1. Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta likvo:
- Kirlu ovoblankon al ŝaŭmo kaj poste aldonu sukeron.
- Dum la festo ni trinkis ŝaŭman vinon.
- Ĉampano ŝaŭmis en la glasoj.
- Kiamaniere oni ŝaŭmigas ĉampanon?
- Mi senŝaŭmigis bolantan supon per senŝaŭmigilo.
- Post longa kaj rapidega kurado mia ĉevalo estis kovrita de ŝaŭmo.
- Lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo.
- Niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis (neniiĝis).