- Ŝi ĉiam serĉas pretekstojn por ne fari siajn taskojn.
- Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
- Li pretekstis mankon de tempo por rifuzi danĝeran postenon.
- La aŭtoro ne volis doni intervjuon, pretekste, ke li estis tro okupita.
sábado, 7 de junio de 2008
PRETEKSTO (pretexto)
Ŝajna motivo, eldirita por kaŝi la efektivan:
POLUI ( contaminar)
Danĝere malpurigi vivesencan elementon de la naturo:
- Industriaj fumoj poluas atmosferon.
- La urbo estas poluita.
- La polua nivelo de la Balta Maro estas aparte alta.
- La poleno informas pri la atmosfera poluado.
- La polueco en la rivero estas tre granda kaj pro tio fiŝoj ne vivas en ĝi.
- Diversaj kemiaj substancoj estas poluaĵoj.
- La lago poluiĝis.
ONDO (ola, onda)
1. Arkoforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago kaj simile, sub la blovo de la vento:
- Estas tre danĝere nun naĝi, ĉar la ondoj estas grandegaj.
- Ili fornaĝis en la ondan maron.
- Onderoj trafis mian vizaĝon.
- Li longe observis la ondojn de ŝia fluganta hararo.
- La greno ondiĝas, kiam la vento blovas super ĝi.
- La arbaroj ondiĝadis pro grandega vento.
- Mi ondumos miajn harojn por la festo.
- Ondoj da turistoj varias laŭ semajntagoj.
- Ondo da malvarmo venis al nia lando.
- Intereso pri tiu afero ondas tra la tuta lando.
- Rapideco de sona ondo en aero estas 330 m/s.
- Mikroonda kuirilo plirapidigas varmigon de la pladoj.
AŬTENTIKA ( auténtico,a)
1. Nedubeble vera, originala, ne falsita:
- Tio estas aŭtentika letero de Zamenhof.
- Mi garantias la aŭtentikecon de tiu informo.
- Kie mi povas trovi aŭtentikan mortakton?
- Kemia esplorado aŭtentikigis tiun pentraĵon.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)