miércoles, 20 de agosto de 2008

NATURO ( naturaleza )

1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
  • Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
  • Avo mortis per natura morto.
2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj:
  • La naturo malavare favoris tiun landon.
  • Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj:
  • La naturo jam vekiĝas.
  • Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
  • La infano havas malbonan naturon.
5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo:
  • Li vivas laŭ sia naturo.
  • Difekton de naturo ne kovros veluro.
  • La leporo estas nature timema.
  • Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
  • Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).

ILUZIO ( ilusión )

1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas:
  • Ĉu mi aŭdis ŝian voĉon aŭ ĉu tio estis nur iluzio?
  • Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj).
  • Kruela realo min tute seniluziigis.
  • Post malfeliĉe finiĝintaj am-rilatoj li spertis seniluziiĝon pri virinoj.
2. Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn:
  • Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj.
  • Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio.
  • Ne iluziu vin per tro granda espero.
  • Ŝi konstante iluziiĝas.

ARGUMENTI ( argumentar )

1. Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj:
  • Mi longe argumentis kaj finfine sukcesis konvinki ilin.
  • Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
  • Ni ne akceptas viajn argumentojn, ĉar ili estas malĝustaj.
  • Min jam lacigis senfina argumentado pri tiaj aferoj.
  • Vi prezentis bonajn kontraŭargumentojn.
2. Prezenti ion kiel argumenton:
  • Tio argumentas lian fortiriĝon de la projekto.
  • Gepatroj ne permesis al ŝi foriri, argumentante, ke ne estos busoj por reveni hejmen.

URĜI ( urgir, apremiar)

Vigle plirapidigi, vive akceli:
  • La alproksimiĝanta danĝero urĝis nin forkuri.
  • La afero ne urĝas.
  • Ĉar tio ne estas urĝa, mi ne zorgas.
  • Mi urĝe bezonas telefonon!
  • Eble ni nun parolu pri urĝaĵoj kaj poste babilu pri ĉio alia.
  • Ni estas premataj de urĝeco.
  • Urĝiĝu, ĉar la buso nin ne atendos.

AKTUALA ( actual )

1. Efektive ekzistanta en la nuntempo:
  • Tie vi trovos informojn pri aktuala viva Esperanta kulturo kaj arto.
2. Interesanta pro la nuntempeco:
  • Tiu ĉi problemo estas aktuala por nia lando, ĝi ne povas atendi.
  • La nova paĝaro de E@I (de projekto "Esperanto aktuale") enhavos ĉiujn gravajn informojn pri Esperanto.
  • Mi aŭdis tion de televidaj aktualaĵoj.
  • Necesas aktualigi la enhavon de nia ttt-ejo.
  • La novaĵo jam estas malaktuala.

REZERVI ( reservar, conservar)

1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo:
  • Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj.
  • Al Dio servu, diablon rezervu.
  • Rezervoj de mono bedaŭrinde jam elĉerpiĝis.
2. Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro:
  • Ĉu vi jam rezervis la ĉambron ĉe la hotelo?
  • Ĉiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj.
  • Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj.
  • Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso?
  • Oni ne rajtas ĉasi bestojn en la rezervejo.
3. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto:
  • Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto.

SUGESTI ( sugerir )

1. Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aŭ kies rezultojn tiu ne antaŭvidas:
  • Li sugestis al mi la respondon.
  • Ĉu vi agis sub sugesto kaj influo de viaj geamikoj?
  • Tio estis sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon).
2. Proponi kiel hipotezon:
  • Mi sugestas, ke vi iom ripozus.
3. Estigi en la menso, venigi bildon, ideon:
  • Via pala vizaĝo sugestas malsanon.

PREPARI ( preparar )

1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi:
  • Oni preparas la militon!
  • Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
2. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata:
  • Nuntempe mi preparas grandan projekton.
  • Preĝon faru, sed farunon preparu.
  • Invitu la gastojn al la tablo, ĉar la tagmanĝo jam estas preparita.
3. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon kaj simile:
  • Ĉu vi jam preparis vin por la diskuto?
  • Mi devas prepariĝi por ekzameno.
  • Ŝi frekventas preparajn kursojn.
  • Ni kantis senprepare.
4. Atendi, antaŭvidi:
  • Mi estis preparita, ke mi trovos la aranĝon seninteresa.
5. Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo:
  • La frato preparas la diskon.

REGISTRI (registrar, inscribir )

1. Fari metode kaj skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco kaj uzado:
  • Oni venigis ĉiujn lernantojn por registri ilin.
  • Registrado de novaj abonantoj ne devus esti temporaba.
  • Ni estas enregistritaj laŭ niaj urboj.
2. Noti, en tiucela libro, faktojn aŭ dokumentojn laŭ difinita sistemo, por aŭtoritate aŭ oficiale atesti pri iliaj ekzisto kaj konsisto:
  • En laborejo oni registras nian eniron kaj eliron.
  • Mi sendis al vi registritan leteron.
  • Ŝi volis ekvidi registron de la naskiĝoj en nia urbo.
  • Ĉu vi registrigis la pakaĵojn en la stacidomo?
3. Skribe aŭ enmense noti, por rememorado:
  • Ĉi-jare ni povis registri la uzadon de Esperanto en multaj internaciaj kongresoj.
4. Aŭtomate prezenti la variojn de fenomeno:
  • Registru mian paroladon per sonregistrilo.
  • Mi volas konservi la registraĵon de via voĉo por postaj prelegoj.

PUNI (castigar)

1. Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo:
  • Mi punos vin, ĉar vi estis tre malbona.
  • Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
  • Ne kaptita - ne punita.
  • Kune kaptite, kune punite.
  • Vivis puninde, mortis ridinde.
  • Li certe ne restos senpuna!
  • Ŝi multe laboris kontraŭ mortpuno.
2. Kompensi per adekvata suferigo de la farinto:
  • La patrino punis mian malobeon.
  • Amo kaj puno loĝas komune.
  • Kiujn punajn metodojn vi havas?
  • Liaj agoj estas punindaj per la monpuno de 100 eŭroj.