viernes, 19 de septiembre de 2008

SENTI ( sentir )

1. Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro:
  • Mi ne sentas malsaton.
  • Mi sentas min malsana.
  • De fremda dento ni doloron ne sentas.
  • Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj.
  • Salo estas tre sentebla - verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo.
  • Mi estas tre tiklosentema.
2. Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan:
  • Estas malfacile klarigi, kion mi sentas.
  • Kion koro sentas, lango prezentas.
  • Somero forpasis nesenteble.
  • Vi estas tute sensenta!
3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon:
  • Mi sentas, ke ne devas tiel esti.
  • Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
  • Ni antaŭsentis, ke vi venos.
  • Malbona antaŭsento leviĝis en mi.

NATURO ( naturaleza )

1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
  • Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
  • Avo mortis per natura morto.
2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj:
  • La naturo malavare favoris tiun landon.
  • Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj:
  • La naturo jam vekiĝas.
  • Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
  • La infano havas malbonan naturon.
5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo:
  • Li vivas laŭ sia naturo.
  • Difekton de naturo ne kovros veluro.
  • La leporo estas nature timema.
  • Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
  • Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).