sábado, 12 de enero de 2008

GLATA ( liso, fino, agradable )

1. Prezentanta nenian elstaraĵon sur sia supraĵo; tia, ke la mano facile glitas:
  • La haŭto de mia bebo estas tre glata.
  • La akvo de la lago estis glata kiel spegulo.
  • Ŝi glatigas siajn harojn.
2. Senobstrukca, facile irebla:
  • Ni iris laŭ glata vojo.
  • Ĝi estas inter la glataĵoj de la valo.

3. Iranta sen baro aŭ malhelpo:
  • La afero estas sufiĉe glata.
  • Vivi sate kaj glate.
  • Mi tre esperas, ke ĉio pasos glate.
  • Finita kaj glatigita (bone aranĝita).
  • Nia konversacio estis malglata.

4. Karesa, dolcxa, lerte flata:
  • Liaj glataj paroloj logis ĉiujn knabinojn.
  • Infano glatumas la hundon (karese tuŝetas).

GLADI (planchar ropa)

Glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien kaj reen (sur tukoj, vestoj kaj simile):
  • Patrino nun gladas la vestojn.
  • Pantalono jam estas gladita kaj vi povas surmeti ĝin.
  • Ne gladu vestojn sur la tablo - ja por tio estas uzata gladotabulo!
  • Ĉi tiu pulovero estas negladenda (tia, ke oni ne bezonas ĝin gladi).
  • Gardu vin! La gladilo estas tre varma!
  • Mia fratino laboras kiel gladistino en la kudrejo.

MEBLO ( mueble)

Movebla objekto, plej ofte farita el ligno kaj servanta por praktika aŭ ornama uzo en ĉambro, loĝejo, oficejo:
  • Ni aĉetis novajn meblojn por nia ĉambro.
  • En nia urbo estas granda mebla fabriko.
  • Vi havas tre bele meblitan ĉambron!
  • Necesas ŝanĝi la meblaron de la domo al la pli nova.
  • Ĉi tiun tablon faris mia konata meblisto.
  • Ni devas senmebligi la apartamenton por iom da tempo.
  • Prenu la telerojn el tiu telermeblo.

IDEO (idea)

1. Objekto de la penso, prezento de estaĵo aŭ afero de la menso:
  • Vi faris al vi malĝustan ideon pri tio.
  • Li vivas en la idea mondo.
2. Koncepto, kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko:
  • Min kaptis la ideo de Esperanto kaj pro tio mi eklernis ĉi tiun lingvon.
  • Esperantistoj ofte salutas sin per la vorto "samideano".
  • Nur parto de samideanaro kolektiĝis en la kongreso.
3. Elementa koncepto, skiza scio pri io:
  • Mi havas nenian ideon pri tiu arto.
4. Koncepto, opinio, kiun oni deziras realigi, intencas efektivigi:
  • Bona ideo venas post la pereo.
  • Peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj.

ABSTRAKTA ( abstracto, a )

1. Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn: / Que se trata sólo de cualidades, no realidades:
  • Tio estas nur abstrakta ideo pri la afero. / Eso sólo es una idea abstracta sobre el asunto.
2. Esprimanta econ, estmanieron (se paroli pri substantivo): / Que expresa cualidad, manera de ser (si se habla de substantivo):
  • "Kuraĝo", "beleco" estas abstraktaj vortoj. / “Valentía”, “belleza” son palabras abstractas.
3. Celanta ne la pli-malpli ĝustan prezentadon de la realaĵo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj kaj simile: / Lo que apunta, no a la presentación más o menos justa de la realidad, sino sólo a una lúdica combinación de formas, colores, etc:
  • Ni vidis multajn abstraktajn pentraĵojn en la muzeo. / Vimos muchas pinturas abstractas en el museo.
4. Ne havanta kontakton kun la realaĵoj, nepraktika: / Lo que no tiene contacto con la realidad, impráctico:
  • Nia diskutado estis abstrakta kaj teoria. / Nuestra discusión era abstracta y teórica.
  • Ili tro abstrakte pritraktas la demandojn. / Ellos tratan abstractamente las preguntas.

FIERA (orgulloso,a)

1. Konscia pri siaj veraj meritoj kaj virtoj:
  • La patro estis fiera pri sia bonega filo.
  • Ŝi fieras pri siaj muzikaj kapabloj.
  • Ili estas fiero de nia lando.
  • Li estas senfiera homo.
2. Tro taksanta siajn meritojn kaj virtojn kaj tial malŝatanta aliajn:
  • Pro homo fiera ĝojas infero.
  • Ŝi fiere rigardas aliajn homojn de supre.
  • Riĉeco estas frato de fiereco.
  • Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
  • Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.

ATINGI ( alcanzar, lograr, conseguir )

1. Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion:
  • Post kelkaj horoj ni atingos la urbon.
  • Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
  • La hundoj kuratingis la ŝteliston.
  • La urbeto estas malfacile atingebla.

2. Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo:
  • La arbaro atingas ĝis la lago.

3. Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan:
  • Afabla vorto pli atingas ol forto.
  • Li povas fieri pri siaj atingoj en tiu kampo.
  • Ne ĉiuj scias pri utilo kaj atingebleco de Esperanto
4. Sukcesi fari, ke io okazu:
  • Vi ne sukcesos atingi, ke ŝi enamiĝu al vi!

martes, 8 de enero de 2008

FALSI ( falsear, falsificar )

Elfari ion malveran kaj doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, kaj speciale:

1. Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo:
  • Li falsis mian subskribon!
  • Ĉi tiu ringo estas farita el falsita oro.
  • Bonvolu ŝanĝi ĉi tiun falsan moneron al alia.
  • La falsado de mono estas malpermesita.
  • Ĉi tiu mansaketo estas falsaĵo!
  • Mi tute certas, ke ĉi tiu parfumo estas malfalsa.
2. En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita:
  • Oni poste falsis la sencon de miaj vortoj.
  • Miaj paroloj ne enhavas falson.
3. Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni:
  • Li ludis per falsitaj kartoj (sekrete markitaj).
  • Ili trompis nin per falsa pesilo.

JURO ( derecho, leyes )

Tuto de devigaj reguloj (normoj) kun sankcioj, ordigantaj la rilatojn inter homoj kaj homkolektivoj, kaj difinantaj iliajn rajtojn kaj devojn:
  • Mi studas internacian juron.
  • En jura rilato via edzo estas la posedanto de la domo.
  • Eble unue ni iru al la juristo por ke li rigardu la kontrakton.
  • Kutimjuro (kutima juro) estas juro, bazita sur tradiciaj kutimoj, ne sur skribitaj legxoj.
  • Kvankam mi ne spertas pri laborjuro, mi scias, ke estroj ne rajtas tiel agi.

lunes, 7 de enero de 2008

POTENCO ( potencia )

1. Kapablo de io forte efiki:
  • Mi pensas, ke miaj konvinkaj paroloj havis potencon.
  • Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
  • Nia literaturo kreskas nun potence.
  • Mi dubas pri la potenciga efiko de la terapio kontraŭ mia malsano.

2. Kapablo de iu trudi sian volon:
  • En lia mano estas forto kaj potenco kaj neniu povas kontraŭstari al li.
  • Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
  • Barbo potenca, sed kapo sensenca.
  • Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
  • Ne incitu la potenculon!

3. Jura aux politika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn:
  • La parlamento havas leĝdonan potencon.
  • Iam Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.
  • La registaro de nia lando estas tute senpotenca.

4. Supernatura forto:
  • Mi venkis tiun malbonan potencon kaj savis la homojn!

EKVILIBRO

1. Stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova; egalpezo:
  • Mi perdis ekvilibron kaj falis sur la teron.
  • Provu resti en ekvilibra pozicio.
  • Mia pesilo ne ekvilibras.
  • Ekvilibrilo helpis ekvilibrigi la ŝnurdanciston.
  • En la cirko ni kun plezuro spektis la ekvilibristojn.
2. Bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj:
  • Ni devas estigi ekvilibron inter enspezoj kaj elspezoj.
  • Per ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon.
  • La atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon.

TRISTA (triste)

Malgaja, malĝoja:
  • Lastatempe miaj pensoj estas tre tristaj.
  • Ŝi konsilis al mi ne plu legi tiujn librojn pri tristo kaj soleco.
  • Mi ne scias, kio okazis al mia tristema koro!
  • La vera kialo de mia tristeco estas nia disiĝo.

domingo, 6 de enero de 2008

SPURO (Huella, rastro)

Postlasita enpremo, marko, signo, laŭ kiu eblas ekscii, kiu aŭ kio pasis, kion iu faris aŭ kio okazis:
  • Li sekvis lupon per spuro.
  • Ni trovis spuraron de urso en la arbaro.
  • Tiu detektivo kapablis spuri (serĉi, rimarki kaj sekvi spurojn).
  • La infano senspure malaperis kaj neniu sukcesis trovi lin.