Mostrando las entradas con la etiqueta Litero N. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta Litero N. Mostrar todas las entradas

martes, 21 de mayo de 2013

NUTRI (Alimentar, nutrir)



1. Doni al vivanta estaĵo la manĝaĵon necesan por subteni la fortojn kaj daŭrigi la vivon: /Dar al ser viviente la alimentación necesaria para mantener las fuerzas y continuar la vida:
·   Mi devas nutri mian infanon. /Debo alimentar a mi niño.
·   Malsatulon la fabloj ne nutros. /Las fábulas no nutrirán al hambriento.
·   Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro. /Un macho cabrío demasiado nutrido se hace como un jabalí.
·   De semo putra venas frukto ne nutra. /De una semilla podrida proviene un fruto no nutritivo.
·   Homoj mortigas la bestojn por la celoj de sia nutrado. /La gente mata a los animales para los fines de su nutrición.
·   Ŝi ne povis mem mamnutri sian infanon, pro tio tion faris nutristino. /Ella no podía por sí misma amamantar  a su hijo, por eso lo hizo una nodriza.
2. Havigi al iu vivrimedojn: /Proporcionar a alguien recursos para vivir:
·   Laboro homon nutras, sen laboro li putras. /El trabajo nutre al hombre, sin trabajo, se corrompe.
3. Provizi ion per la necesa materialo, por ke ĝi daŭru, funkciu plu:  /Proveer algo mediante el material necesario, para que dure, para que siga funcionando:
·   Nutru la fajron, se vi volas, ke daŭre estu varme. /Alimenta el fuego, si quieres, para que siga estando caliente.
·   Lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo. /Una lámpara recibe su alimentación del aceite.
4. Helpi al la daŭro de sento, deziro aŭ intenco: /Ayudar a la duración de un sentimiento, deseo o intención:
·   Vi nutras vian amon per espero. /Tu alimentas a tu amor mediante la esperanza.
·   Tio aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado. /Eso añadió todavía más nutrición a su risa.

viernes, 19 de abril de 2013

NASKI (Parir, dar a luz; generar)



1. (Se paroli pri ino) Eligi el si idon: / (Si se habla de hembra) Hacer de sí una cría:
·   Ŝi naskis filinon. /Ella dió a luz una niña.
·   Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. /Un puerco no pare un cachorro de león, ni una corneja un polluelo de águila.
·   Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa. /No generes riqueza, genera felicidad.
·   Kia naskinto, tiaj naskitoj. /De tal genitora, tales nacidos.
·   Hodiaŭ estas mia naskiĝtago kaj mi ricevos multajn donacojn. /Hoy es mi cumpleaños y recibiré muchos regalos.
·   Li ne volis forveturi de sia naskiĝlando/naskiĝurbo. /Él no quería emigrar de su país natal / ciudad natal.
·   Niaj infanoj estas denaskaj esperantistoj. /Nuestros niños son esperantistas de nacimiento.
·   Ŝi estas unuenaska (unuafoje naskanta). /Ella es primeriza (da a luz por primera vez).
·   Mia filo estas novnaskito - li naskiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj. /Mi hijo es neonato - él nació sólo hace algunos días.
2. Estigi (ion abstraktan): /Generar (algo abstracto)
·   Kio naskis vian malpacon? / ¿Qué generó tu inquietud)
·   Mono monon naskas. /El dinero genera dinero.
·   Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas. /La felicidad no obedece a una ley, nace de improviso, muere de improviso.
·   Komenciĝis naskiĝo de la printempo. /Comenzó el nacimiento de la primavera.
·   Feliĉe arto kaj scienco renaskiĝis post la milito. /Felizmente, el arte y la ciencia, renacen después de la guerra.

martes, 26 de marzo de 2013

NAĜI (Nadar)



1. Translokiĝi sur aŭ en la akvo per movoj de membroj aŭ de korpoparto (se paroli pri animaloj): /Trasladarse sobre o en el agua por movimientos de miembros o partes del cuerpo (si se habla de animales):
·   Mi ne kapablas naĝi. /No soy capaz de nadar.
·   Fiŝo granda naĝas profunde. /Un gran pez está nadando en lo profundo.
·   Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. /Un pez sabe de natación también sin tu prudencia.
·   Al la fiŝo ne instruu naĝarton. /A un pez no le enseñes el arte de nadar.
·   Nek transnaĝeble, nek transireble. /No se puede atravesar nadando ni caminando.
·   La viro sukcese alnaĝis la bordon de la maro. /El hombre nadó exitosamente hasta la costa.
2. Flosi: /Flotar:
·   La ŝipo naĝis bonorde. /El barco flotaba de modo ordenado.
·   Ĉirkaŭe naĝadis montoj da glacio. /En los alrededores flotaban cerros de hielo.
3. Troviĝi en ia likvo pli-malpli abunda: /Encontrarse en algún tipo de líquido más o menos abundante:
·   Tiu politikisto naĝas en riĉaĵoj. /Ese político nada en riquezas.
·   Antaŭaj sentoj fornaĝis en malproksimon. /Los anteriores sentimientos se alejaban en la lejanía.

viernes, 7 de septiembre de 2012

NOBLA (Noble)

Havanta altajn kaj malvulgarajn moralajn kvalitojn, senriproĉe justa, brava, honesta kaj malegoisma: /Que tiene cualidades morales altas y especiales, irreprochablemente justo, valiente, honesto y generoso:
  • Tion povis fari nur mia nobla amiko. /Sólo mi noble amigo pudo hacer eso.
  • Ŝi noble pardonis al mi la ofendojn. /Ella, con nobleza, me perdonó las ofensas.
  • La nobleco de lia konduto venkis min. /Me venció la nobleza de su conducta.
  • Mi esperas, ke amo nobligos vin. /Tengo la esperanza de que el amor te haga noble.
  • Tiu malnoblulo ne plenumis sian promeson! / ¡Ese innoble no cumplió su promesa!

sábado, 18 de febrero de 2012

NACIO (Nación)

1. Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantajde historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kun emo al politika memstareco: /Pueblo que ha adquirido consciencia de sí mismo como una comunidad social separada, por características comunes, resultantes de procesos históricos; esas características son muy diversas según los casos (intereses económicos, lengua, religión, manera de vivir), pero la principal es un territorio común con interés en la independencia política:
  • Kutime nacio havas teritorian bazon. /Una nación suele tener una base territorial.
  • La libro estas tradukita al dek naciaj lingvoj. /El libro está traducido en diez lenguas nacionales.
  • La ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon. /El embajador aconsejó a todos sus connacionales abandonar el país.
  • Antaŭ la milito tiu subetno ankoraŭ ne pretendis je nacieco. /Antes de la guerra esa sub etnia todavía no pretendía la nacionalidad.
  • Mi aĉetis nacilingvan vortaron. /Compré un diccionario de la lengua nacional.
  • Estus danĝere internaciigi tiun konflikton. /Sería peligro hacer internacional ese conflicto.
  • Multaj miaj samnacianoj mortis en tiu milito. /Muchos de mis compatriotas murieron en esa guerra.
  • Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) uzas Esperanton por atingi siajn celojn. /La Asociación Mundial Sin Nacionalidad SAT) usa Esperanto para alcanzar sus objetivos.
  • "Sennaciulo" estas la monata gazeto de SAT. /”Sin nacionalidad” es la revista mensual de SAT.
2. Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili: /Persona legal que consiste en la totalidad de los individuos regidos por una misma constitución, y distinguida de ellos:
  • La interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj. /Los intereses de la nación, a menudo están en contra de los de los individuos.
3. Regno: /Nación, Estado:
  • Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas internacia monda organizaĵo, kiu celas solvi interŝtatajn konfliktojn. /Las Naciones Unidas (UN) es una organización internacional mundial, cuya misión es resolver conflictos interestatuales.

NAIVA (Ingenuo, cándido)

1. Sensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano: /Inexpertamente descubierto y crédulo como un niño:
  • La knabino estis juna kaj naiva. /La muchacha era joven e ingenua.
  • Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. /No existe zorro cándido, no existe hombre sin culpa.
  • Naivuloj jam ne ekzistas. /Los cándidos ya no existen.
  • Ŝia naiveco permesas al viroj uzi ŝin. /Su ingenuidad permite a los hombres usarla
  • Ŝi estas naivega (iom stulta pro troa naiveco). /Ella es muy cándida (algo necia por excesiva ingenuidad)
2. Senartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertiĝon: /Sin artificio, que no muestra reflexión o experiencia:
  • Via amo estas naiva. /Tu amor es ingenuo.
  • La virino naive rakontis, kiel ŝi lin delogis. /La mujer contó ingenuamente cómo ella lo sedujo.

martes, 14 de febrero de 2012

NATURO (Naturaleza)

1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo: /Todo lo que existe u ocurre sin intervención del hombre:
  • Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj). /Existen tres reinos de la naturaleza (mineral, vegetal y animal)
  • Avo mortis per natura morto. /El abuelo falleció de muerte natural.
2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj: /El poder creador, que se muestra bajo las formas cambiantes de los objetos y seres:
  • La naturo malavare favoris tiun landon. /La naturaleza favoreció generosamente a ese país.
  • Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki. /Ocurrió algo sobrenatural, que no se puede explicar.
3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj: /La superficie de la tierra, observada como vivero del hombre y los animales:
  • La naturo jam vekiĝas. /La naturaleza ya despertó.
  • Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni. /Los abuelos nos entregaron diversos productos de la naturaleza.
4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io: /La esencia, conjunto de cualidades propias de alguien o algo:
  • La infano havas malbonan naturon. /El niño tiene una mala naturaleza.
5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo: /El estado primitivo de un ser, el carácter de nacimiento, en contraste con la educación y la cultura:
  • Li vivas laŭ sia naturo. /Él vive según su naturaleza.
  • Difekton de naturo ne kovros veluro. /Un defecto de naturaleza no lo cubrirá un terciopelo.
  • La leporo estas nature timema. / La liebre es tímida por naturaleza.
  • Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco. /Aún no tratas de vencer tu inclinación natural a la pereza.
6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj: /Objeto del arte, en contraste con las obras de arte:
  • Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio). /Me gusta dibujar conforme a la naturaleza (no a la fantasía).

NAVEGI * ŜIPIRI (Navegar)

Vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en aero: /Viajar mediante un vehículo adecuado, sobre el mar, lagos, ríos o aire:
  • Li navigis nin al la ekstremaĵo de la oceano. /Él nos hizo navegar al extremo del océano.
  • Mia aŭto havas navigan sistemon, pro tio mi neniam perdas la vojon. /Mi auto tiene un sistema de navegación, por eso nunca pierdo el camino.
  • Post longa navigado estas agrable denove esti sur la tero. /Después de una larga navegación es agradable estar de nuevo sobre la tierra.
  • Ĉi tiu rivero ne estas navigebla, ĉar ĝi estas tro malgranda por tio. /Este río no es navegable, porque es demasiado pequeño para eso.
  • Nia lando iĝis riĉa pro la navigebleco de ĉi tiu rivero. /Nuestro país se hico rico por este río navegable.
  • La manovradon de la aviadilo oni estras en navigejo. /La maniobra del avión se gobierna en la cabina del capitán.
  • Iam navigistoj uzis astrojn por difini la vojon. /Un día los navegantes usaban los astros para definir el camino.

NEBULO (Niebla)

1. Amaso de densa akva vaporo, formiĝanta en malsupra atmosfero, kiun ĝi malklarigas, kun vidodistanco de malpli ol 1 km: /Masa de un denso vapor de agua, que se forma en la baja atmósfera, a la que oscurece, con una distancia de visión de menos de un kilómetro:
  • Estas multaj grizaj nebuloj en la cxielo. Tio signifas, ke baldaŭ komencos pluvi. /Hay muchas nieblas grises en el cielo. Eso significa que pronto comenzará a llover.
  • Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo (eĉ ne estas ankoraŭ aperanta, estas tute necerta). /No salía todavía de la niebla lejana (todavía no está apareciendo, es totalmente incierto).
  • Nebulego kovris la valon. /Una gran niebla cubría el valle.
  • Estis nenia nebuleto en la ĉielo. /No había ninguna nubecita en el cielo.
2. Io, kio, simile al nebulo, konfuzas la vidadon: /Lo que, al igual que la niebla, confunde la visión:
  • De tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn. /De vez en cuando una niebla le cubría los ojos a ella.
  • Miaj pensoj nun estas nebulaj. /Mis pensamientos ahora están nebulosos.
  • Nebuligi al iu la okulojn (trompi). /Nublar a alguien los ojos (engañar).
  • Ne eblis normale vidi kaj spiri pro la fumnebulo, kiu kovris la tutan urbegon. /No era posible ver normalmente y respirar por la niebla de humo que cubría toda la urbe.

NECESA (Necesario)

1. Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata: /Muy necesitado, casi imposible de carecer, extremadamente deseado:
  • Mi faris ĉion necesan por sukcesi. /Hice todo lo necesario para tener éxito.
  • Por vendisto mensogo estas necesa apogo. /Para el vendedor, la mentira es un apoyo necesario.
  • Estas necese zorgi pri tio. /Es necesario preocuparse de eso.
  • Se devigas neceso, faru kun kareso. /Si la necesidad obliga, actúa con caricia.
  • Ĉu ni havas ĉiujn necesaĵojn por fari tion? /¿Tenemos todo lo necesario para hacer eso?
  • La entrepreno necesigas multan monon. /La empresa hace necesitar mucho dinero.
  • La kuracisto alportis sian necesujon kun kuraciloj /El médico trajo su botiquín con medicamentos.
2. Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla: /Requerido por las leyes naturales o del estado de los asuntos; absolutamente inevitable:
  • La aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj. /El aire es necesario para todos los seres vivientes.
  • Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola. /La necesidad involuntaria es una ley dura.
  • Necesas veturi tien kaj ekscii, kio okazas. /Es necesario viajar allá y empezar a saber lo que ocurre.
  • Pardonu, kie estas la virina necesejo? /Perdone, ¿dónde está el baño de damas?
  • Mi pensas, ke tiuj reformoj estas tute nenecesaj / sennecesaj. /Creo que esas reformas son totalmente innecesarias.

NEPRE (Irremisible, indefectiblemente)

Adverbo, signifanta "en maniero neevitebla, neŝanĝebla": /Adverbio que significa “de manera inevitable, inmodificable”:
  • Oni nepre devas manĝi por vivi. /Indefectiblemente se debe comer para vivir.
  • Via partopreno estas nepra. /Tu participación es inevitable.
  • Ne necesas konvinki min pri la nepreco kaj taŭgeco de Esperanto. /No necesitas convencerme de la irremisibilidad y la uti-lidad del Esperanto.
  • Nepras, ke vi tuj venu! /¡Es indefectible que vengas inmediatamente!
  • Okazo de Olimpikaj Ludoj neprigis renovigon de la urbo. /El suceso de los Juegos Olímpicos hace imprescindible la renovación de la ciudad.

NESTO (Nido)

1. Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn: /Pequeño cesto, o pequeña construcción hecha por los pájaros, por animales pequeños, por algunos insectos, por peces, para poner sus huevos y empollar las crías:
  • Multajn nestojn de cikonioj malbonigis konstanta pluvego. /Muchos nidos de cigüeñas se arruinan por los constantes aguaceros.
  • Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. /A todo animal le complace su nido.
  • Printempe la birdoj nestas por poste meti ovojn. /En primavera los pájaros hacen nidos para después poner sus huevos.
  • Hirundo eknestis sub nia tegmento. /Una golondrina comenzó a anidar bajo nuestro tejado.
  • Ni trovis kelkajn ternestojn en la arbaro, kio montras, ke tie loĝas bestoj. /Encontramos algunos nidos en la tierra, en el bosque, eso muestra que allí viven animales.
2. Loko, rigardata kiel: /Lugar, mirado como:
a) kovejo de malbonfaraj estaĵoj: /Guarida de seres dañinos:
  •  Tio certe ne estas nesto de rabistoj! /¡Ciertamente eso no es un nido de asaltantes!
b) hejmo, propra loĝejo: /casa, domicilio propio:
  • La edzo aranĝis varman kaj oportunan neston por mi. /El marido me arregló un nido cálido y oportuno.
  • Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo. /También a nuestro nido vendrá alguna vez la fiesta.
  • Lia loĝejo estis kiel malvarma kaj malbela nestaĉo. /Su domicilio era como un niducho frío y feo.
  • Floroj nestiĝas en la fendoj de iliaj radikoj. /Las flores anidan en las hendiduras de sus raíces.

NEÜTRALA (Neutral)

Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito: /Que no participa ni quiere participar en una discusión, conflicto, guerra:
  • Dum la milito ĝi estis neŭtrala lando. /Durante la guerra, fue un país neutral.
  • Esperanto estas neŭtrala lingvo. /Esperanto es una lengua neutral.
  • Nia lando alprenis konstantan neŭtralecon. /Nuestro país tomó una neutralidad constante.
  • Ilia celo estas neŭtraligo de la intergentaj rilatoj. /El propósito de ellos es la neutralización de las relaciones entre los pueblos.
  • Oni provis neŭtraligi la planojn de teroristoj. /Se intentó neutralizar los planes de los terroristas.
  • Ni devas respekti la rajtojn de la neŭtraluloj. /Debemos respetar los derechos de los neutrales.

NIVELO (Nivel)

1. Stato de horizontala ebeno aŭ de punktoj situantaj en la sama horizontala ebeno: /Estado de llano horizontal o de puntos situados en el mismo plano horizontal:
  • Nia urbo situas kvincent metrojn super la nivelo de la oceano. /Nuestra ciudad se ubica quinientos metros sobre el nivel del océano.
  • Necesas niveli la plankon per nivelilo (kontroli, ĉu ĝi estas tute horizontala). /Es necesario nivelar el piso con un nivel (controlar que esté totalmente horizontal).
  • Tiam la urbo malpli altis super la marnivelo. /Entonces la ciudad se hizo menos alta sobre el nivel del mar.
  • Malamikoj detruis niajn fortikaĵojn, alniveligis ilin al la tero. /Los enemigos destruyeron nuestras fortalezas, echándolas a tierra.
2. Grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno: /Grado de altura, en relación a un plano horizontal de comparación:
  • La nivelo de la rivero malkreskis. /El nivel del río decreció.
3. Normo, en sociaj, moralaj aŭ intelektaj aferoj: /Norma, en asuntos sociales, morales o intelectuales:
  • Sed li ne estas sur via nivelo! /¡Pero él no está a tu nivel!
  • Ili decidis niveligi sociajn klasojn. /Ellos decidieron nivelar las clases sociales.
4. Valoro atingita de unu grando kaj referencita al ia norma valoro: /Valor alcanzado de uno grande y en referencia a algún valor normal:
  • Nivelo de la vivteno estas tre alta en tiu lando. /El nivel del costo de la vida es muy alto en ese país.
  • Lernu! proponas kelkajn altnivelajn kursojn. /Lernu! propone algunos cursos de alto nivel.

NUANCO (Matiz)

1. Delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro: /Diferencia delicada, apenas perceptible entre los grados y combinaciones de algún color:
  • Antaŭ farbado de la ĉambro ni elektis inter la diversaj nuancoj de ruĝo. /Antes del pintado de la habitación, elegimos entre varios matices de rojo.
  • Hela nuanco plivigligos la ĉambron. /Un matiz claro animará la habitación.
  • Ĉu vi povas instrui al mi la arton nuanci la farbojn? /¿Puedes enseñarme el arte de matizar las pinturas?
  • La ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj. /El cielo se matizó de mil diversos colores.
2. Delikata diferenco inter samspecaj aferoj: /Delicada diferencia entre asuntos de la misma especie:
  • Li respondis al mi kun nuanco de malestimo. /Él me respondió con un matiz de desprecio.
  • Esperanto povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso. /El Esperanto puede expresar todos los matices del pensamiento.
  • Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj. /Informar sobre todas las circunstancias y matices.

NUDA (Desnudo)

1. Surhavanta nenian veston: / Con ningún vestuario encima:
  • Oni duŝas sin nudaj. / Uno se baña desnudo.
  • Estis vintro, sed la knabino staris kun nuda kapo. / Era invierno, pero la muchacha estaba con la cabeza desnuda.
  • Ŝi nudigis la brakojn. / Ella se desnudó los brazos.
  • Apud la maro estis multaj nuduloj. / Junto al mar habían muchos nudistas.
  • Ĉarmaj duonnudaj infanoj kuradis apud la rivero. / Encantadores niños semidesnudos corrían junto al río.
2. Ne, aŭ ne plu havanta la kutimajn ŝirmojn, komfortaĵojn de la vivo (mantelo, mono, havaĵoj, amikoj kaj aliaj): / No, o ya no se tienen  más los resguardos acostumbrados, comodidades de la vida (manto, dinero, posesiones, amigos y otros).
  •  Li lerte manovras la kartojn: li faris min tute nuda! /Él maniobra hábilmente las cartas: ¡me dejó totalmente desnudo!
  • Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. / Quien sale a robar, a menudo regresa desnudo.
3. Ne havanta la ordinarajn kovrojn aŭ garnojn (io konkreta): / Que no tiene las ordinarias cubiertas o guarniciones (algo con-creto):
  • Tion oni povas vidi per la nuda okulo. / Eso se puede ver a ojo desnudo.
  • La arboj nudiĝas, ĉar jam venis aŭtuno. / Los árboles se desnudan porque ya llegó el otoño.
4. Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo kaj simile (io abstrakta): / No acompañado de la retórica, aclaración, prueba o similar (algo abstracto):
  • Jen la nudaj faktoj. / He aquí los hechos desnudos.
  • Diri al iu nudan veron. / Decir a alguien la verdad desnuda.
  • Mi admiras la nudecon de via stilo. / Me admira la desnudez de su estilo.