martes, 11 de enero de 2011

FANTOMO ( fantasma )

1. Figuro videbla, sed ne palpebla, kia oni imagis reaperantan mortinton/ Figura visible, pero impalpable, como si se imaginara un muerto reaparecido.
  • Mi vidis la fantomon de mia mortinta amiko! / Vi el fastasma de mi amigo muerto.
  • La fantoma kastelo timigis ĉiujn loĝantojn de tiu loko. / El fantasma del castillo atemorizó a todos los habitantes de ese lugar.
2. Bildo sen realeco, nura ŝajno: / Un cuadro sin realidad, solo apariencia
  • Tio estis nur sonĝa fantomo. / Eso era solo un sueño fantasmal
  • La ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitis sur la ondoj. / El barco tranquilamente, casi fantasmalmente se deslizaba sobre las ondas.
  • Tra Esperantujo fantomas diversaj onidiroj pri tio. /A través del mundo Esperantista aparecen fantasmagóricos comentarios sobre eso.

lunes, 10 de enero de 2011

NEGLEKTI (descuidar, desatender )

Malzorgi, flankelasi, neatenti: / Descuidar, dejar de lado, no atender
  • Pro granda okupiteco mi devis neglekti miajn amikojn. / A causa de la gran ocupación tuve que descuidar a mis amigos
  • Homoj koleras pro neglekto altigi la salajrojn./ Los hombres se encolerizan por causa de descuidar el aumento de los salarios.
  • Lian morton kaŭzis multjara neglektado de zorgo pri la sano. / Su muerte la provocó el descuido por años de preocuparse por la salud.
  • Ŝi estas neglektema pri siaj edzinaj devoj. / Ella ha descuidado sus deberes matrimoniales.
  • Neniu malsano estas neglektinda. / Ninguna enfermedad es digna de desatender.

LIVERI ( entregar, despachar, suministrar)

1. Transdoni en ies posedon / Dar en la posesión de alguien
  • Ĉi tiu eldonejo liveras diversajn gazetojn por junuloj. /Esta editorial suministra diversas revistas para jóvenes.
  • Liveranto estas homo, kiu havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj./ El despachador es un hombre, que entrega bienes según condiciones previamente consensuadas.
  • Por liveri tiom da varoj ni bezonos multe da livertempo./ Para despachar tantos productos necesitamos mucho tiempo para las entregas.
2. Havigi, disponigi al iu:/ Dar, disponer para alguien:
  • Estis malvarme kaj brando liveris varmon al mia organismo. / Hacía frío y el aguardiente suministra calor a mi organismo.
  • Ili okupiĝas pri liverado de armiloj./ Ellos se ocupan en el suministro de armamentos.
  • La liveraĵo venis tro malfrue - ŝi jam forestis. / La entrega llegó demasiado tarde - ella ya se fué.