sábado, 16 de junio de 2012

GLADI (Planchar ropa)

 Glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien kaj reen (sur tukoj, vestoj kaj simile): /Alisar con un instrumento muy caliente, presionándolo y arrastrándolo adelante y atrás (sobre telas, vestuarios y similarmente):
  • Patrino nun gladas la vestojn. /La madre ahora está planchando la ropa.
  • Pantalono jam estas gladita kaj vi povas surmeti ĝin. /El pantalón ya está planchado, puedes ponértelo.
  • Ne gladu vestojn sur la tablo - ja por tio estas uzata gladotabulo! / ¡No planches ropa sobre la mesa – si para eso se usa la tabla de planchar!
  • Ĉi tiu pulovero estas negladenda (tia, ke oni ne bezonas ĝin gladi). /Este pulóver no se debe planchar (esto es, que no se necesita plancharlo).
  • Gardu vin! La gladilo estas tre varma! / ¡Ten cuidado! ¡La plancha está muy caliente!
  • Mia fratino laboras kiel gladistino en la kudrejo. /Mi hermana trabaja como planchadora en la costurería.

GLATA (Liso, fino, agradable)

1. Prezentanta nenian elstaraĵon sur sia supraĵo; tia, ke la mano facile glitas: /Que no presenta nada sobresaliente sobre su superficie; aquello en que la mano se desliza fácilmente:
  •  La haŭto de mia bebo estas tre glata. /La piel de mi bebé es muy fina.
  •  La akvo de la lago estis glata kiel spegulo. / El agua del lago estaba lisa como un espejo.
  • Ŝi glatigas siajn harojn. /Ella alisa su cabellera.
2. Senobstrukca, facile irebla: /Que no presenta obstrucción, se puede ir fácilmente.
  • Ni iris laŭ glata vojo. /Fuimos por un camino liso.
  • Ĝi estas inter la glataĵoj de la valo. / Eso está entre las planicies del valle.
3. Iranta sen baro aŭ malhelpo: /Que avanza sin barrera o estorbo:
  • La afero estas sufiĉe glata. / El asunto es bastante fácil.
  • Vivi sate kaj glate. /Vivir con satisfacción y agradablemente.
  • Mi tre esperas, ke ĉio pasos glate. /Tengo mucha esperanza de que todo pasará fácilmente.
  • Finita kaj glatigita (bone aranĝita). /Terminado y afinado (bien dispuesto).
  • Nia konversacio estis malglata. /Nuestra conversación fue desagradable.
4. Karesa, dolĉa, lerte flata: /Acariciante, dulce, hábilmente adulador:
  • Liaj glataj paroloj logis ĉiujn knabinojn. /Sus suaves palabras cautivaron a todas las muchachas.
  • Infano glatumas la hundon (karese tuŝetas). /El niño acaricia al perro (dar toquecitos cariñosamente).

viernes, 15 de junio de 2012

GLITI (Patinar, resbalar, deslizarse)

 1. Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo: /Moverse fácilmente sobre una superficie plana o engrasada:
  • Birdoj glitas en la aero.  /Los pájaros se deslizan en el aire.
  • Ĝi glitas de li kiel pizo de muro. /Eso resbala de él como un guisante de un muro.
  • Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita. /Captura la ocasión en la cabeza, porque el rabo es resbaloso.
  • Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. /Esperó, meditó, hasta en la tumba resbaló.
  • Li rapide deglitis de la ĉevalo. /Rápidamente él resbaló del caballo.
2. Antaŭeniĝi sur glata supraĵo konservante sian ekvilibron: /Adelantarse sobre una superficie plana conservando su equilibrio:
  • Hodiaŭ mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, ĉar la vetero estas tre bela kaj frosta. /Hoy cogeré mis patines e iré a patinar /patinar, porque el tiempo está muy bonito y frío.
  • Glitado estas mia ŝatokupo. /Mi pasatiempo es el patinaje.
3. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo: /Perder la estabilidad y el equilibrio, al caminar sobre una superficie lisa:
  • En mallumo ŝi (ek)glitis kaj falis. /En la oscuridad ella se resbaló y cayó.
  • La vojo estis glitiga. /El camino estaba resbaloso.
4. Pasi senbrue, facile, nerimarkite: /Pasar silenciosamente, fácilmente, inadvertidamente:
  • Li glitis po iomete en mizeron. /Él se deslizó poco a poco en la miseria.
  • El lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema). /De su mano cada moneda resbala (él es totalmente despilfarrador)
  • La aktoro traglitis nerimarkite. /El actor pasó inadvertidamente.
  • La pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ niaj okuloj. /El paisaje pasó rápidamente de largo ante nuestros ojos.
5. Rotaciante, ne sufiĉe adheri: /Al rotar, no adherirse lo suficiente.
  • Radoj de mia biciklo komencis gliti. /Las ruedas de mi bicicleta comenzaron a patinar.

GLUO (Engrudo, cola fría)

Duonlikva substanco, kiu, ŝmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekiĝante: /Substancia media líquida, que untada sobre dos objetos, los une fuertemente al secarse:
  • Mi aĉetis glu(aĵ)on por kunglui la rompitajn pecojn de vazo. /Compré un pegamento para pegar los pedazos rotos de la vasija.
  • Por reklami la aranĝon ni gluis la afiŝojn sur la murojn. /Para anunciar el arreglo, nosotros pegamos los carteles en los muros.
  • Ni atendu ĝis ĝi bone gluiĝos. /Esperemos hasta que se haya pegado bien.
  • Gluaĵu la strion da tapetpapero kaj mi algluos ĝin. /Encola la franja del empapelado y yo la pegaré.
  • Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas. /Al trozo pega un trozo, que construye un nido.
  • Insulto ne algluiĝas. /Un insulto no se pega.
  • Ne tuŝu min per viaj gluecaj manoj! / ¡No me toques con tus manos encoladas!
  • Pecon detrancxitan al la pano ne regluu. /No vuelvas a pegar un pedazo cortado al pan.
  • La poŝtistoj kapablas malglui ĉian ajn koverton. /Los carteros son capaces de pegar cualquier tipo de sobre.

miércoles, 13 de junio de 2012

GRAVA (Importante, grave [en enfermedad])

1. Atentinda pro sia granda influo aŭ siaj grandaj sekvoj: /Digno de atención por su gran influencia o por sus grandes efectos:
  • Ni invitis kelkajn plej gravajn homojn al nia kunveno. /Nosotros invitamos a algunas de las personas más importantes a nuestra reunión.
  • Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava. /Con frecuencia, de una causa sin contenido, viene el efecto más importante.
  • Ĉu via sano ne gravas al vi? / ¿Tu salud no es importante para ti?
  • Aŭskultu la instruiston, ĉar li parolas gravaĵon. /Escucha al instructor, porque habla de algo importante.
  • Ne gravigu tiujn bagatelojn. /No le des importancia a esas bagatelas.
  • Multaj gravuloj de diversaj landoj venis ĉi tien por priparoli gravegajn demandojn. /Muchas personas notables de diversos países vinieron para conversar de importantísimas preguntas.
2. Plena de dangxero aŭ doloro: /Lleno de peligro o dolor:
  • Ne zorgu, la vundo ne estas grava. /No te preocupes, la herida no es grave.
  • Li estis grave vundita. /Él estaba gravemente herido.
  • Mia malsano estas malgrava. /Mi enfermedad no es grave.

GRATULI (Felicitar, congratular)

Esprimi al iu per ĝentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al li: /Expresar a alguien, por medio de palabras amables, su alegría por un éxito o un hecho feliz que le ha ocurrido a él:
  • Mi gratulas vin okaze de via naskiĝtago! / ¡Te felicito por tu cumpleaños!
  • Mi ĝojas, ke vi sukcesis pri via ekzameno. Gratulon! /Me alegro de que hayas tenido éxito en tu examen. ¡Felicitaciones!
  • Gratulegon al via edzino, kiu naskis tian belegan bebon! / ¡Congratulaciones a tu señora, por dar a luz ese bellísimo bebé!
  • Akceptu miajn elkorajn gratulojn! / ¡Acepta mis felicitaciones de todo corazón!
  • Fratino sendis al mi gratulan leteron. /Mi hermana me envió una carta de congratulación.

martes, 12 de junio de 2012

GUSTO (Gusto)

 1. Specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj: /Sensación específica, que se ocasiona tras la excitación de órganos específicos de la boca por medio del contacto de líquidos y substancias solubles:
  • Kion vi pensas pri la gusto de ĉi tiu viando? / ¿Qué piensas del gusto de esta carne?
  • Malsato plej bone gustigas la manĝon. /El hambre es lo que mejor hace gustosa la comida.
  • Ĉu vi volas gustumi mian kukon? / ¿Quieres saborear mi torta?
  • Frukto malpermesita estas plej bongusta. /El fruto prohibido es el de mejor gusto.
  • Por kapti ezokon, bongustigu la hokon. /Para pescar un lucio, pone algo sabroso en el anzuelo.
  • Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta. /Sanación de mal gusto, pero el efecto más apropiado.
  • Tiu kuracilo havas iun strangan postguston. /Ese remedio tiene un extraño gusto desagradable.
  • Ĝi sengustiĝis (perdis sian guston) post kelkaj tagoj. /Se puso insípido (perdió su gusto) después de varios días.
  • Oni diras, ke bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria. /Se dice que el buen catador de vino reconoce la región en el primer paladeo, el terreno en el segundo, y el año de la cosecha en el tercero.
2. Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero: /Cualidad del carácter que causa que una persona encuentre agrado o desagrado en alguien o algo; modo de gustar caracterizado:
  • Mi ordigis la ĉambrojn laŭ mia persona gusto. /Ordené las habitaciones de acuerdo a mi gusto personal.
  • Ĉiu havas sian propran guston. /Cada uno tiene su propio gusto.
  • Post longa laboro bone gustas la dormo. /Tras un prolongado trabajo, viene bien dormir.
3. Sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko: /Un sentido sagaz y justo sobre las cualidades y carencias de una obra de arte: 
  •  Ŝi vestas sin kun gusto. /Ella se viste con gusto.
  •  Ĉi tiuj vestoj estas gustoplenaj. /Estas prendas de vestir son de acuerdo al buen gusto.
  • Lia poemo estas sengusta laŭ mi. /En mi opinión, su poema es desabrido.
4. Maniero, stilo de artverko: /Manera, estilo de una obra de arte:
  • En la muzeo ni vidis multajn pentraĵojn en la gusto de la dekoka jarcento. /En el museo vimos muchas pinturas al gusto del siglo dieciocho.

FAJFI (Silbar, pitar)

Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj kaj laŭ kavigita lango: /Producir sonidos musicales agudos, soplando a través de los labios redondeados y la lengua puesta en forma de cavidad:
  • Li fajfis por sia hundo (vokante ĝin). /Él silbó a su perro (llamándolo).
  • Post lia fajfo la hundo tuj alkuris al li. /Después de su silbido, el perro corrió de inmediato hacia él.
2. Produkti analogajn sonojn per sia beko: /Producir sonidos análogos con el pico:
  • En la arbaro mi aŭdis, kiel bele fajfis iu birdo. /En el bosque escuché con cuánta belleza silbaba algún pájaro.
3. Produkti analogajn sonojn per ilo: /Producir sonidos análogos con un instrumento:
  • Dum la futbala maĉo juĝisto fajfis per sia fajfilo. /Durante el partido de fútbol, un jugador silbó con un pito.
  • Danci laŭ ies fajfilo. /Danzar según el pito de alguien.
  • Ekstere estis malvarme kaj aŭdeblis fajfado de la vento. /En el exterior estaba frío, y era posible escuchar el silbido del viento.
4. Esprimi senton per fajfado: /Expresar un sentimiento con un silbido:
  • Mi fajfas pri tio (tute ne zorgas). /Eso no me importa (no me preocupa en absoluto)
  • Junuloj ekfajfis kiam ekvidis tiun belegan fraŭlinon. /Los jóvenes empezaron a silbar cuando vieron a esa bellísima señorita.
  • La teatraĵo estis tre teda kaj pro tio oni ĝin moke prifajfis. /La obra teatral era muy tediosa y por eso la silbaron burlonamente.

FAKTO (Hecho)

Io, kion oni scias reale ekzistinta aŭ ekzistanta: /Algo que se sabe que realmente existió o que existe:
  • Esperanto vivas, tio estas fakto. /Esperanto vive, eso es un hecho.
  • Se vi ne scias la faktojn, pli bone ne rakontu tion. /Si no sabes los hechos, mejor no cuentes eso.
  • Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. /No existe un estornudo sin nariz, ni un hecho sin base.
  • Li estis fondinto kaj formala direktoro, sed la fakta direktoro estis mi. /Él era el fundador y director formal, pero el director de hecho era yo.
  • Fakte, jam dum multaj jaroj mi nenion aŭdis pri li. /De hecho, ya hacen muchos años que no he oído nada de él

lunes, 11 de junio de 2012

FALĈI (Segar)

 1. Detranĉi herbon aŭ grenon per falĉilo aŭ falĉileto: /Cortar hierba o cereal por medio de segadora u hoz:
  • La tuta vilaĝantaro falĉas grenon. /Todo el pueblo está segando cereal.
  • La falĉaĵo jam estas forveturigita. /La siega ya fue sacada.
  • Trafis falĉilo sur ŝtonon. /La segadora dio con una piedra.
  • La falĉistoj antaŭenpaŝis falĉo post falĉo. /Los segadores avanzaron siega tras siega.
  • Per la falĉomaŝino ni povos rapide kaj grandakvante falĉi rikoltojn. /Con la máquina segadora podremos segar las cosechas rápidamente y en gran cantidad.
  • Ni jam prifalĉis la kampon. /Nosotros ya segamos el campo.

2. Amase kaj abrupte mortigi: /Matar en grupos y abruptamente:
  • La epidemio falĉis multajn civitanojn. /La epidemia segó la vida a muchos ciudadanos.

3. Paŝi, movante duonronde unu kruron: /Caminar moviendo en medio círculo una pierna:
  • Ĉevalo komencis falĉi. /El caballo comenzó a caminar.
  • Li faligis min krurfalĉe (kaptis mian piedon kaj kaŭzis la falon). /Él me hizo caer con una zancadilla (capturó mi pie y causó la caída)

FALSI (Falsear, falsificar)

 Elfari ion malveran kaj doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, kaj speciale: /Acabar algo falso y darlo como verdadero, para obtener de eso una ganancia, y especialmente:
1. Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo: /Reproducir por imitación, mediante material de menor valor, un original valioso:
  • Li falsis mian subskribon! / ¡Él falsificó mi firma!
  • Ĉi tiu ringo estas farita el falsita oro. /Este anillo está hecho de oro falsificado.
  • Bonvolu ŝanĝi ĉi tiun falsan moneron al alia. /Por favor, cambiar esta moneda falsa por otra.
  • La falsado de mono estas malpermesita. /Está prohibida la falsificación del dinero.
  • Ĉi tiu mansaketo estas falsaĵo! / ¡Este bolso de mano es una falsificación!
  • Mi tute certas, ke ĉi tiu parfumo estas malfalsa. /Estoy totalmente seguro que este perfume es genuino.

2. En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita: /En un texto auténtico, poner o sacar párrafos, así es que el significado o el valor es modificado:
  • Oni poste falsis la sencon de miaj vortoj. /Posteriormente se falseó el sentido de mis palabras.
  • Miaj paroloj ne enhavas falson. /Mis palabras no contienen falsedad.

3. Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni: /Arreglar objetos ocultamente, para ganar con engaño:
  • Li ludis per falsitaj kartoj (sekrete markitaj). /Él jugó con cartas falsificadas (marcadas secretamente).
  • Ili trompis nin per falsa pesilo. /Ellos no engañaron con una pesa falsa.

domingo, 10 de junio de 2012

FENOMENO (Fenómeno)

1. Perceptebla per la sentumoj apero; natura okazaĵo: /Aparición posible de percibir por los sentidos; suceso natural:
  • Ĉiu elpensis sian teorion por klarigi la fenomenon. /Cada uno inventó su teoría para aclarar el fenómeno.
  • Fenomenismo estas teorio, kiu asertas, ke nur la fenomenoj estas objektoj de sciado. /Fenomenismo es una teoría que afirma que sólo los fenómenos son objetos de conocimientos.
2. Eksterordinara, malofta afero: /Un asunto extraordinario, no frecuente:
  • Renkonti vin estas vera fenomeno. /Encontrarte a ti es un verdadero fenómeno.
  • Li havas fenomenajn kapablojn. /Él tiene capacidades fenomenales.
  • En tiu valo kreskas fenomenaj floroj. /En ese valle crecen fenomenales flores.

FIDELA (Fiel, leal)

 1. Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn, ne trompanta la konfidon: /Que cumple con constante puntualidad y abnegación las promesas hechas, sin defraudar la confianza:
  • Ĉu vi certas, ke via edzo estas fidela?  / ¿Estás segura de que tu marido es fiel?
  • Amiko fidela estas trezoro plej bela. /Un amigo fiel es el tesoro más bello.
  • Ŝi longe atendis lin kaj konservis fidelecon al li. /Ella lo esperó mucho tiempo y conservó la fidelidad.
  • Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon. /No te fíes de un hombre fiel, confía en tus propios ojos.
  • Mi jam ne dubas pri ŝia malfideleco. /Ya no tengo dudas de la infidelidad de ella.
2. Tenanta sian kredon malgraŭ la malfaciloj: /Que mantiene su creencia a pesar de las dificultades:
  • Li staras fidele ĉe siaj principoj. /Él permanece fielmente en sus principios.
3. Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta: /Conforme al original o a la verdad, exacto:
  • Ĉiun monaton ni skribas fidelan raporton. /Escribo cada día un informe exacto.