sábado, 23 de junio de 2012

IDEALO (Ideal)

 La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi:  / La perfección más alta que se puede imaginar, pero que nunca se alcanza totalmente:
  • Konstanta paco estas plej nobla idealo de la homaro. / La paz constante es el más noble ideal de la humanidad.
  • Ŝi estas ideala edzino. / Ella es la esposa ideal.
  • Mi tro idealigis lin kaj pro tio poste senreviĝis. / Yo lo idealicé demasiado, por eso posteriormente me desencanté.
  • Li estas idealisto, li ĉiam strebas al idealo. / Él es idealista, siempre se esfuerza por lo ideal.

IDENTA (Idéntico)

Tiel sama, ke oni ne povas percepti ian diferencon: /Tan igual, que no se puede percibir alguna diferencia:
  • La instruisto diris al ni: "Vi ricevos malaltajn poentojn, ĉar viaj laboroj estas identaj." /El profesor nos dijo: “Ustedes recibirán bajos puntos, porque sus trabajos son idénticos”.
  • La identeco de ĉi tiuj projektoj estas evidenta. /La similitud de estos proyectos es evidente.
  • Mi devis pruvi mian identecon montrante iun identigilon (ekzemple la pasporton). /Tuve que probar mi identidad mostrando alguna identificación (por ejemplo, el pasaporte).
  • Ni ankoraŭ ne identigis la mortinton. /Todavía no hemos identificado al fallecido.
  • La aktoro sukcesis identiĝi kun sia rolo. /El actor tuvo éxito en identificarse con su rol.

viernes, 22 de junio de 2012

ILUSTRI (Ilustrar)

 1. Ornami tekston per bildoj aŭ desegnaĵoj rilataj al ĝi: /Adornar un texto con imágenes o diseños relacionados con él:
  • Li ne nur skribis artikolojn, sed ankaŭ ilustris plurajn revuojn. /Él no sólo escribió artículos, sino también ilustró varias revistas.
  • Mi aĉetis grandan bele ilustritan libron al miaj infanoj. /Compré un libro grande, bellamente ilustrado para mis niños.
  • Dum multaj jaroj ŝi okupiĝis pri ilustrado de libroj. /Durante muchos años ella se ocupó de la ilustración de libros.
  • Li estas tre fama ilustristo. /Él es un ilustrador muy famoso.
2. Ornami per bildoj: /Adornar con imágenes:
  • Mi ricevis de sxi ilustritan poŝtkarton. /Recibí de ella una postal ilustrada.
3. Klarigi ideon per komparoj aŭ ekzemploj: /Aclarar una idea mediante comparaciones o ejemplos:
  • Sian parolon li ilustris per multaj ekzemploj kaj ni bone komprenis, pri kio temas. /Él ilustró su conversación con muchos ejemplos y comprendimos muy bien de qué se trata.
  • Mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi antaŭe diris. /Acabo de recibir una carta que presenta una buena ilustración a lo que dije anteriormente.

IMAGI (Imaginar)

 1. Ree prezenti al si en la menso antaŭe viditajn bildojn, antaŭe perceptitajn sensaĵojn aŭ antaŭe spertitajn sentojn tiel intense, ke ni kredas ilin vidi, percepti aŭ senti: /Representarse en la mente imágenes vistas anteriormente, sensaciones percibidas o sentimientos experimentados tan intensamente, que creemos verlos, percibirlos o sentirlos:
  • Imagu, kiel mi surpriziĝis, kiam ili ĉiuj venis gratuli min! / ¡Imagínate, cómo me sorprendí cuando todos ellos vinieron a felicitarme!
  • La sufero estis apenaŭ imagebla. /El sufrimiento era apenas imaginable.
  • Ilia domo estas neimageble bela. /La casa de ellos es inimaginablemente bella.
2. Krei bildojn aŭ scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn tiritajn el la memoro: /Crear imágenes o escenas que no existen en la realidad, combinando elementos extraídos de la memoria:
  • Mi imagis alian finon por la filmo. /Me imaginé otro fin para la película.
  • Tio estas nur imagita rakonto. /Eso es sólo un cuento imaginado.
  • Tiu historio estas bazita nur sur imagaĵoj. /Esa historia está basada únicamente en imaginaciones.
  • Li estas tre imagema verkisto - li havas tre bonan imagon. /Él es un escritor muy imaginativo – él tiene muy buena imaginación.

jueves, 21 de junio de 2012

IMITI (Imitar)

1. Agi tiel same, kiel alia persono: /Actuar de la misma manera que otra persona:
  • La infano imitas sian patron. /El niño imita a su padre.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. /Evitamos al que llora, imitamos al que ríe.
  • Li ne ŝatas politikistojn kaj ofte imitaĉas ilin. /A él no le gustan los políticos, a menudo los imita despectivamente.
  • Li estas imitanto de mi - li ĉiam vestas sin kaj kondutas kiel mi. /Él es mi imitador – siempre se viste y se comporta como yo.
  • Ŝia parolo estis bona imitado de la fama aktorino. /La conversación de ella es una buena imitación de la actriz famosa.
2. Fari objekton tute similan al alia objekto, rigardata kiel modelo: /Hacer un objeto totalmente similar a otro objeto, observado como modelo:
  • Iu imitis mian subskribon! / Alguien imitó mi firma!
  • Tio estas nur imitaĵo de oro, sed ne vera oro. /Eso es sólo una imitación de oro, pero no oro verdadero.
  • Ĉu vi pensas, ke diamanto estas neimitebla? / ¿Tú crees que un diamante es inimitable? 

IMPETI (Abalanzarse, embestir, tener ímpetu)

Forte kaj vive sin ĵeti antaŭen; arde, fervore aspiri al iu celo: /Fuerte y vivamente lanzarse hacia adelante; aspirar fervorosamente a un objetivo:
  • Li impetis al la pordo. /Él se abalanzó a la puerta.
  • Impeton de la rivero haltigis la digo. /El dique detuvo el ímpetu del río.
  • Ŝi parolis kun impeto. /Ella hablaba con ímpetu.
  • Impeta pluvo. /Lluvia impetuosa.
  • Li impete atingis la celon. /Él alcanzó el objetivo impetuosamente.

miércoles, 20 de junio de 2012

IMPERTINENTA (Impertinente)

Maldece aŭ arogante malrespekta: /Inadecuada o arrogantemente irrespetuoso:
  • Mi ne respondos tian impertinentan demandon! / ¡No responderé esa pregunta impertinente!
  • Ĉu vi havos la impertinentecon moki miajn konsilojn? / ¿Tendrás la impertinencia de mofarte de mis consejos?
  • Li forlogis mian virinon kaj estos batita pro tia impertinentaĵo. /Él apartó a mi mujer, y será golpeado por esa impertinencia.
  • Vi ne devus komuniki kun tiu impertinentulo. /No deberías comunicarte con ese impertinente.

IMPOSTO (Impuesto, contribución, tributo)

 Deviga kontribuo de civitanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo kaj tiel plu: /Contribución obligatoria de los ciudadanos a las necesidades generales del estado, ciudad, etc.:
  • Mi devas pagi impostojn pri la aŭto. /Debo pagar impuestos por el auto.
  • Ĉiuj aĉetantoj pagas nerektajn impostojn - impostojn, enkalkulitajn en la prezoj de varoj. /Todos los compradores pagan impuestos indirectos – impuestos calculados en el precio de las mercaderías.
  • Oni impostas vinon. /Se grava el vino.
  • Ŝi ne estas impostebla, ĉar ŝi nenie laboras. /Ella no es contribuyente, porque no trabaja en ninguna parte.
  • Li provis imposteviti, ĉar li tute ne volis pagi impostojn. /Él trató de evadir el impuesto, porque no quiere en absoluto pagar impuestos.
  • Ĉu tiu ĉi varo estas senimposta? / ¿Este artículo no paga impuesto?
  • Mi ne komprenas, kial oni superimpostis ĝin (metis kroman imposton). /No comprendo por qué se sobrecargó el impuesto de eso (se puso un impuesto extra).
  • Ni veturigis la varojn al alia lando kaj devis pagi limimposton. /Nosotros llevamos las mercaderías a otro país y tuvimos que pagar un impuesto de internación.
  • Vi devas pagi pontimposton por povi trapasi ĉi tiun ponton. /Tienes que pagar un impuesto de puente para poder atravesar este puente.
  • Li jam estas plenkreska kaj devas pagi sangimposton (li devas militservi). /Él ya es adulto y debe pagar el impuesto de sangre (él debe hacer el servicio militar).

martes, 19 de junio de 2012

INFLUI (Influir)

 Havi efikon sur la pensoj, sinteno, agmaniero de alia persono: /Tener efecto sobre los pensamientos, conducta, manera de actuar de otra persona:
  • Oni kredas, ke la astroj influas la sorton de la homoj. /Se cree que los astros influyen en la suerte de las personas.
  • Ŝi estis ĉiam influata de siaj geamikoj. /Ella siempre estuvo influenciada por sus amigos.
  • Mi pensas, ke li havas influon sur vin. /Creo que él tiene influencia sobre ti.
  • Li estas tre influa (havanta influon) persono. /Él es una persona muy influyente (que tiene influencia).
  • La prezidanto de nia organizo estas facile influebla. /El presidente de nuestra organización es fácilmente influenciable.
  • Mi ne timas pri mia posteno - vi estas seninflua homo en mia laborejo. /No temo por mi puesto – tú eres una persona sin influencia en mi lugar de trabajo.

INSISTI (Insistir)

 1. Firme kaj daŭre esprimi sian opinion, altirante la atenton de aliaj: /Expresar firme y continuamente su opinión, atrayendo la atención de otros:
  • Oni devas insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo. /Se debe insistir acerca de la importancia de la unidad en la lengua internacional.
  • Vi povas ne insisti, mi ne ŝanĝos mian opinion. /Puedes no insistir, no cambiaré mi opinión.
  • Tiu reklamo estas ripetata insiste. /Esa propaganda se repite insistentemente.
2. Firme kaj daŭre postuli, ke alia agu laŭ nia opinio aŭ deziro: /Exigir firme y continuamente que otro actúe conforme a nuestra opinión y deseo:
  • Mi insistis, ke li restu, sed li ne volis. /Insistí que se quedara, pero él no quiso.
  • Laŭ la insisto de miaj gepatroj mi ekstudis medicinon. /De acuerdo a la insistencia de mis padres, comencé a estudiar medicina.
  • La ordono de la estro estis insista. /La orden del jefe era insistente.
  • Vi jam tedis min per via insistado! / ¡Ya me aburriste con tu insistencia!

lunes, 18 de junio de 2012

INVADI (Invadir)

1. Perforte eniri kaj ekokupi fremdan landon: /Entrar violentamente y ocupar un país extranjero:
  • La malamikaj armeoj invadis la landon. /Los ejércitos enemigos invadieron el país.
  • La malsano invadis nian landon. /La enfermedad invadió nuestro país.
  • La invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion. / Las invasiones de los Bárbaros destruyeron el imperio romano.
2. Grandnombre eniri en iun lokon: /Entrar en gran número en algún lugar:
  • La gaja junularo invadis la dancejon. /La alegre juventud invadió la sala de baile.
  • Nokto invadis la teron. /La noche invadió la tierra.
  • Nia domo estas invadita de ratoj. /Nuestra casa está invadida de ratas.

INVITI (Invitar)

1. Afable peti iun, ke li ien venu: /Pedir amablemente a alguien, que vaya a algún lugar:
  • Li invitis siajn geamikojn al la koncerto. /Él invitó a sus amigos al concierto.
  • Oni invitas - venu, oni donacas - prenu. /Se invita – ven, se regala – toma.
  • Mi jam sendis ĉiujn invitajn leterojn. /Ya envié todas las cartas de invitación.
  • Malfeliĉo inviton ne atendas. /La infelicidad no espera invitación.
  • En la sekva numero vi trovos invitilon kaj aliĝilon al la aranĝo. /En el número que sigue encontrarás una invitación y un boletín de inscripción para el congreso.
  • Ŝi afable akceptis la invititojn (invititajn gastojn). /Ella aceptó amablemente a los invitados (huéspedes invitados).
2. Afable peti, instigi, ke iu faru: /Pedir amablemente, instigar que alguien haga algo:
  • Li invitis min al danco. /Él me invitó al baile.
  • Mi akceptis ilian inviton vojaĝi kune. /Acepté la invitación de ellos para viajar juntos.
  • Ili malinvitis min fari prelegon (nuligis inviton). /Ellos anularon mi invitación para hacer una charla.

domingo, 17 de junio de 2012

HEJTI (Calentar, caldear)

 1. Estigi varmigan fajron aŭ elektran ardon en tiucela aparato: /Ocasionar un fuego caluroso o un ardor eléctrico en un aparato dedicado a ese propósito:
  • Miaj geavoj loĝas en la vilaĝo kaj vintre devas hejti la fornon. /Mis abuelos viven en la aldea y en invierno deben calentar el horno.
  • Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. /Vivir entre el horno caldeado y la mesa cubierta.
  • Ni uzas lignon kiel hejtaĵon. /Nosotros usamos leña como calentador.
  • Unue necesas antaŭhejti la miksaĵon. /Primeramente se necesita precalentar la mezcla.
2. Varmigi per speciala aparato: /Producir calor con un aparato especial:
  • La vetero ekstere iĝis malvarma kaj pro tio oni jam komencis hejti la apartamentojn. /El tiempo afuera se hizo frío, y por eso ya se comenzó a calentar los departamentos.
  • Ni devas multe pagi por la hejtado de nia domo. /Debemos pagar mucho por el caldeado de nuestra casa.
  • Ili hejtas sian apartamenton per gasa hejtilo. /Ellos calientan su departamento con un calentador a gas.
  • Ni ne surmetas la puloverojn, ĉar oni superhejtas la ĉambron. /Nosotros no nos ponemos los pulóveres, porque la habitación se sobrecalienta.

HELA (Claro, luminoso)

 1. Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon: /Que da o recibe una viva luz fuerte:
  • Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago. /Ese luminoso día decidimos viajar al lago.
  • Post vetero malbela lumas suno plej hela. /Después de un mal tiempo, el sol alumbra más claro.
  • Helecon nokte ni havas kiam brilas luno. /Cuando en la noche brilla la luna, tenemos claridad.
  • La lampo heligas la ĉambron. /La lámpara ilumina la habitación.
  • Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri. /Ya es noche oscura, por eso no quiero ir a ninguna parte.
2. Enhavanta multe da blanko (se paroli pri farboj): /Que contiene mucho blanco (si se habla de pinturas):
  • La ĉielo estas hele blua. /El cielo está de un claro azul.
  • Ŝi surhavis malhele ruĝan robon. /Ella se puso un vestido rojo oscuro.
3. Vigle, akute sonora: /Animadamente, agudamente sonoro:
  • Dum la festo en la urbo aŭdeblis laŭtaj, helaj voĉoj (pro gaja humoro). /Durante la fiesta en la ciudad se podían escuchar voces agudas, claras (por humor alegre).
  • Tiu novaĵo malheligis la ĝojan feston. /Esa noticia oscureció la alegre fiesta.
  • Ŝia vizaĝo heliĝis post lia rigardo. /El rostro de ella se iluminó después de la mirada de él.

HONESTA (Honesto, honrado)

 1. Konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj (se paroli pri homo): /Que se conforma al honor, al deber, a las exigencias sociales:
  • Li estas la plej honesta homo, kiun mi iam renkontis. /Él es el hombre más honesto que alguna vez he conocido.
  • Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas. /El ladrón no cree que existen los honrados.
  • Se vi faros tion, via honesteco estos difektita. /Si haces eso, tu honestidad estará dañada.
  • Mi ne estas honestulo, sed mi provos pliboniĝi. /No soy un honesto, pero trataré de mejorar.
  • Ne fidu lin, ĉar li estas malhonesta homo. /No confíes en él, porque es un hombre deshonesto.
  • Mensoguloj kaj malhonestuloj ne estas miaj amikoj. /Los mentirosos y los deshonestos no son mis amigos.
2. Konforma al tio, kion postulas honoro, devo (se paroli pri ago): /Que se amolda a lo que exige el honor, el deber (si se habla de una acción):
  • Via propono ne estas honesta. /Tu proposición no es honesta.
  • Unu fojon sxtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon. /Una vez robó una manzana y perdió para siempre el nombre honrado.
  • Tiu, kiu vivas honeste, agas juste. /Quien vive honestamente, actúa con justicia.
  • Mi konstante instruas al miaj infanoj pri honesto. /Constantemente enseño a mis niños acerca de la honestidad.
  • Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. /Es mejor una prenda harapienta que la riqueza en un deshonesto.
  • Ĉiuj ekscios pri viaj malhonestaĵoj! / ¡Todos sabrán de tus actos deshonestos!