martes, 10 de enero de 2012

IDEALO (Ideal)

La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi:  / La perfección más alta que se puede imaginar, pero que nunca se alcanza totalmente:
  • Konstanta paco estas plej nobla idealo de la homaro. / La paz constante es el más noble ideal de la humanidad.
  • Ŝi estas ideala edzino. / Ella es la esposa ideal.
  • Mi tro idealigis lin kaj pro tio poste senreviĝis. / Yo lo idealicé demasiado, por eso posteriormente me desencanté.
  • Li estas idealisto, li ĉiam strebas al idealo. / Él es idealista, siempre se esfuerza por lo ideal.

IDEO (Idea)

1. Objekto de la penso, prezento de estaĵo aŭ afero de la menso: /Objeto del pensamiento, representación de un ser o un asunto de la mente.
  •  Vi faris al vi malĝustan ideon pri tio. /Te hiciste una idea equivocada de eso.
  • Li vivas en la idea mondo. /Él vive en el mundo ideal.
2. Koncepto, kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko: /Concepto, que es la base, la esencia de un arte, una obra filosófica:
  • Min kaptis la ideo de Esperanto kaj pro tio mi eklernis ĉi tiun lingvon. /Me capturó la idea de Esperanto, y por eso aprendí esta lengua.
  • Esperantistoj ofte salutas sin per la vorto "samideano". /A menudo los esperantistas se saludan con la palabra “samideano”
  • Nur parto de samideanaro kolektiĝis en la kongreso. /Sólo una parte de los correligionarios se agrupan en el congreso.
3. Elementa koncepto, skiza scio pri io: /Concepto elemental, conocimiento esbozado sobre algo:
  • Mi havas nenian ideon pri tiu arto. /No tengo ninguna idea sobre ese arte..
4. Koncepto, opinio, kiun oni deziras realigi, intencas efektivigi: /Concepto, opinión, que se desea realizar, se intenta hacer efectivo:
  • Bona ideo venas post la pereo. /Una buena idea viene después del fallecimiento.
  • Peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj. /Un pedazo de pan es más valioso que los grandes idearios.

IGNORI (Ignorar)

Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi: /No querer saber; no poner atención deliberadamente; conscientemente dejar pasar una ocasión.
  • Mi amas ŝin, sed ŝi ignoras min. /Yo la amo, pero ella me ignora.
  • La infano estas ignorata de siaj gepatroj. /El niño es ignorado por sus padres.
  • Vi estos punita pro ignorado de la reguloj. /Serás sancionado por ignorar las normas.
  • Nia movado estis ignorebla tiutempe. /En ese tiempo, nuestro movimiento fue ignorado.
  • La ordonoj de la estro estas neignoreblaj. /Las órdenes del gobierno no se pueden ignorar.

ILUZIO (Ilusión)

1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas: /Error de los sentidos, por el que observamos percepciones identificándolas como distintas de lo que son:
  • Ĉu mi aŭdis ŝian voĉon aŭ ĉu tio estis nur iluzio? /¿Escuché la voz de ella, o sólo fue una ilusión?
  • Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj). /Él es un experto ilusionista (un entretenedor que hábilmente engaña a los observadores mediante falsas apariencias y malabarismos hechos rápidamente).
  • Kruela realo min tute seniluziigis. /La cruel realidad me desilusionó totalmente.
  • Post malfeliĉe finiĝintaj am-rilatoj li spertis seniluziiĝon pri virinoj. /Tras relaciones amorosas terminadas infelizmente, él experimentó una desilusión con las mujeres.
2. Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn: /Error de la mente, por el que observamos sueños como realidades.
  • Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj. /Él es víctima de sueños e ilusiones.
  • Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio. /Es preferible tener esperanzas ilusorias que no fantasear con nada.
  • Ne iluziu vin per tro granda espero. /No lo ilusiones con una esperanza demasiado grande.
  • Ŝi konstante iluziiĝas. /Ella se hace ilusiones constantemente.

IMPLIKI (Implicar, enredar, embrollar)

1. Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn: /Dificultar o entrabar los movimientos de alguien o algo, enrollando desordenadamente hilos o entrecruzando redes:
  • Liaj haroj estis implikitaj. /Sus cabellos están enredados.
  • Interimplikitaj fadenoj. /Hilos entrelazados.
  • Fiŝoj, implikitaj en reto. /Peces enredados en una red.
  • Birdo implikiĝis en kaptilon. /Un pájaro se enredó en una trampa.
2. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj: /Dificultar, entrabar la acción de alguien o el efecto o solución de algo mediante complicaciones, desórdenes y confusiones:
  • Ŝi estas implikita en krimo. /Ella está enredada en un crimen.
  • Li speciale implikis la kalkulojn. /Él embrolló especialmente los cálculos.
  • Impliko de leĝoj. /Embrollo de leyes.
  • Necesas malimpliki tiun aferon. /Se necesita desenredar ese asunto.
  • Am-impliko - neleĝaj amaj interrilatoj. /Enredos amorosos – interrelaciones amorosas ilegales.

IMPONI (Imponer miedo o respeto)

Kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, obei aŭ kredi / Causar tal admiración y respeto que se inclina a ceder, obedecer o creer.
  • La prezidento ĉiam volas imponi la popolon. / El presidente siempre desea imponerse respecto al pueblo.
  • Ĉiujn mirigis impona vidaĵo. / Una vista imponente asombró a todos.
  • La festo estis granda kaj imponanta. / La fiesta fue grande e imponente.
  • Lia imponeco helpas lin estri la firmaon. / Su imposición le ayuda a dirigir la firma.

IMPORTI (Importar [comercio])

Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando: / Traer, internar en un país productos comerciales u otros objetos desde un país extranjero:
  • Nia lando importas multajn varojn el Ĉinio. / Nuestro país importa muchas mercancías de China.
  • Importa komerco komencis prosperi, ĉar multegaj landaj fabrikoj ĉesis funkcii. / El comercio de importación comenzó a prosperar, porque muchísimas fábricas nacionales dejaron de funcionar.
  • Ĝi protektis sin kontraŭ importo de kuirejaj aparatoj. / Ello se protegió contra la importación de aparatos de cocina.
  • La firmao okupiĝas pri importado de varoj. / La firma se ocupa de la importación de mercancías.

IMPRESO (Impresión, emoción)

Influo, efiko, farita sur la sentumoj, la koro aŭ la spirito: /Influencia, efecto hecho sobre la sensibilidad, el corazón o el espíritu:
  • Mi volis kun ĉiuj dividi la impresojn de la vojaĝo. /Yo quería compartir con todos las impresiones del viaje.
  • La kongreso impresis min - ĝi estis tre interesa. /El congreso me impresionó – fue muy interesante.
  • La libro estis impresa - mi ne povis ĉesi legi ĝin. /El libro era impresionante – no pude dejar de leerlo.
  • Ŝia karaktero estas tre impresiĝema (impresebla). /El carácter de ella era muy impresionable.

INDIFERENTA (Indiferente)

1. Prezentanta nenian motivon por prefero, por intereso: /Que no presenta ningún motivo para una preferencia, para un interés:
  • Via opinio estas indiferenta por mi. /Tu opinión me es indiferente.
  • Oni povas preni la kuracilon antaŭ aŭ post manĝo, indiferente. /Se puede tomar la medicina antes o después de comida, indiferentemente.
2. Montranta nenian preferon, intereson pri iu aŭ io: /Que no presenta ninguna preferencia, interés por alguien o algo:
  • Li estas indiferenta pri ĉio, pro tio neniu volas amikiĝi kun li. /Él es indiferente a todo, por eso nadie quiere ser su amigo.
  • Mi indiferente rilatas al la poezio. /Me relaciono indiferentemente con la poesía.
  • Li traveturis la plej belajn landojn kun plena indiferenteco. /Él viajó a través de los más bellos países con total indiferencia.

INDIKI (Indicar, señalar)

Precize liveri al iu la bezonatan sciigon: /Entregar con precisión a alguien el conocimiento que necesita:
  • Afiŝoj indikis la vojon al la kongresejo. /Los afiches indican el camino al lugar del congreso.
  • La finaĵo "n" indikas la akuzativon. /El final “n” indica el acusativo.
  • Sekvu la indikojn de la kuirlibro. /Sigue las indicaciones del libro de cocina.
  • Indikilo de direktoŝanĝo ĉe aŭtomobilo kutime estas oranĝkolora. /El indicador de cambio de dirección en el automóvil por costumbre es de color anaranjado.
  • Laŭ kontraŭindiko la kuracilo ne uzeblas dum gravedeco. /Según la contraindicación, el remedio no se puede usar durante el embarazo.
  • Ni tro rapide veturis, ĉar la rapidindikatoro ne funkciis. /Viajamos demasiado rápido porque el indicador de velocidad no funcionó.
  • Laŭ la prezindiko ĝi kostas du eŭrojn. /Según la indicación de precio, eso cuesta dos euros.

INFEKTI (Infectar, contagiar)

1. Transigi malsaniĝajn mikrobojn (se paroli pri aero, akvo kaj tiel plu aŭ personoj, bestoj kaj tiel plu): /Transmitir microbios de enfermedades (si se habla de aire, agua, etc., o personas, animales, etc.):
  • Ne proksimiĝu, mi ne volas infekti vin. /No te acerques, no quiero infectarte.
  • Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas. /Un cordero tiñoso infecta a toda la manada.
  • Miaj infanoj estis infektitaj en la lernejo. /Mis niños fueron infectados en la escuela.
  • Disenterio estas infekta malsano. /La disentería es una enfermedad infecciosa.
  • Muŝoj kaj ratoj estas ofte kaŭzo de infektado. /Moscas y ratas a menudo causan infecciones.
  • La haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj. /Los cabellos sobre la infección se hicieron blancos.
  • Ni desinfektis / malinfektis / seninfektigis la apartamenton per tre bona desinfektaĵo. /Nosotros desinfectamos, saneamos, quitamos la infección del departamento, mediante un muy buen desinfectante.
2. Komuniki kutimon, bonan aŭ malbonan, senton, pensmanieron: /Comunicar una buena costumbre, buena o mala, sentimiento, manera de pensar:
  • Li infektis nin ĉiujn per sia entuziasmo. /Él nos contagió a todos con su entusiasmo.
  • La bona humoro foje estas infekta. /El buen humor a veces es contagioso.
  • Ni infektiĝis je rido. /Nos contagiamos de la risa.

INFERO (Infierno)

1. Ĉe la antikvuloj, subtera loko, kie loĝis la animoj, bonaj aŭ malbonaj, de la mortintoj: /En la antigüedad, lugar bajo la tierra donde moraban las almas, buenas o malas, de los que habían fallecido:
  • Hadeso estis la dio de la infero. /Hades era el dios del infierno.
2. Loko, kie kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon: /Lugar donde las almas condenadas de los pecadores sufren penas eternas:
  • Vi iros en la inferon, se vi estos malbona! /¡Irás al infierno si eres malo!
  • En infero loĝante, kun diabloj ne disputu. /Viviendo en el infierno, no discutas con los diablos.
  • Donaco nesincera estas donaco infera. /Un regalo insincero es un regalo infernal.
3. Loko, situacio, en kiu oni forte suferas: /Lugar, situación, en que se sufre fuertemente:
  • Mia vivo estas vera infero! /¡Mi vida es un verdadero infierno!
  • Mi ne povas ekdormi pro tiu infera bruo. /No puedo quedarme dormido por ese ruido infernal.

INTELEKTO (Intelecto)

Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili: /Capacidad de pensar en conceptos y establecer relaciones entre ellos:
  • Homo havas intelekton, pro tio li kapablas agi konscie. /El hombre tiene intelecto, por eso es capaz de actuar conscientemente.
  • Li estas instruisto pri artefarita intelekto (komputika fako pri perkomputilaj rezonado kaj lernado). /Él es instructor de inteligencia artificial (departamento de computación para el razonamiento y aprendizaje mediante computadoras).
  • Homo havas ne nur korpajn, sed ankaŭ intelektajn bezonojn. /El hombre no sólo tiene necesidades corporales, sino también intelectuales.
  • Malgranda aspekte, sed granda intelekte. /De aspecto pequeño, pero de gran intelecto.
  • Tio estas komprenebla nur por intelektuloj. /Eso, por supuesto, es sólo para intelectuales.
  • Granda parto de intelektularo estis murdita tiutempe. /Gran parte de la intelectualidad de ese tiempo fue asesinada.

INTELIGENTA (Inteligente)

Facile komprenanta kaj vigle pensanta: /Que comprende fácilmente y que piensa con viveza.
  • Li estas tre inteligenta infano. /Él es un niño muy inteligente.
  • Ŝi plenumis la taskon kun inteligenteco. /Ella llevó a cabo la tarea con inteligencia.
  • Mi devis fari inteligentecan teston. /Debí responder una prueba de inteligencia.
  • Multaj inteligentuloj venis al la spektaklo. /Vinieron muchas personas inteligentes al espectáculo.
  • Nur malinteligenta homo povis diri tian stultaĵon. /Sólo una persona necia podía decir tales estupideces.

INTENSA (Intenso)

1. Tia, ke ĝia efiko estas tre vive sentata: /Eso, cuya eficacia se ha sentido muy vivamente:
  • La sono estis tre intensa, ke miaj oreloj eĉ komencis dolori. /El sonido era tan intenso, que incluso mis orejas comenzaron a doler.
  • La bazaj fizikaj ecoj de lumo estas koloro kaj intenso. /Las cualidades físicas básicas de la luz son el color y la intensidad.
  • La intenseco de varmego ne iĝis malpli granda. /La intensidad del enorme calor no se hizo menos grande.
  • Oni rimarkis intensiĝon de la febro ĉi-monate. /Se notó una intensificación de la fiebre esta mañana.
2. Kondukata kun grandaj rimedoj kaj streĉitaj fortoj: /Conducido con grandes recursos y fuerzas tensadas:
  • La laboro estas plej intensa matene. /El trabajo es más intenso en la mañana.
  • Oni devus pli intense pritrakti tiujn problemojn. /Deberíamos tratar más intensamente esos problemas.
  • Ni intensigu la laboron, ĉar ni devas fini la konstruon jam post monato. /Intensifiquemos el trabajo, porque debemos terminar la construcción en el próximo mes.
  • La trafiko estas neintensa en ĉi tiu strateto. /El tráfico no es intenso en esta callecita.

INTERVJUO * Intervidiĝo * Demandado (Entrevista)

Interparolo, kiun ĵurnalisto havas kun persono, plej ofte konata publike, por demandi lin/ŝin pri ties vivo, agoj aŭ opinioj kaj raporti en gazeto, radio aŭ alia informrimedo: /Conversación que un periodista tiene con una persona, la mayoría de las veces  públicamente conocida, para preguntarle sobre su vida, acciones u opiniones e informar en revista, radio u otro medio de información.
  • En nia sekva numero legu intervjuon kun la fama esperantistino Ana Pana. /En nuestro siguiente número, lea la entrevista con la famosa esperantista Ana Pana.
  • Dum la pasinta jaro ŝi ofte aperis en la gazetoj intervjue kaj artikole. /Durante el año pasado ella a menudo apareció en las revistas, en entrevista y en artículo.
  • Mi venis intervjui la stelulinon. /Vine a entrevistar a la estrella.
  • Iam li eĉ estis intervjuata televide. /Alguna vez él incluso fue entrevistado en la televisión.