sábado, 23 de febrero de 2008

MIRAKLO (milagro)

1. Fakto, kiu ŝajne estas kontraŭa al la ordo de la naturo, kaj kiun la kredantoj atribuas al dia interveno:
  • Jesuo faris miraklon satiginte 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj.
  • Lia resaniĝo estis mirakla.
  • Mirakle ni trovis savon.
2. Mirindaĵo:
  • Tio, ke vi evitis la morton, estas vera miraklo!
  • Miraklo inter mirakloj.
  • Li estas fama miraklisto.

SALAJRO (salario)

Sumo, periode pagata, laŭ difinita laborkontrakto, de mastro, entrepreno ks al dungito, por kompenso de la farita laboro:
  • Ĉu vi jam interkonsentis pri la salajro?
  • Tiu posteno estas bonege salajrata.
  • La celo de tiuj partio estas la abolo de salajreco.
  • Ni interkonsentu pri viaj labordevoj kaj vi iĝos mia salajrulo.
  • Li ricevos kromsalajron, ĉar li laboris pli longe ol necesas.
  • Mi ricevas supersalajron pro familiaj ŝarĝoj.

LAMENTI (lamentar)

Longe plendi, vekriante aŭ ĝemante:
  • Ŝi lamentis pri la morto de sia filo.
  • Li ofte plendas per lamenta voĉo.
  • Oni kantis kantojn de sopiro kaj lamento.
  • La mortintojn ili entombigas dum laŭta vekriado kaj lamentado de ploristinoj.
  • Ŝia sorto estas lamentinda.

KONSCIENCO ( conciencia)

Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo:
  • Mia kulpo kuŝas sur mia konscienco.
  • Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
  • Li estas konscienca homo.
  • Mi konscience faras ĉiujn miajn taskojn.
  • Ŝi laboris kun granda konscienceco.
  • Ĝin ŝteli povis nur senkonscienca ŝtelisto.

PROPRA (propio, a)

1. Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io:
  • Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio.
  • Propra opinio ne estas leĝo por alia.
  • Tio apartenas propre al mi.
  • La rido estas propraĵo de la homo.
  • Ŝi proprigis al si miajn manierojn!
  • Ne miksu vin en malproprajn aferojn.
2. Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la propozicio:
  • Tio estas mia propra infano.
  • En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.

DIAFANA (diáfano,a)

Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla:
  • Lumo penetris la akvon kaj ĝi iĝis diafana.
  • Diafaneco estas unu el plej gravaj proprecoj de la papero.
  • En maldiafana lago ni povis vidi neniun fiŝon.

GRAJNO ( grano, semilla)

1. Ĉiu el la fruktoj entenataj en la spiko de greno:
  • Avino ĵetis iom da grajnoj al siaj kokinoj.
  • Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
  • Mi tre ŝatas manĝi grajnaĵon el freŝaj grajnoj.
  • Venis tempo por disgrajnigi vinberaron.
  • La maizo jam grajniĝas.
2. Ĉiu seka semo aŭ frukto, prezentanta etan volumenon:
  • Kion vi intencas fari kun tiuj grajnoj de pomo?
3. Malgranda globa objekto, simila al vegetaĵa grajno:
  • Sur la fundo de la rivero troviĝas grajnoj da oro.
  • Grajneto da vitro penetris en mian okulon.
  • La sablo estas grajneca.
4. Tre malgranda kvanto da io:
  • Vi ne havas en la kapo eĉ unu grajnon da saĝo!

GRIMPI (escalar, trepar)

1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn:
  • Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsupreniĝi.
  • Nia grimpado daŭris kelkajn horojn.
  • Li estas sperta grimpisto.
  • Mi apenaŭ elgrimpis el la marĉejo.
  • Ŝi engrimpis en la boaton.
  • Ili malsuprengrimpis la ŝtuparon.
  • Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone ĉion vidi.
2. Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj kaj simile:

  • Pizo volve grimpas la bastoneton.
  • Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto.

SITUO ( sitio, emplazamiento, situación)

Loko rigardata konsidere al la kondiĉoj, kiujn ĝi prezentis aŭ prezentas por la starigo de homloĝejoj (naturo de la grundo, de vivtenado, defendorimedoj kaj aliaj) :

  • Mi volas aĉeti ĉi tiun domon pro ĝia pitoreska situo.
  • Favora situo de la urbo multe helpis al ĝia prospero.
  • Nia tendaro situis en la valo.
  • Multaj turistoj vizitas nian bele situantan urbon.

NIVELO (nivel)

1. Stato de horizontala ebeno aŭ de punktoj situantaj en la sama horizontala ebeno:
  • Nia urbo situas kvincent metrojn super la nivelo de la oceano.
  • Necesas niveli la plankon per nivelilo (kontroli, ĉu ĝi estas tute horizontala).
  • Tiam la urbo malpli altis super la marnivelo.
  • Malamikoj detruis niajn fortikaĵojn, alniveligis ilin al la tero.
2. Grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno:
  • La nivelo de la rivero malkreskis.
3. Normo, en sociaj, moralaj aŭ intelektaj aferoj:
  • Sed li ne estas sur via nivelo!
  • Ili decidis niveligi sociajn klasojn.
4. Valoro atingita de unu grando kaj referencita al ia norma valoro:
  • Nivelo de la vivteno estas tre alta en tiu lando.
  • lernu! proponas kelkajn altnivelajn kursojn.

miércoles, 20 de febrero de 2008

FANTOMO (fantasma)

1. Figuro videbla, sed ne palpebla, kia oni imagis reaperantan mortinton:
  • Mi vidis la fantomon de mia mortinta amiko!
  • La fantoma kastelo timigis ĉiujn loĝantojn de tiu loko.
2. Bildo sen realeco, nura ŝajno:
  • Tio estis nur sonĝa fantomo.
  • La ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitis sur la ondoj.
  • Tra Esperantujo fantomas diversaj onidiroj pri tio.

HAJLO ( granizo)

1. Glaciiĝinta pluvo, falanta dense en grajnoj:
  • Hajlo difektos niajn kreskaĵojn!
  • Estas tia hajla pluvego kaj ili ne havas ombrelon!
  • Ekstere hajlas.
  • La hajlero rapide degelis en miaj manoj.
  • Ĉi tiu hajleto min ne timigos!
2. Densa falado de rondaj aĵoj:
  • Kiam vi estos en tiu montaro, atentu la ŝtonan hajlon.

LAMA (cojo,a)

1. Malfacile paŝanta pro kripleco de kruro aŭ piedo:
  • Li estas denaske lama.
  • Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
  • Vi min preskaŭ lamigis!
  • Ridas blindulo pri lamulo.
2. Tia, ke io mankas, por ke ĝi estu ekvilibra, regulira:
  • Riparu la tablon - ĝi estas lama.
  • La projekto estas lama - io mankas al ĝi.
  • Io lamas en nia movado.
  • La afero iras lame.

PREDO (presa, captura)

Tio, kion oni prenis perforte aŭ perruze:
  • Piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde.
  • Ĉasado estas unu el predaj okupiĝoj, praktikeblaj kiel amuziĝo.
  • Longe li estis en la arbaro, sed predis neniun ĉasaĵon.
  • Restis ege malmultaj balenoj pro predado.
  • Ŝarkoj estas bonaj predantoj.

STOKO (stock,existencias)

Kvanto da varoj, krudmaterialoj aŭ fabrikitaĵoj, disponeblaj en magazeno aŭ deponejo:
  • La ministro devigis Coca-Cola detrui sian tutan stokon.
  • Bedaŭrinde la varoj, kiujn mi stokis, iĝis malpli kostaj.
  • La varoj estas sekure stokitaj.
  • La oficejo funkcias ankaŭ kiel stokejo de la eldonaĵoj.

INTENSA (intenso,a)

1. Tia, ke ĝia efiko estas tre vive sentata:
  • La sono estis tre intensa, ke miaj oreloj eĉ komencis dolori.
  • La bazaj fizikaj ecoj de lumo estas koloro kaj intenso.
  • La intenseco de varmego ne iĝis malpli granda.
  • Oni rimarkis intensiĝon de la febro ĉi-monate.
2. Kondukata kun grandaj rimedoj kaj streĉitaj fortoj:
  • La laboro estas plej intensa matene.
  • Oni devus pli intense pritrakti tiujn problemojn.
  • Ni intensigu la laboron, ĉar ni devas fini la konstruon jam post monato.
  • La trafiko estas neintensa en ĉi tiu strateto.

EKZAKTA (exacto,a)

Science ĝusta kaj severe preciza:
  • La priskribo ne estis tre ekzakta, sed ĉiuj komprenis, pri kio temas.
  • Mi preferas ekzaktajn sciencojn.
  • Ĉio devas esti kalkulita tre ekzakte.

PROMENI ( pasear )

Iri de loko al loko por plezuro aŭ sano:
  • Mi iros promeni, ĉar la vetero estas tre bona.
  • Kiam kato promenas, la musoj festenas.
  • Ĉu via cerbo foriris promeni?!
  • Ŝi iris iom dormi post la promeno.
  • Promenado estas tre utila por la korpo.
  • Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
  • Iru promenigi la hundon.
  • Ni renkontiĝu kaj iru al la promenejo.

TRANKVILA ( tranquilo, a)

1. Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaŭ la estonteco, nenian bedaŭron pri la pasinteco:
  • Mi estas trankvila pri la morgaŭa tago.
  • Lasu min trankvila!
  • Kiu iras trankvile, iras facile.
  • Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
  • Viaj vortoj trankviligis min.
  • Maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro.
  • Mi scias, ke ŝin io maltrankviligas.
  • Ne timu kaj ne maltrankviliĝu, ili certe revenos.
2. Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero:
  • Mi aŭskultis trankvilan spiradon de la infano.
  • Mi prenis trankviligaĵon, ĉar mi ne povis ekdormi.
  • "Trankviliĝu!" diris ŝi al sia edzo.
3. Tia, ke ĝi havigas nek timon nek zorgon:
  • En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
  • La maro estas maltrankvila.

domingo, 17 de febrero de 2008

VENDI (vender)

1. Cedi la proprieton de objekto, besto aŭ sklavo kontraŭ difinita prezo:
  • Li vendis al mi sian komputilon.
  • Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
  • Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
  • Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
  • Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
2. Teni stokon da artikloj por la klientoj:
  • Kion oni vendas en tiu vendejo?
  • Tio estas ĉiovendejo - en ĝi eblas trovi iun ajn varon.
  • La vendado de aŭtoj estas profita.
  • La tuta stoko jam estas elvendita (disvendita).
3. Oferi kontraŭ mono aŭ alispeca profito tion, kio havas moralan valoron:
  • Amvendistinoj vendas sin al ĉiu, kiu havas monon.
  • Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
  • En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, eĉ la konscienco.
4. Perfidi pro mono:
  • Vi vendis min!

KRUELA (cruel)

1. Inklina suferigi, turmenti:
  • La tigro estis kruela, sed ĝi defendis siajn idojn.
  • Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.
  • Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
  • La knabo estis fama pro siaj kruelaĵoj.
  • Ĉiuj timis lin pro lia krueleco.
  • Ŝia edzo fariĝis kruelulo ne nur por ŝi, sed ankaŭ por la infanoj.
2. Suferiga, turmenta:
  • Liaj insultoj estis kruelaj por mi.
  • Plej kruela estas redono por farita bono.

STRIKO (huelga)

Interkonsentita ĉesigo de laboro, celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajruloj:
  • La striko daŭris du semajnojn.
  • Nia poŝto strikis tutan monaton.
  • Ŝajne mia memoro strikas (ne funkcias).
  • La strikestraro estos punita.
  • Pensiuloj proklamis malsatstrikon.

TOLO ( lienzo, tela)

1. Teksaĵo el linaj, kanabaj, jutaj, kotonaj fadenoj, interkrucitaj laŭ aparta sistemo:
  • Mi kudros viŝtukojn el ĉi tiu tolo.
  • Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
  • Ŝi ĝuis sian novan tolan pantalonon.
  • Dum la spektaklo fontolo prezentis maran pejzaĝon.
  • La tablo ekstere estis kovrita per laktolo / vakstolo (tolo, ŝmirita sur unu flanko per lako, por ke ĝi estu nepenetrebla de akvo).
2. Peco el lina tolo, preparita kaj streĉita sur kadro, por ricevi pentraĵon:
  • Tiu pentristo aĉetis blankajn tolojn hodiaŭ.
  • Li surtoligis belegan pentraĵon.

KRISPO (plisado, golilla, peritoneo, fruncido)

Kolumo, simpla aŭ duobla, el plisita aŭ rondfaldetita amelita tolo aŭ punto, surmetita de viroj en la 16a-17a jarcento, kaj de virinoj en pli modernaj tempoj:
  • Ĉirkaŭ lia kolo estis granda krispo el blanka rigida tolo.
  • Mi ne ŝatas ĉi tiun krispan ŝtofon.
  • Vento krispigis la akvon.
  • Mi krispigis miajn harojn per krispigiloj.
  • La ondoj krispiĝis.

FRIZI (rizar)

Krispe, bukle kombi harojn, volvante ilin ĉirkaŭ varmigita ilo:
  • Ŝi frizis siajn harojn antaŭ la festo.
  • Tiu frizita ulo estas tre simpatia!
  • Oni faris al mi konstantan frizon, kiu daŭros plurajn semajnojn.
  • Ŝia frizaĵo malfriziĝis post la pluvo.
  • Li estas profesia frizisto kaj laboras en bonega frizejo.
  • Mi malfrizis miajn harojn, ĉar tia hararanĝo ne taŭgis al mi.

VEZIKO ( vejiga, burbuja, ampolla)

1. Muskolmembrana sako:
  • Fiŝoj havas specialan vezikon (naĝvezikon), per kiu ili direktas sin supren aŭ malsupren en la akvo.
  • Hodiaŭ mi eksentis vezikajn dolorojn.
2. Aerveziketo:
  • Tio ĉio estas nur sapa veziko.
  • Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
  • Mallerte aplikita farbo vezikiĝis.
  • Miaj infanoj tre ŝatas ludi farante sapvezikojn.
3. Desegno en formo de ferma linio, ofte vezikforma, kun unu lokindika pinta fino kaj entenanta tekston:
  • Subite aperis veziko de helpo de komputila programo.

PLADO (fuente, plato grande, plato)

1. Malprofunda, granda speco de telero, sur kiu oni aranĝas kaj disportas manĝaĵojn, disdonotajn al ĉiu kunmanĝanto:
  • Sur la tabloj estis pladoj kun diversaj manĝaĵoj: viando, fiŝo, fromaĝo, legomoj kaj tiel plu.
  • Metu la tasojn sur la pladetojn, mi petas.
2. La manĝaĵo, entenata en tiu vazo:
  • Ŝi kapablas kuiri bongustajn pladojn.
  • Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
  • Ni manĝis salaton antaŭplade.
3. Ĉiu el la diversaj manĝaĵoj, kiuj konsistigas menuon:
  • Kiun pladon vi konsilus al mi?

SPICO ( especia)

Aroma, pli-malpli akra aŭ acida vegetaĵa substanco, aldonata al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin fari pli bongustaj:
  • Kiun spicon vi aldonis al via ege bongusta plado?
  • Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
  • Kreskaĵoj eligis spican odoron, ke mi eĉ komencis terni.
  • Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
  • Ĉi tiu spicaĵo tre taŭgas al viando.
  • En tiu spicejo eblas aĉeti plej diversajn spicojn.
  • Donu al mi la spicujon, mi volas spici la supon.