domingo, 1 de marzo de 2009

PIKI ( pinchar, picar, punzar )

1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion / hacer entrar la punta en algo, más o menos profundamente

  • La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron. / la púa del erizo me pinchó el dedo
  • Sur la planko estis najlo kaj mi pikiĝis je ĝi. / Sobre el suelo había un clavo y me pinché en él
  • Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton. / Si calientas serpientes, te enterrarán los dientes
  • Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn. / Debo perforarme las orejas para que yo pueda llevar aros
2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn / Excitar los sentidos en forma aguda y desagradable
  • Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizaĝon. / Estaba demasiado frío y el hielo punzaba mi rostro
  • Mi ne ŝatas la pikojn de arda suno. / No me agrada las pinchadas del sol ardiente
  • Kion mi faru pri ĉi tiu piketado en la piedoj?! / Qué hago acerca de este punceteo en mis pies?
3. Koleretigi, inciti, vundeti: / enfurecerse, incitar, herir superficialmente
  • Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. / A ti se te predica, y a nosotros se nos pica
  • Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko. / Por una palabra punzante a menudo se pierde un amigo
  • Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas. / El es punzante y a menudo punzantemente habla conmigo.
4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn: / En forma agradable y entusiasta excitar los sentidos
  • La pipro iom pikis la langon. / La pimient algo pica en la lengua
  • Mi ŝatas liajn pikantajn ŝercojn. / Me gustan su chistes picantes

PASIO ( pasión )

1. Fervorega inklino al io; arda deziro / inclinación fervorosa a algo; deseo ardiente

  • Mia sola pasio estas kantado. / Mi única pasión es cantar
  • Malplaĉas nenio, se taksas pasio./ Nada disgusta, si la pasión vale
  • Li estas pasia ŝatanto de la kazino. / El es un fanático del casino
  • Ĉu tiu ludo ne pasiigos vin? / No te apasiona este juego?

2. Arda kaj senbrida amo/ Un amor ardiente y desenfrenado

  • Ŝi ne kaŝis sian pasion al li. / ella no oculta su pasión por él
  • Mia pasia amo al li neniam finiĝos. / Mi amor pasional por el nunca terminará
  • Li tre pasie amis tiun knabinon. / Él amó apasionadamente a esa muchacha
  • Ŝi estis malvarma kaj senpasia. / Ella era fría y desapacionada.

PINĈI ( pellizcar, pinchar, pinzar )

Premi inter du fingroj aŭ inter du pecoj / apretar entre dos dedos o entre dos trozos

  • La patrino koleriĝis kaj pinĉis la orelon de sia infano. / la nadre de enojó y pellizcó la oreja de su niño
  • La kaprinoj pinĉis la herbon. / las cabras pincharon la hierba
  • Lia pinĉo estis dolora. / Su pellizco fue doloroso
  • Mi bezonas nur pinĉaĵon da salo por la salato. / Necesito solo una pisca de sal para la ensalada
  • Por forigi nebezonatajn haretojn oni uzas pinĉilojn / Para sacarse cabellos innecesarios se uzan pinzas