miércoles, 22 de febrero de 2012

DOTI (Dotar)

1. Doni doton al iu: /Dar una dote a alguien:
  • Ili riĉe dotis sian filinon. /Ellos dotaron de riqueza a su hija.
2. Havigi iajn kvalitojn: /Hacer poseer algunas cualidades:
  • Naturo lin dotis per granda saĝeco. /La naturaleza lo dotó de una gran sensatez.
  • Bela vizaĝo estas duono da doto. /Un bello rostro es la mitad de una dote.
  • Ŝi ricevis multe da dotaj havaĵoj. /Ella recibió muchas posesiones como dote.

OBSTAKLO (Obstáculo)

Tio, kio malhelpas aŭ malfruigas la iradon (propre aŭ figure): /Lo que estorba o retarda la marcha (propia o figuradamente):
  • Esperanto estas taŭga ilo por forigi lingvajn obstaklojn en la komunikado interla popoloj. /Esperanto es un instrumento apto para apartar los obstáculos de las lenguas en la comunicación entre los pueblos.
  • Ili metis obstaklojn sur nian vojon. /Ellos pusieron obstáculos en nuestro camino.
  • Li gajnis la konkurson pri rapideco kaj lerteco en obstakla kurejo. /Él ganó el concurso de velocidad y destreza en una carrera de obstáculo.
  • Vi obstaklas la lumon al mi! /¡Me estás obstaculizando la luz!

OBSTINA (Obstinado)

Firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj: /El que se queda firmemente en su propia opinión o voluntad, a pesar de todas las amonestaciones  contrarias:
  • Vi estas obstina kiel kapro! /¡Eres obstinado como una cabra!
  • La infano staris obstine. /El niño estaba de pie obstinadamente.
  • Li obstinas en la silento. /Él se obstina en el silencio.
  • La patro ne pardonis al la filino ŝian obstinon. /El padre no perdonó la obstinación de su hija.
  • Mi ne intencas toleri vian obstinecon! /¡No intento tolerar tu obstinación!
  • Mi ne estas obstinulo. /Yo no soy terco.

ODORI (Oler, expedir olor)

1. Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi flarsenson: /Expedir partículas corpóreas materiales, invisibles, capaces de impresionar el olfato:
  • Odoras je brasika supo. /Huele a sopa de col.
  • Kiu mem sin gloras, malbone odoras. /Huele mal quien se glorifica a sí mismo.
  • Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras. /El dinero no tiene olor, no dice su procedencia.
  • Li ĝuis ŝian bonodoran korpon. /Él disfrutaba el oloroso cuerpo de ella.
  • Mi ne sentas la odoron de la manĝo, ĝi ŝajnas esti senodora. /No siento el olor de la comida, parece ser insípeda.
2. Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi: /Hacer ver en sí alguna cualidad aparte, mostrar, hacer aparecer, marcar:
  • Via reveno tiel malfrue odoras perfidon! /¡Tu regreso tan tardío huele a perfidia!
  • Lia oferto estis agrablodora. /La oferta de él olía agradablemente.
  • Tiu lando malbonodoriĝis. /Ese país se ha puesto de mal olor.

OFENDI (Ofender)

1. Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon: /Encolerizar o disgustar a alguien, faltando el respeto a su dignidad:
  • Pardonu, se mi vin ofendis. /Perdona si te ofendí.
  • Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas. /Una exigencia no pretende, un rechazo no ofende.
  • Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo. /A él no le falta defensa contra una ofensa.
  • Viaj vortoj estis tre ofendaj kaj tion mi ne povas pardoni al vi! /¡Tus palabras fueron muy ofensivas, y eso no te lo puedo perdonar!
  • Ŝi ofendiĝis, ke ni ne invitis ŝin al la festo. /Ella se ofendió porque no la invitamos a la fiesta.
  • Mi sentas ofendiĝon en via voĉo. /Siento una ofensa en tu voz.
  • Li ne estas ofendiĝema. /Él no es ofensivo.

2. Malrespekti (senton): /Faltar el respeto (sentimiento):
  • Tio ofendas nian lingvan senton. /Eso ofende nuestro sentimiento por la lengua.

OFERTI (Ofrecer, hacer oferta)

Proponi (varon aŭ servon) al kliento: /Proponer una mercadería o un servicio al cliente:
  • Oni ofertas tre bonan komputilon kontraŭ favora prezo. /Se ofrece una computadora muy buena por un precio favorable.
  • Li faris allogajn ofertojn, kiujn mi ne povis rifuzi. /Él hizo unas atractivas ofertas, que no pude rehusar.
  • Ŝi multon scias pri leĝoj, inter kiuj estas ankaŭ la leĝo pri ofertado kaj mendado. /Ella sabe mucho sobre leyes, entre las que también está la ley de la oferta y la demanda.
  • Mi ne interesiĝas pri ofertaĵoj de tiuj vendistoj. /No me intereso por las ofertas de esos vendedores.

OFICIALA (Oficial)

Deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato: / Declarado o confirmado por la autoridad legal competente:
  • Tio estas oficiala gazeto de nia organizo. / Esa es la revista oficial de nuestra organización.
  • Tiu vorto estas la dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. / Esa palabra es el segundo Agregado Oficial al Diccionario Universal.
  • Oni jam oficiale konfirmis la akton. / Ya se confirmó oficialmente el acta.
  • Mi ne certas pri la oficialeco de ĉi tiu dokumento. / No me consta que este documento sea oficial.
  • La prefikso "mis" estis oficialigita. / El prefijo “mis” está oficializado.
  • Pri tiu afero mi iros konsulti oficialulon. / Iré a consultar al oficial respecto de ese asunto.
  • Tio, kion mi ĵus diris al vi, estas duonoficialaj informoj. / Lo que acabo de decirte son  informes semioficiales.

OFICO (Empleo, función, cargo)

Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado: /Ocupación, profesión, que consiste en llevar a cabo un servicio público o privado:
  • Li plenumas oficon de kasisto. /Él desempeña el oficio de cajero.
  • Granda ofico - grandaj zorgoj. /Un gran oficio – grandes preocupaciones.
  • Vi devas surmeti ofican uniformon. /Debes vestir el uniforme de tu cargo.
  • Mi devas ofici ĝis la sesa vespere. /Debo trabajar hasta las seis de la tarde.
  • En nia oficejo laboras plejparte virinoj. /En nuestra oficina trabajan mujeres en su mayor parte.
  • Mi demandos pri tio bankan oficiston. /Preguntaré por ese empleado bancario.
  • La tuta oficistaro estas invitata al la festo. /Todo el personal de la oficina está invitado a la fiesta.
  • Hodiaŭ enoficiĝis nova prezidento en nia lando. /Hoy ingresó a la oficina el nuevo presidente en nuestro país.
  • Mi ne havas monon por vojaĝo, ĉar mi estas senofica nun. /No tengo dinero para un viaje, porque ahora estoy sin empleo.

OKUPI (Ocupar [sitio, tiempo, persona o cosa])

1. Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie: /Tomar en posesión algún lugar o tiempo; estar continuamente en algún sitio:
  • Mia skribaĵo okupas tri paĝojn. /Mi escritura ocupa tres páginas.
  • Okupi sen celo lokon sub ĉielo. /Ocupar sin propósito un lugar bajo el cielo.
2. Ekokupi: /Comenzar a ocupar:
  • Malamikoj okupis nian urbon. /Los enemigos ocuparon nuestra ciudad.
  • Mi ne scias, kiom longe daŭros la okupado. /No sé cuánto tiempo durará la ocupación.
  • Okupantoj ne intencas forlasi nian landon. /Los ocupantes no intentan abandonar nuestro país.
3. Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu: /Atraer la atención, interés, actividad de alguien:
  • Ŝi okupis ĉiujn liajn pensojn. /Ella ocupaba todos sus pensamientos.
  • Nun mi estas okupita, bonvolu ne ĝeni min. /Ahora estoy ocupado, por favor, no me molestes.
  • Denove vi okupiĝas pri bagateloj! /¡De nuevo te ocupas de bagatelas!
  • Li havas nenian okupon nuntempe - li estas senokupa. /Actualmente, él no tiene ninguna ocupación.
  • Dancado estas mia ŝatokupo. /La danza es mi pasatiempo.

OMBRO (Sombra)

1. Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto: / Más o menos total ausencia de luz en un lugar, del que un cuerpo opaco aparta  la fuente de luz:
  • Estis tre varme, pro tio ni sidis en la ombro de arbo. / Estaba muy caluroso, por eso nos sentamos a la sombra de un árbol.
  • Eble ni trovu iun ombran lokon? / ¿Quizás encontraremos un lugar sombreado?
  • Ni promenis en la ombrejoj de la parko. / Nosotros paseamos en los lugares sombreados del parque.
  • Mi kuŝis en senombra plaĝo. / Me tendí en una playa sin sombra.
2. Malhelaĵo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron: / Oscuridad por medio de la que los pintores tratan de imitar la sombra natural.
  • Mi ankoraŭ ne aldonis ombrojn al la desegnaĵo. / Todavía no he agregado sombras al diseño.
  • La pentristo ombrumis la pentraĵon. / El pintor sombreó la pintura.
3. Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfeliĉo: / Esa obscuridad que se observa como símbolo de despreocupación, tristeza, infelicidad:
  • Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. / Donde existe una  luz, también se encuentra una sombra.
  • Ŝian frunton ombris malĝojaj pensoj. / Tristes pensamientos ensombrecieron su frente.
4. Tiu mallumaĵo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo: / Esa oscuridad que se observa como reproducción de un cuerpo opaco:
  • Timi sian propran ombron. / Temer a su propia sombra.
5. Fantomo de mortinto: / Fantasma de un fallecido:
  • Lia ombro ŝajnis klini sin al mia lito. / Su sombra pareció inclinarse ante mi cama.
6. Sensubstanca ŝajno de io: / Parecido insustancial de algo:
  • Sur lia vizaĝo aperis ombro de supozo. / Sobre su rostro apareció una sombra de suposición.
7. Ege malgranda kvanto: / Pequeñísima cantidad:
  • Ne estas eĉ ombro da danĝero. / No hay ni sombra de peligro.

OPINII (Opinar)

Kredi, ke iu aŭ io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aŭ ion kiel havantan ian econ: /Creer que alguien o algo es de alguna clase; sin un prueba objetiva mirar a alquien o algo como teniendo una cualidad de alguna clase.
  • Ŝi opinias sin saĝa. /Ella se cree juiciosa.
  • Li ĉiam estis opiniata brava kaj honesta. /Él siempre fue considerado bravo y honesto.
  • Vera opinio montriĝas en ebrio. /Una opinión verdadera se muestra en la ebriedad.
  • La popolo kutimas opiniadi la registaron malbona. /El pueblo acostumbra opinar que el gobierno es malo.
  • Preskaŭ ĉiuj estis jesopiniaj pri lia ideo. /Casi todos opinaban positivamente sobre la idea de él.
  • La gazetaro estas supozata esprimi la popolopinion / publikopinion. /Se supone que la prensa expresa la opinión popular / la opinión pública.
  • Mi ne samopinias kun vi en ĉi tiu afero. /Yo no opino lo mismo que tú en este asunto.

lunes, 20 de febrero de 2012

OPORTUNA (Oportuno)

1. Facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino: /Fácilmente usable, por una buena adaptación a su destino:
  • Miaj ŝuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj. /Mis zapatos no son muy bonitos, pero son muy oportunos.
  • Ni oportune sidis sur la sofo. /Nos sentamos oportunamente sobre el sofá.
  • Li inventis diversajn oportunaĵojn, kiuj faciligas al ni la vivon. /Él inventó diversas comodidades que nos facilitan la vida.
  • Neniu dubis pri la oportuneco de tiu belega aŭto. /Nadie dudó sobre la oportunidad de ese bellísimo auto.
2. Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco: /Que facilita alguna acción, hecha por su justa conveniencia:
  • Ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj. /Esperemos un tiempo más oportuno para hablar sobre esos asuntos.
  • Tiu ekspozicio estas oportuno por montri la utilecon de Esperanto. /Esa exposición es una oportunidad para mostrar la uti-lidad de Esperanto.
  • Aĝo maljuna ne estas oportuna. /La edad avanzada no es oportuna.
  • La demando estas tre maloportuna! /¡La pregunta es muy inoportuna!
  • Mi ne volas vin maloportuni, pro tio mi jam foriras. /No deseo importunarte, por eso ya me voy.

ORDINARA (Ordinario, común)

1. Konforma al la ĉiutaga uzado, al la kutimo; ne diferencanta de la plimulto el la okazoj: /Conforme a la usanza diaria, a la costumbre; que no es diferente a la mayoría de las ocasiones:
  • Pantalono kaj pulovero estas miaj ordinaraj vestoj. /Un pantalón y un pulóver es mi vestuario ordinario.
  • Ĉi tiu vesto pro sia ordinareco ne taŭgas al la festo. /Este vestido, por su ordinariez, no es apto para la fiesta.
2. Ne superanta la komunan nivelon, ne diferencanta de la normala grado: /Que no supera el nivel común; que no se diferencia del grado normal:
  • Li estas tute ordinara knabo. /Él es un muchacho totalmente ordinario.
  • Mi dormis neordinare longe. /Dormí largo tiempo de manera no habitual.
  • Mi ne ŝatas esti ordinarulo, ĉar mi volas distingiĝi de la ceteraj. /No me gusta ser ordinario, porque quiero distinguirme de los demás.
  • Via talento estas eksterordinara! /¡Tu talento es extraordinario!
  • Ĉi-somere estas eksterordinare varme. /Este verano es extraordinariamente caluroso.

ORDONI (Ordenar)

Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion: /Como jefe, expresar a alguien su voluntad de que haga algo:
  • La kuracisto ordonis al mi ripozon. /El médico me ordenó reposo.
  • Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas. /Quien me da de comer, ese me da órdenes.
  • Bezono estas plej forta ordono. /La necesidad es la orden más fuerte.
  • La rigardo de la patro estis ordona. /La mirada del padre era imperiosa.
  • Nia estro estas ordonema. /Nuestro jefe es mandón.
  • Ordonita kiso havas guston maldolĉan. /Un beso ordenado tiene un gusto amargo.
  • Ordigado de la hejmo estis ordonitaĵo. /El orden del hogar era un mandato.

ORFO (Huérfano)

Knabo, kies gepatroj, aŭ nur unu el ili, mortis: /Muchacho cuyos padres, o sólo uno de ellos, ha muerto:
  • Ni decidis loĝigi tiun orfon en nia hejmo. /Decidimos acoger a ese huérfano en nuestro hogar.
  • De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas. /De matrimonio demasiado tardío, nacen huérfanos.
  • Tiu infaneto estas orfa. /Ese niñito es huérfano.
  • Liaj laboriloj kuŝas orfe (forlasite) sur la tablo. /Sus herramientas de trabajo yacen huérfanas (abandonadas) sobre la mesa.
  • Ĝoju, ke vi ne spertis la orfecon. /Disfruta, que no experimentaste la orfandad.
  • Multaj infanoj loĝas en orfejoj. /Muchos niños viven en orfanatos.
  • La katastrofo orfigis multajn infanojn. /La catástrofe dejó huérfanos a muchos niños.
  • La orfino perdis ĉion: gepatrojn, amikojn kaj hejmon. /La huérfana perdió todo: padres, amigos y hogar.

ORGANIZI (Organizar)

Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; doni al io la necesajn organojn por funkciadi: /Instituir algo, ordenando sus partes para llevar a cabo una función definida; dar a algo los órganos necesarios para su funcionamiento:
  • Mi partoprenos kurson, kiun organizas nia universitato. /Participaré en un curso que organiza nuestra universidad.
  • Ĉu vi estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo? /¿Eres miembro de la Organización Mundial de Juventud Esperantista?
  • Vi ne tre sukcesas pri la organizado de la laboroj. /No tuviste mucho éxito en la organización de los trabajos.
  • Li fondis multajn diversajn organizaĵojn. /Él fundó muchas organizaciones diversas.
  • La organizantoj de la kongreso respondos al ĉiuj viaj demandoj. /Los organizadores del congreso responderán a todos sus preguntas.
  • Ni ĉiuj devas unuiĝi kaj organiziĝi. /Todos debemos unirnos y organizarnos.
  • Bedaŭrinde mi estas malbona organizisto. /Lamentablemente soy un mal organizador.
  • Necesas reorganizi la instituton. /Es necesario reorganizar el instituto.