1. Eraro
de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas:
- Ĉu mi aŭdis ŝian voĉon aŭ ĉu tio estis nur iluzio?
- Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj).
- Kruela realo min tute seniluziigis.
- Post malfeliĉe finiĝintaj am-rilatoj li spertis seniluziiĝon pri virinoj.
2. Eraro
de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn:
- Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj.
- Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio.
- Ne iluziu vin per tro granda espero.
- Ŝi konstante iluziiĝas.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario