

ZORGI (Cuidar de, preocuparse por)

1. Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono: /Dirigir seriamente su atención y acción al bienestar de alguien:
  • Ŝi zorgas ne nur pri siaj infanoj, sed ankaŭ pri siaj gepatroj. /Ella cuida  no sólo a sus hijos, sino también a sus padres.
  • Zorgu pri vi, kaj nenion pli. /Preocúpate de ti, y de nada más.
  • Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn. /Nada puede reemplazar los cuidados maternos.
  • Hodiaŭ mi devas prizorgi mian frateton. /Hoy debo cuidar de mi hermanito.
2. Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita: /Aplicar su atención a que un acto sea bien llevado a cabo:
  • Li zorgas, ke ĉiuj gastoj de la hotelo ricevu ĉion, kion ili deziras. /Él se preocupa de que todos los huéspedes del hotel reciban todo lo que ellos desean.
  • Ŝi estas zorgema lernantino. /Ella es una estudiante preocupada.
  • Vi malzorgas viajn devojn! /¡Tú descuidas tus deberes!
3. Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava: /Intranquilizarse por la incertidumbre o la duda sobre lo que se considera importante:
  • Li tute ne zorgas pri sia estonteco. /Él no se preocupa en absoluto por su futuro.
  • Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano. /La riqueza se preocupa de la champaña, la pobreza del pan.
  • Nenio min zorgigas. /Nada me preocupa.
  • Mi asekuris min, ĉar mi antaŭzorgas malsanon kaj alian malbonon. /Me aseguré, porque soy prudente ante una enfermedad u otro malestar.
  • Ŝajnas al mi, ke via vivo estas senzorga. /Me parece que tu vida es descuidada.
4. Konscience fari, plenumi (taskon kaj simile): /Hacer o llevar a cabo algo concienzudamente (una tarea, etc.)
  • Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian. /Cuida tu oficio y no te mezcles en otro.
  • Granda ofico - grandaj zorgoj. /Un gran empleo – grandes preocupaciones.
  • Ŝi ĉiam estas zorge vestita. /Ella siempre está cuidadosamente vestida.

sábado, 31 de octubre de 2009

ZUMI ( zumbar, ronronear, canturrear)

Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon, se paroli pri: / Hacer escuchar un ruido continuo, grave y obtuso, si se hable de:

1. insektoj, kies flugado faras zo-sonon: / insectos cuyo vuelo hace un sonido zzzzzzzz.
  • Ekstere zumas abeloj. / Afuera zumban abejas.
  • Mi ege ne ŝatas la zumadon de muŝoj. / A mi me desagradan mucho el zumbido de las moscas.
  • Subite mi ekaŭdis zuman sonon. / De repente comencé a escuchar un zumbido.
2. persono murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo/ una persona murmurando o cantando con la boca casi cerrada.
  • Ŝi zumis iun kanton. / Ella canturreaba algún canto.
3. konfuza bruo: / un ruido confuso
  • En la restoracio neniu zumas. / En el restorán nadie canturrea.
  • Ŝia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj. / El esposo de ella se fué - le ponían nervioso el ronronear de las lenguas femeninas.

martes, 13 de mayo de 2008

ZIPO (zip, cierre eclair , cremallera)

Fermilo de vesto aŭ alia ŝtofaĵo konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj kaj implikiĝantaj aŭ malimplikiĝantaj unu en la alian per la interŝovo de movpeco / Cierre de un vestido u otra cosa de género consitente en dos tiras provistas de dientes metálicos ordenados de forma que se entrelazan o desenlazan unos en el otro mediante el deslizamiento de una pieza.
  • Mi preferas ŝuojn kun zipoj. / Prefiero zapatos con cierres éclairs
  • Zipu la pantalonon! / Súbete el cierre de los pantalones!!!
  • La infano ne povis mem malzipi sian jaketon. / El niño no puede abrirse su chaqueta

lunes, 2 de julio de 2007

ZORGI

1. Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono:
  • Ŝi zorgas ne nur pri siaj infanoj, sed ankaŭ pri siaj gepatroj.
  • Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
  • Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn.
  • Hodiaŭ mi devas prizorgi mian frateton.
2. Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita:
  • Li zorgas, ke ĉiuj gastoj de la hotelo ricevu ĉion, kion ili deziras.
  • Ŝi estas zorgema lernantino.
  • Vi malzorgas viajn devojn!
3. Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava:
  • Li tute ne zorgas pri sia estonteco.
  • Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
  • Nenio min zorgigas.
  • Mi asekuris min, ĉar mi antaŭzorgas malsanon kaj alian malbonon.
  • Ŝajnas al mi, ke via vivo estas senzorga.
4. Konscience fari, plenumi (taskon kaj simile):
  • Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
  • Granda ofico - grandaj zorgoj.
  • Ŝi ĉiam estas zorge vestita.