sábado, 5 de enero de 2008

KOMPLIKI ( complicar )

Malfaciligi per tro granda nombro da ĝenaj elementoj:
  • Tio vere komplikis la aferon.
  • Mi ne komplikas mian vivon per vanaj zorgoj.
  • La situacio estas tre komplika.
  • Ĉu denove aperis komplikaĵoj kaj problemoj en via vivo?
  • La malsano povas konduki al komplikaĵoj, se vi ne kuracos vin.
  • Vi troigas pri la komplikeco de la afero.
  • Niaj rilatoj komplikiĝis post tio.

KESTO ( cajón )

Ujo, ordinare ligna, en formo de orta paralelepipedo:
  • Ĉiujn nebezonatajn aĵojn mi metis en la keston kaj forportis al la kelo.
  • Formeti la aferon en la keston de forgeso.
  • Bedaŭrinde iu ŝtelis mian kesteton, en kiu troviĝis la oraĵoj.
  • Li elkestigis la librojn kaj donis unu el ili al mi.
  • Vizitante preĝejon ŝi ĵetis iom da mono en la almozkeston.
  • Tiom da floroj ne povas normale kreski en ĉi tiu malgranda florkesto.
  • Kara, bonvolu kontroli, ĉu estas leteroj en la leterkesto.
  • Niaj infanoj nun ludas en la sablokesto.
  • Mi volus, ke ĉi tiu tablo enhavu kelkajn tirkestojn.

ĈERKO ( ataúd )

Kesto, en kiun oni metas la korpon de mortinto:
  • Familianoj ĵetis florojn sur lian ĉerkon.
  • Atendis, atendis, gxis lin ĉerko etendis.
  • Li laboras en ĉerka fabriko.
  • Ŝia ĉerko estas en ĉerkujo (speciala kelo).
  • La avo jam estas enĉerkigita.
  • Tri aŭtoj postsekvis la ĉerkoveturilon (veturilon por transporti la mortintojn).

KOMPENSI ( compensar)

1. Kontraŭpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo kaj tiel plu) por atingi ekvilibron:
  • Liaj okuloj estis la sola trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon.
  • La tradukitaj tekstoj enhavas multaj erarojn, sed kompense la plej gravaj paĝoj estas tradukitaj bonege.
2. Havigi al iu monsumon aŭ alian avantaĝon, destinitan anstataŭi aŭ kontraŭpezi suferitan perdon aŭ damaĝon:
  • Oni kompensis al mi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj.
  • La kostoj de la vojaĝo estos kompensitaj al vi.
  • Tio ne estas konvena kompenso pro ĉiuj miaj suferoj.
  • La proponita kompensa monsumo estas sufiĉe granda.
  • Subite ŝi postulis kompensaĵon pro sia helpo.
  • Grandegaj elspezoj de homa laboro en la sfero de priservado kaj komerco kompensiĝas per alta kosto de la servoj.

SEKA (seco,a)

1. Enhavanta neniom aŭ malmulton da akvo:
  • La vetero estas seka (sen pluvo) hodiaŭ.
  • Farunon tenu en sekeco.
  • Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
  • La tero estis malseka post longa pluvo.
  • Vi malsekigis miajn vestojn!
2. Perdinta sian naturan akvon pro elvaporigxo:
  • Ĉu vi forgesis akvumi la florojn? La folioj estas tute sekaj.
  • Rosino estas sekigita vinbero.
  • Mia forto elsekiĝis.
  • En via hotela ĉambro vi trovos harsekigilon.
3. Ne mildigita de ingredienco, gustigaĵo kaj simile:
  • Ĉi tiu manĝaĵo estas tro seka.
  • Seka panpeco, sed en libereco.
4. Ne akompanata de ia komentario, ornamo, agrabligaĵo:
  • Tio estas nur sekaj faktoj.
5. Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma:
  • Li respondis al ili per seka tono.
  • "Vi nepre devas iri!" diris ŝi mallonge kaj seke.
6. Nedaŭranta kaj sensonora:
  • "Ĉu via tuso estas seka aŭ ne?" demandis kuracisto.
7. Enhavanta maksimume 2 g da acido kaj maksimume 9 g da restsukero litre (se paroli pri vino):
  • Mi ne ŝatas trinki sekan vinon.
  • Ŝi aĉetis tre sekegan (plej sekan) vinon.
  • Tie ni trinkis tre bongustan duonsekan vinon.

STERNI (exterder, tender, desenvolver)

1. Meti ion sur supraĵon, tiamaniere ke ĝi kovru kiel eble plej grandan spacon:
  • Patrino sternis belan tablotukon sur la tablo.
  • Antaŭ ni sin sternis eksterordinara pejzaĝo.
  • Meze de la maro estas loko por sternado de retoj.
  • Ĉie videblas blanka neĝa sternaĵo.
2. Meti tukojn kaj kovrilon super matraco, por pretigi liton:
  • Mi sternis por la gastoj en aparta ĉambro.
  • Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
3. Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo:
  • Ŝi sternis la malsanulon sur la lito.
  • Multaj homoj estis sternitaj de la pafado.
  • Ni alvenis malfrue kaj tuj sterniĝis por dormi.

AŬTORITATO (autoridad)

1. Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj kaj tiel plu:
  • Pro sia kompetenteco li havas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj.
  • Nur tre aŭtoritata institucio povos prezenti por ni garantion.
  • Mia patro tiutempe estis la plej granda aŭtoritatulo en fako de historio.
  • Tiuj personoj havas nenian aŭtoritatecon por mi.
2. Povo, rajtigita postuli obeadon:
  • Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan aŭtoritaton.
  • Nenion povas fari nia senaŭtoritata registaro.
3. Tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton:
  • La universitataj aŭtoritatoj kontraŭas la reformon.

LARMO ( lágrima )

1. Guto de saleca likvo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aŭ sentaj kaŭzoj:
  • Mi vidis larmojn en ŝiaj okuloj.
  • Larmoj pravecon ne pruvas.
  • Mia koro ŝiriĝis vidante viajn okulojn, vualatajn de larma nebulo.
  • La okuloj de infano estis larme malsekaj.
  • Mi komencis larmi pro cepoj.
  • Feliĉe, mi havis larmigan gason.
2. Tre malgranda kvanto da likvo:
  • Larmoj de roso kovris la herbojn.
3. Io en formo de falanta larmo:
  • Lampo estas ornamita per larmoj el vitro.

SOCIO ( sociedad )

1. Reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj kaj aliaj:
  • Ĉia socio postulas leĝojn.
  • Homo estas socia estaĵo.
  • Ĉiuj socianoj devas havi egalajn rajtojn.
  • Tiutempe mi multe interesiĝis pri sociologio.
  • Ni faras sociologian analizon.
2. Kuniĝo de samspecaj bestoj, vivantaj sur la sama difinita teritorio kaj havantaj inter si regulajn rilatojn:
  • La plej malnovaj socioj sur la tero estas tiuj de abeloj, formikoj kaj simile.

EFEKTIVA ( efectivo,a )

1. Montriĝanta per konstateblaj efikoj; fakte rezultanta de ies ago:
  • La vortoj havas efektivan povon.
2. Reala:
  • Tio estas efektiva eraro!
  • Efektive ni bezonas pli grandan apartamenton.
  • Ĝi eble timigas, sed en efektiveco havas en si nenion danĝeran.
  • Finfine ni sukcesis efektivigi niajn planojn.
  • Longan tempon ni atendis kun la efektivigo de tiu intenco.
  • Li jam komencis efektivigadon de la projekto.
  • La kongreso verŝajne efektiviĝos la sekvan jaron.
3. En aktiva funkcio (antaŭ titolo):
  • Estis iam efektiva komercisto, kiu ne volis pagi impostojn.

miércoles, 2 de enero de 2008

AKTIVA ( activo, a )

1. Tia, ke li/ŝi/ĝi kapablas agi, efiki sur ion:
  • Mi estas aktiva membro de UEA.
  • Jam dum multaj jaroj ŝi aktivas en E@I.
  • Ni organizas diversajn seminariojn por aktivuloj.
  • Leĝo ne havas retroaktivan efikon.
2. Plena je vigleco kaj energio; multe aganta:
  • La trafiko estas tre aktiva dum ĉi tiuj horoj.
  • Min timigas lia tro granda aktiveco.
  • Subite ŝi aktiviĝis kaj komencis strange konduti.
3. Rezultodone, energie efikanta:
  • Tio estas aktiva kuracilo.

EFEKTO ( efecto )

Forta impreso farita sur la psikon, precipe de belarta verko, spektaklo kaj simile:
  • Mia parolado faris grandan efekton ĉe la aŭskultantoj.
  • la titolo de tiu artikolo estas efekta!
  • Tiu libro min tre efektis.
  • Lumefektoj en pentraĵo estas tre profesiaj.
  • La sonefektoj de tiu ĉi filmo estis tre impresaj.

BANI (bañarse)

1. Restigadi en akvo aŭ alia likvo, por lavi, ripozi aŭ kuraci:
  • Mi estis en banĉambro kaj banis mian filineton en la banujo.
  • Forfluu infano kune kun la bano.
  • Banado estas malpermesata ĉi tie.
  • Mi iris en ŝvitbanejon kun miaj geamikoj.
2. Plene superverŝadi, tute malsekigadi (se paroli pri likvo, ordinare pasive):
  • Estis varmega tago kaj ŝvito banis lin.
  • Anglujo estas ĉiuflanke banata de la maro.
  • La branĉoj de la arbo baniĝis en la rivero.

APARTA (aparte )

1. Ne ligita al io alia; disigita de aliaj:
  • Ni mendis du apartajn ĉambrojn en la hotelo.
  • Amikeco aparte, afero aparte.
  • La maro apartigas Anglujon disde la kontinento.
  • Tiu ĉi miksaĵo estas apartigebla en kelkajn komponantojn.
  • Ni volis apartiĝi de aliaj homoj.
2. Ne komuna al diversaj situacioj; distingiĝanta je la ceteraj:
  • Por ĉiu tago ŝi havis apartan robon.
  • Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
3. Ne ordinara, sola en sia speco:
  • Mi legis vian libron kun aparta intereso.
  • Tio estas apartaĵo de la slavaj lingvoj.

KVANTO ( cantidad )

Pli aŭ malpli granda mezuro aŭ nombro de objektoj aŭ personoj; grando aŭ nombro:
  • Kian kvanton de bombonoj vi deziras?
  • Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
  • La vorto "multaj" estas kvanta adjektivo.
  • Kia estas la eldonkvanto de la ekzempleroj?
  • Kvanto de pluvo falinta en difinita areo nomiĝas "pluvokvanto".

MANKI ( faltar )

1. Ne esti aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por atingi normalan kompletecon:
  • Ankoraŭ mankas kelkaj glasoj.Por gasto ne petita mankas kulero.
  • Mark hodiaŭ ne venis al la kursoj - li estas mankanto.
  • Ŝi manĝis tre malmulte kaj pro tio aperis nutromanka malsano.
2. Tute ne esti, aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por kontentigi la bezonon:
  • Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
  • Al la papero ne mankas tolero.
  • Manko de oro ne estas malhonoro.
  • Troa manĝemo de la gastoj mankigas panon.
3. Doni senton de nenormaleco, nekompleteco, nekontenteco:
  • Tre mankis al ni, ke vi ne ĉeestis.

KOMPLETA ( completo,a )

Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsisti:
  • Ni jam havas kompletan liston de ĉiuj partoprenantoj.Nia familio aĉetis novan kompleton da mebloj.
  • Bonvolu zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj.
  • Vi povos kompletigi mian rakonton, se mi forgesos ion mencii.
  • Ni nun okupiĝas pri la kompletigo de la Esperanta versio de la paĝaro.
  • La vortaro ankoraŭ estas nekompleta.

KOMERCI ( comerciar )

Profesie interŝanĝi varojn, produktaĵojn, celante monprofiton:
  • Li komercas kun mi per vestoj.
  • Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
  • Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.
  • Ne taŭgas la vero por komerca afero.
  • Mi eksciis, ke vi komercaĉas (malhoneste komercas)!
  • Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
  • Oni alportadas diversajn aferojn al nia komercejo.
  • Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
  • Mi provos forkomerci (provi vendi ne tre valorajn objektojn) kelkajn varojn.

REPREZENTI ( representar )

1. Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de ties taskoj aŭ rajtoj:
  • Ambasadoro reprezentas sian regnon.
  • Mi okupiĝas pri reprezentado de nia asocio kaj komunikado kun la diversaj Eŭropaj instancoj.
  • La prezidento reprezentigis sin per sia ĉefministro.
2. Vojaĝi kaj komerci en la nomo de iu firmo:
  • Mi reprezentas la firmaon "Festo".
  • Mi estas kontenta pri ŝia reprezenta laboro.
  • Li estas komerca reprezentanto de nia kompanio.