sábado, 22 de diciembre de 2007

REKTA ( recto,a ; derecho,a;

1. Konservanta ĉiam unu saman direkton simile al streĉita ŝnuro:
  • Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.
  • Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
  • Ni iris laŭ malrektaj stratoj kaj stratetoj.
2. Kursanta sen interrompoj:
  • Ĉu ekzistas rekta trajno al via urbo?
3. Senpera, funkcianta sen interveno de perilo:
  • Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon.
  • Oni anoncis pri la kresko de nerektaj impostoj.
4. Vertikale staranta:
  • Ĝis profunda aĝo li restis rekta kiel kandelo.
  • Sako malplena sin rekte ne tenas.
  • "Rektigu vian dorson!" diris la patrino kaj mi subite rektiĝis.
  • Ŝi staris ĉe la muro kun elrektigita talio.
5. Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo:
  • Por montri rektan parolon necesas uzi citilojn.

PAGI ( pagar)

Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu:

1. rigardante la donitaĵon kiel objekton:
  • Ĉi tie oni pagas altajn salajrojn (altan laborpagon).
  • Se ni antaŭpagos aliĝkotizon, ni ricevos rabaton.
2. rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldfonton kiel objekton:
  • Ni devas pagi la impostojn.
  • Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
  • Oni repagos al ni la vojaĝkostojn.
3. rigardante la ricevanton kiel objekton:
  • Mi jam pagis vin, do bonvolu foriri!
4. sen objekto:
  • Avarulo pagas duoble.
  • Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
  • Ni faris ekpagon / partopagon ĉe aĉetado de la apartamento.
  • Partopreno ĉi tie estas pagenda.
  • Ni rajtas forpreni la aŭton pro via nepago.
  • Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
  • Multaj flugfolioj estis disdonitaj senpage.

viernes, 21 de diciembre de 2007

VERGO (vara, palmeta, verga)

1. Longa, maldika, rekta kaj fleksebla branĉo, kreskinta el la trunko de arbo aŭ detrancxita de gxi:
  • Ŝi havis sorĉan vergon.
2. Punrimedo, konsistanta el vergo aŭ el pluraj kunligitaj vergoj:
  • Se vi ne obeos, vi ricevos vergojn (estos batata per vergoj)!
  • Vergo doloras, sed saĝon ellaboras.
  • Iam oni vergis la infanojn en la lernejoj.
3. Maldika stango, plej ofte metala:
  • Ni bezonas pli grandan aŭton por veturigi ĉi tiun longan feran vergon.

KORTO (patio)

1. Sentegmenta spaco, ĉirkaŭita de konstruoj, el kiu la ĉambroj ricevas lumon kaj aeron:
  • Infanoj ludas en la korto.
  • Staras la morto jam en la korto.
  • "Vi povas paroli kun la kortisto, eble li ion vidis" diris li al la detektivo.
  • La korta pordo jam estas ŝlosita.
  • Ni aranĝis grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto.
  • Hodiaŭ okazis tre grava kunsido de kortumo (supera juĝistaro).

2. Ĉirkaŭbarita spaco antaŭ, post aŭ ĉirkaŭ domo, precipe en vilaĝo:
  • Kelkaj kortobirdoj (anasoj, kokoj) promenis en la (birdo)korto.
  • En sia korto ĉiu kok' estas forta.

TONDI ( cortar con tijeras, esquilar )

1. Fortranĉi (lanon, harojn, herbojn kaj simile) per tondilo:
  • Mi ne povas kredi, ke vi tondis la harojn!
  • Antaŭ la festo mi iros al la tondisto.
  • Li uzas tondomaŝinon por tondi siajn harojn.
  • Ŝi detondis siajn harojn kaj forĵetis ilin.
2. Senigi je haroj, lano kaj simile, uzante tondilon:
  • Patro tondas la heĝon.
  • Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
  • Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
  • La periodo de tondado de la ŝafoj jam komenciĝis.
  • Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
  • Ŝi eltondis sian artikolon el la revuo por memoro.

LIBERA ( libre )

1. Povanta iri laŭ sia plaĉo, ne haltigite de baroj:
  • Mi lasis la hundon libera en la korto.
  • Tute libera, kiel birdo aera.
  • Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
  • Seka panpeco, sed en libereco.
  • Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
  • Li finis sian tempon de mallibereco.
  • Ili perforte min malliberigis!
2. Povanta agi laŭ sia volo, ne malhelpate de socia, morala regulo:
  • Vivu mizere, sed vivu libere!
  • Antaŭparolo liberigas de postparolo.
  • Liberulo iras, kien li deziras.
3. Politike sendependa:
  • Mi estas libera civitano, kiu havas siajn rajtojn!
  • Oni liberigis ŝin el sklaveco.
4. Kapabla memstare pensi:
  • Mi sentas min libera.
5. Kapabla moviĝi sen baro, sen ĝeno:
  • Li kapablas liberan elparoladon de la lingvo.
6. Disponebla, neokupita:
  • Ĉu la seĝo estas libera?
  • Finfine mi liberiĝis de tiu teda gasto.
7. Ne prezentanta barojn, malhelpojn (se paroli pri spaco aŭ tempo):
  • Ni flugis en la libera aero.
  • Sola vojo libera al la fundo rivera.
8. Ne submetita al specialaj leĝoj, difinitaj kondiĉoj:
  • La eniro en la koncerton estas libera (senpaga).
9. Senigita je, ŝirmita kontraŭ:
  • Dum miaj ferioj mi volas esti libera de ĉiuj zorgoj.

KOLERI ( rabiar, estar colérico )

Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, kaj tion eventuale montri vorte aŭ fare:
  • Mi tre koleras kontraŭ vi, ĉar vi ne konservis miajn sekretojn!
  • Kolero montras malsaĝulon.
  • Virino kolera pli ol hundo danĝera.
  • Vi kolerigis nin per viaj faroj.
  • La patro koleregas, ĉar vi ne obeis lin.
  • Li estas tre (ek)kolerema kaj ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo.
  • Patrino parolis per kolereta voĉo.

KVERELI ( reñir, altercar, querellarse )

Kolere kaj brue disputi:
  • La gepatroj komencis kvereli inter si.
  • Mi ĉiamaniere provis pacigi ilian kverelon.
  • Li ekkverelis kun aliaj knaboj, ĉar tiuj ofendis lin.
  • Mi ŝatas ŝin, ĉar ŝi ne estas kverelema persono.

MISTERO (misterio)

Fakto, afero kaŝita aŭ neklarigebla:
  • Lia morto ĝis nun restis mistero.
  • Iu mistera forto venigis min ĉi tien.
  • Ŝi ĉiam kondutas tre mistere.
  • Mi vidas neniun misteraĵon en tiu ĉi kontrakto.

OKUPI ( ocupar )

1. Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie:
  • Mia skribaĵo okupas tri paĝojn.
  • Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
2. Ekokupi:
  • Malamikoj okupis nian urbon.
  • Mi ne scias, kiom longe daŭros la okupado.
  • Okupantoj ne intencas forlasi nian landon.
3. Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu:
  • Ŝi okupis ĉiujn liajn pensojn.
  • Nun mi estas okupita, bonvolu ne ĝeni min.
  • Denove vi okupiĝas pri bagateloj!
  • Li havas nenian okupon nuntempe - li estas senokupa.
  • Dancado estas mia ŝatokupo.

PROFESIO ( profesión )

Ĉiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn:
  • Mi deziras komenci la profesion de instruisto.
  • Li estas profesia aktoro.
  • Ŝi faras sian laboron tre profesie.
  • Mia patro profesias kiel kuracisto.
  • Mi scias multajn profesiulojn, kiuj povus helpi al ni.

SERVI ( servir )

1. Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laŭ ties ordonoj:
  • Vi servis en mia domo dum multaj jaroj.
  • Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
  • Mi bezonas homon por servado en la ĉambroj.
  • Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
  • Hodiaŭ estas libera tago por la servistaro.
  • Ni iras al memserva restoracio.
2. Sindediĉe havigi al iu helpon, utilon, meritaĵon kaj simile:
  • Mi estas preta servi vin, se bezonatos.
  • Servo ne petita ne estas merita.
3. Esti utila por iu aŭ io:
  • Akvo kaj pano servas al sano.
  • Oni volis servigi Esperanton al la paco.
  • La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilaĵojn.
4. Esti iel uzata:
  • Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
  • La paĝoj de tiu ĉi paĝaro troviĝas en tre bona servilo.