1.
La tuto
de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno
de la homo:
- Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
- Avo mortis per natura morto.
2.
La kreanta povo, kiu montriĝas sub
la ŝanĝiĝantaj formoj
de la objektoj kaj estaĵoj:
- La naturo malavare favoris tiun landon.
- Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
3.
La surfaco
de la tero, rigardata kiel vivejo
de la homo kaj bestoj:
- La naturo jam vekiĝas.
- Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
4.
La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
- La infano havas malbonan naturon.
5.
La primitiva stato
de estaĵo,
la denaska karaktero, kontraste kun
la edukado kaj kulturo:
- Li vivas laŭ sia naturo.
- Difekton de naturo ne kovros veluro.
- La leporo estas nature timema.
- Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
6. Objekto
de la arto, kontraste kun
la artaĵoj:
- Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).
No hay comentarios.:
Publicar un comentario