sábado, 10 de marzo de 2012

BAZO (Base)

1. Malsupra, subportanta parto de objekto: /Parte inferior, soporte de un objeto:
  • Homoj lasis florojn ĉe la bazo de la statuo. /La gente dejó flores en la base de la estatua.
  • La domo baziĝas sur dika masonaĵo. /La casa tiene su base sobre una maciza albañilería.
  • Elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo. /Las hojas de base crecen en la base, la parte radical del tallo.
2. Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa: /Aquello, sobre lo que se ha construido algo espiritual o mental:
  • Via suspekto havas nenian bazon. /Tu sospecha no tiene base.
  • Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. /No existe estornudo sin nariz ni hecho sin base.
  • Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo. /Basa tu opinión sobre algún ejemplo concreto.
  • Nia metodo estas bazita sur la praktiko. /Nuestro método está basado en la práctica.
  • Tio estas nur senbaza teorio. /Eso es sólo una teoría sin base.
  • Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj. /Nosotros editamos el libro sobre la base de narraciones de diversas personas.

PRAVI (Tener razón, estar en lo cierto)

1. Havanta opinion konforman al la vero: /Que tiene una opinión conforme a la verdad:
  • Li estis prava en sia proceso. /Él tenía razón en su proceso.
  • Kiu jam havas, tiu pravas. /Quien ya tiene, ese está en lo cierto.
  • Kolero pravecon ne donas. /La ira no da veracidad.
  • Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. /Quien demasiado declara tener la razón, a sí mismo se culpa.
  • La forestanto ĉiam estas malprava. /El ausente siempre no está en lo cierto.
  • Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas /Quien no tiene fuerza nunca tiene razón.
2. (Se paroli pri opinio) Konforma al la vero: /(Si se habla de opinión) Conforme a la verdad:
  • Li senkulpigis sin per la plej pravaj motivoj. /Él se exculpó por medio de los motivos más verdaderos.
  • Prave punite laŭmerite. / Según lo justo se castiga conforme al mérito.
  • Ju pli da havo, des pli da pravo. /Mientras más se tiene, más se está en lo cierto.
  • Pro eraro ne praviĝas la faro. /Por un error, lo hecho no es correcto.

PREDO (Presa, captura)

Tio, kion oni prenis perforte aŭ perruze: /Lo que se cogió por la fuerza o por astucia:
  • Piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. /Los piratas buscan presas en el mar y en la costa.
  • Ĉasado estas unu el predaj okupiĝoj, praktikeblaj kiel amuziĝo. /La caza es una de las ocupaciones de captura que se puede practicar como entretenimiento.
  • Longe li estis en la arbaro, sed predis neniun ĉasaĵon. /Él estuvo mucho tiempo en el bosque, pero no capturó ningún animal.
  • Restis ege malmultaj balenoj pro predado./Quedaron poquísimas ballenas por las depredaciones.
  • Ŝarkoj estas bonaj predantoj. /Los tiburones son buenos depredadores.

PRECIZA (Preciso)

Ĝuste kaj klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj: /Definido con exactitud y claridad hasta en los detalles más pequeños:
  • Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi. /Necesito una dirección precisa para que yo pueda venir a tu casa.
  • Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco. /Entre más precisos los cálculos, más robusta es la amistad.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi precize je la deka horo. /Nosotros acordamos reunirnos exactamente a las diez.
  • La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj. /El diseñador es famoso por la precisión de sus diseños.
  • La instruistino estis tre precizema - ŝi ĉiam postulis precizajn respondojn. /La profesora era muy puntual – siempre exigía respuestas precisas.
  • Ĉu vi povus precizigi la sencon de tiu ĉi vorto? /¿Podrías precisar el sentido de esta palabra?

GARNI (Guarnecer)

1. Almeti ion al objekto por ĝin ŝirmi aŭ plifortigi: /Poner algo a un objeto para protegerlo o fortificarlo:
  • Hieraŭ patro garnis ĉiujn fendojn per cemento. /Ayer mi padre guarneció todas las grietas con cemento.
  • La pordo estas fer-garnita por ke neniu ŝtelisto sukcesu rompi ĝin. /La puerta está guarnecida con hierro para que ningún ladrón consiga romperla.
2. Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi laŭ ĝia destino: /Poner algo a un objeto para completarlo de acuerdo a su destino:
  • En la nova domo ankoraŭ ne ĉiuj fenestroj estas garnitaj per vitraĵoj.  /En la casa nueva no todas las ventanas están guarnecidas con vidrio todavía.
  • Mi ŝatas bifstekon garnitan per legomoj. /Me gusta un biftec cubierto con verduras.
  • Hodiaŭ ni manĝis kotletojn kun garnaĵo. /Hoy comimos chuletas con guarnición.
3. Almeti akcesoraĵon al objekto por ĝin ornami: /Agregar accesorios a un objeto para adornarlo:
  • La ĉambroj de tiu tre multekosta hotelo estas garnitaj per oro. /Las habitaciones de ese hotel caro están guarnecidas de oro.
  • Mia zono havas garnaĵon el belegaj diamantoj. /Mi cinturón tiene una guarnición de diamantes bellísimos.
4. Servi por garni: /Servir para guarnecer:
  • La kadro, garnanta spegulon, estas farita el vera arĝento. /El marco, que protege al espejo, está hecho de plata legítima.
  • Ŝian robon garnis belaj brodaĵoj. /Unos hermosos bordados guarnecían su vestido.

jueves, 8 de marzo de 2012

PREFERI (Preferir)

Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia: /Decidirse favorablemente por un asunto o acto, después de una comparación con otro.
  • Mi preferas bananojn ol pomojn. /Prefiero los plátanos a las manzanas.
  • Mi preferis tion ne fari. /Preferí no hacer eso.
  • La instruistino havas preferon por li. /La profesora tiene preferencia por él.
  • Aĉetu kuketojn prefere al bombonoj. /De preferencia compra pasteles en vez de bombones.
  • Mona donaco estas preferinda. /Un obsequio en dinero es digno de preferencia.
  • Nia domo havas preferindecon, ke ĝi ebligas vendi ĝin kontraŭ granda monsumo. /Nuestra casa tiene cualidades dignas de preferencia, lo que hace posible venderla en una gran cantidad de dinero.

PREĜI (Orar, rezar)

Turni sin al Dio aŭ al alia objekto de kulto por tiun honori, aŭ danki, aŭ peti de tiu favoraĵon: /Volverse a Dios o a otro objeto de culto para honrarlo, o agradecer, o pedir un favor:
  • Patrino preĝis pri sia infano, ke li restu viva. /La madre rezó por su hijo, que él esté vivo.
  • Preĝu kore kaj laboru fervore. /Ora de corazón y trabaja con fervor.
  • Ŝi preĝadis ĉiuvespere. /Ella rezaba todas las noches.
  • Post la batalo preĝo ne helpas. /Tras la batalla, la oración no ayuda.
  • Mi esperas, ke Dio ekaŭdos mian preĝan peton. /Espero que Dios oiga mi petición orativa.
  • Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo. /Se bate al insensato hasta en la iglesia.
  • Malriĉa kiel muso preĝeja. /Pobre como ratón de iglesia.
  • Post la tablopreĝo sekvis vespermanĝo. /Después de la oración de agradecimiento, continuó la cena.

PREMI (Apretar, presionar)

1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo: /Aplicar fuerza sobre un objeto en contacto, estrechando el espacio ocupado por él, o empujándolo hasta dejarlo inmóvil:
  • Ne premu ĉi tiun butonon! /¡No presiones este botón!
  • Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. /Un vecino no se queja cuando la bota nos presiona.
  • Mi elpremis sukon el la fruktoj. /Exprimí el jugo de las frutas.
  • Enpremi en la teron. /Enterrar.
  • Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon. /Ella molió papas e hizo un puré.
2. Fari tiun agon kiel esprimon de sento: /Hacer ese acto como expresión de sentimiento:
  • Li premis al mi la manon. /Él me apretó la mano.
  • Ŝi etendis la manon por manpremo. /Ella extendió la mano para un apretón de mano.
3. Ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo: /Importunar, hacer padecer, como por un peso excesivo:
  • La laboro min premas. /El trabajo me presiona.
  • Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. /Una  infelicidad común es menos presionante.
  • Mi cedis al la insista premo de amikoj. /Cedí a la insistente presión de  amigos.
  • La koro premiĝas vidante tiun situacion. /El corazón se aprieta al ver esa situación.
4. Repuŝi per superaj rimedoj: /Empujar en dirección contraria mediante recursos superiores:
  • Ili premis la malamikojn. /Ellos presionaron a los enemigos.
  • Alpremi iun al muro. /Presionar a alguien contra la pared.
5. Tirane, maljuste traktadi: /Tratar con tiranía, injustamente:
  • La malriĉuloj estas premataj en nia lando. /Los pobres son presionados en nuestro país.
  • Li subpremis la homojn. /Él oprimía a las personas.

miércoles, 7 de marzo de 2012

PREMIO (Premio)

1. Rekompenco, donacata al la plej indaj: /Recompensa, regalada a los más dignos:
  • Mia filo ricevis la unuan premion. /Mi amigo recibió el primer premio.
  • Jam komenciĝis disdono de la premioj. /Ya comenzó la repartición de los premios.
  • El la dudek konkursaj desegnaĵoj oni premios nur tri. /De los veinte dibujos concursantes, sólo se premiarán tres.
2. Donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por stimuli eblajn klientojn: /Obsequio ofrecido a los compradores o abonantes para estimular a posibles clientes:
  • Aĉetante komputilon vi ricevos premion! /¡Al comprar una computadora, usted recibirá un premio!

PREPARI (Preparar)

1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi: /Hacer todo lo necesario para que algún estado o acción pueda realizarse:
  • Oni preparas la militon! /¡Se prepara la guerra!
  • Ne valoras la faro la koston de l' preparo. /Lo hecho no valora el costo de la preparación.
2. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata: /Hacer todo lo necesario para que algo pueda ser utilizado posterior-mente:
  • Nuntempe mi preparas grandan projekton. /Actualmente preparo un gran proyecto.
  • Preĝon faru, sed farunon preparu. /Eleva una plegaria, pero prepara harina.
  • Invitu la gastojn al la tablo, ĉar la tagmanĝo jam estas preparita. /Invita a los huéspedes a la mesa, porque el almuerzo ya está preparado.
3. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon kaj simile: /Poner a alguien en disposición adecuada para aceptar una noticia, rendir un examen, y similarmente:
  • Ĉu vi jam preparis vin por la diskuto? /¿Te preparaste ya para la discusión?
  • Mi devas prepariĝi por ekzameno. /Debo prepararme para un examen.
  • Ŝi frekventas preparajn kursojn. /Ella frecuenta cursos preparatorios.
  • Ni kantis senprepare.  /Nosotros cantamos sin habernos preparado.
4. Atendi, antaŭvidi: /Esperar, prever:
  • Mi estis preparita, ke mi trovos la aranĝon seninteresa. /Yo estaba preparado para no encontrar interesante el arreglo.
5. Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo: /Escribir en un disco de computación las marcas guías e informaciones necesarias para su uso posterior en un aparato lector y un sistema operativo definidos: (formatear)
  • La frato preparas la diskon. /El hermano prepara el disco. (formatea)

PRETA (Listo, dispuesto, preparado)

1. Tiel aranĝita, ke ĝi estas disponebla por tuja uzo: /Dispuesto de tal modo, que está disponible para su uso inmediato:
  • La tagmanĝo jam estas preta. /El almuerzo ya está listo.
  • Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. /Pasea con un oso, pero ten preparado el fusil.
  • Mi pretigis litojn por la gastoj. /Preparé unas camas para los huéspedes.
  • Bedaŭrinde mi scias nenion pri la maniero de pretigado de tiu plado. /Lamentablemente, no sé nada acerca de la manera de preparar ese plato.
  • Ĉu vi baldaŭ finpretigos la programon? /¿Terminarás pronto de alistar el programa?
2. Estanta en taŭgaj dispozicioj por ion fari tuj: /Que está en aptas disposiciones para hacer algo de inmediato:
  • Ni estas pretaj veturi. /Estamos listos para viajar.
  • Mi pretas ludi! /¡Estoy dispuesto para jugar! (o tocar un instrumento)
  • Ĉu vi jam pretigis vin danci? /¿Te preparaste ya para bailar?
  • Ŝi ĉiam montras pretecon por helpi al mi. /Ella siempre muestra disposición para ayudarme.