jueves, 31 de enero de 2008

FARBO ( colorante, colorete, pintura)

Miksaĵo de likvo (ordinare oleo) kaj pigmento, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi:
  • Ĉi tiu farbo jam estas tro malnova kaj ne taŭgas por farbado.
  • Ni aĉetis la domon kaj nun farbas ĝin.
  • Atentu! La benko estas farbita!
  • Ni ne bezonas farbistojn, ĉar ni mem povas farbi la barilon.
  • Mi bezonos du farbskatolojn por ĉi tiu pordo.
  • Infanoj desegnis per akvofarbo.

SONĜO (sueño)

Serio da bildoj kaj scenoj, aperantaj al dormanta persono:

  • Ĉi-nokte mi havis tre strangan sonĝon.
  • Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.
  • Tio estis nur sonĝa fantomo.
  • Mi sonĝis kvazaŭ mi kuŝas apud la maro en bela insulo.
  • Ne esperite, ne sonĝite.
  • Subite ŝi vekiĝis pro la premsonĝo.

PROGNOZO ( pronóstico )

1. Konjekto pri okazontaĵo bazita sur difinitaj signoj:
  • Laŭ ĉiuj prognozoj la nombro de homoj en nia lando ne plu kreskos.
  • Laŭ la veterprognozo estos varme ĉi-semajne.
  • Oni prognozas ŝtormon por morgaŭ.
2. Antaŭkalkulo pri la fino aŭ evoluo de malsano:
  • Li ekaŭdis mortan prognozon.

TAŬZI (cribar, sacudir)

1. Malordigi, tirskuante aŭ ĉifante:
  • La vento taŭzis miajn harojn.
  • Mi devas ordigi miajn distaŭzitajn harojn.
2. Malmilde trakti per skuado aŭ tirado:
  • La policistoj taŭzis la kaptitan ŝteliston.
  • Li forkuris kun mieno, taŭzita de teruro.
  • Mi taŭzetis la infanon - tiel mi provis ridigi lin.
  • Ŝi ekridis kaj ŝiaj trajtoj taŭziĝis.

INTERVJUO ( entrevista)

Interparolo, kiun ĵurnalisto havas kun persono, plej ofte konata publike, por demandi lin/ŝin pri ties vivo, agoj aŭ opinioj kaj raporti en gazeto, radio aŭ alia informrimedo:
  • En nia sekva numero legu intervjuon kun la fama esperantistino Ana Pana.
  • Dum la pasinta jaro ŝi ofte aperis en la gazetoj intervjue kaj artikole.
  • Mi venis intervjui la stelulinon.
  • Iam li eĉ estis intervjuata televide.

BLINDA (ciego.a)

1. Senigita je vidkapablo:
  • La knabino estis blinda de naskiĝo.
  • Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
  • Mi blinde pafos, eble trafos.
  • Ne rigardu al la lumo - ĝi estas blindiga.
  • Blindulo kartojn ludi ne devas.
  • Longan tempon li ne sciis pri sia kolorblindeco (anomalio en la perceptado de koloroj).
2. Perdinta la kapablon ĝuste kaj kritike juĝi:
  • Blinda konfido kondukas al perfido.
  • Via blindeco ĝenas vin ekvidi liajn malbonajn ecojn!
  • Amo blindigis vin!
3. Tia, ke ĝi ne ebligas travidon:
  • Tiu ĉi vojo estas blinda (kondukanta nenien).

METODO (método)

Taŭga pripensita procedaro por plej bone atingi difinitan celon:
  • Mi instruas Esperanton per rekta metodo.
  • Ĉi tiu libro estas ampleksa, metoda kaj tre taŭga instruilo por instruistoj de Esperanto.
  • Ni ĉiuj okupiĝis pri dokumentado de la metodaro, necesa por instruado.
  • Li estas metodikisto - fakulo pri metodiko (scienco pri la didaktikaj metodoj).

POPULARA (popular)

1. Facile komprenebla de ne tre instruitaj homoj:
  • Estis facile lerni la lingvon per tiu populara lernolibro.
  • La verkisto zorgas pri la populareco de sia verko por ke ĝin komprenu eĉ simplaj homoj.
2. Konata, uzata de la popolo:
  • Tiu opinio estas tre populara en la publiko, sed bedaŭrinde ĝi estas erara.
  • Post iom da tempo lernu! populariĝis.
  • lernu! popularigas Esperanton.
  • Mi okupiĝas pri popularigado de nova kuracmetodo.
3. Amata, admirata de la popolo aŭ de aparta homgrupo:
  • Li estas tre populara aktoro.
  • Ŝi ĉiam estis nepopulara, sed ne malĝojis pro tio.

ATAKI (atacar)

1. Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io:
  • Malamikoj atakas nian landon!
  • La lastan el amaso atakas la hundo.
  • Kredu min, ni sukcesos forpuŝi la atakantojn!
  • Ne iru al la arbaro, ĉar tie loĝas multaj atakemaj bestoj.
  • Rapidege kreskis la atakemo de la vento.
  • Nia kastelo estas neatakebla.
2. Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston:
  • Hodiaŭ mi atakis tiun taskon (ekpritraktis).
  • Hako post hako estas la plej efika atako.
  • La atakatoj tre bone scias, ke mi diras nur veron pri ili.
3. Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito:
  • Atakis teruro, ektremis la kruro.
4. Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco:
  • Rusto atakas feron.