1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo:
- Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj.
- Al Dio servu, diablon rezervu.
- Rezervoj de mono bedaŭrinde jam elĉerpiĝis.
2. Antaŭdifini al iu
la posedon aŭ ĝuon
de io per formala deklaro aŭ registro:
- Ĉu vi jam rezervis la ĉambron ĉe la hotelo?
- Ĉiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj.
- Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj.
- Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso?
- Oni ne rajtas ĉasi bestojn en la rezervejo.
3. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto:
- Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario