1. Fari metode kaj skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco kaj uzado:
- Oni venigis ĉiujn lernantojn por registri ilin.
- Registrado de novaj abonantoj ne devus esti temporaba.
- Ni estas enregistritaj laŭ niaj urboj.
2. Noti, en tiucela libro, faktojn aŭ dokumentojn
laŭ difinita sistemo, por aŭtoritate aŭ oficiale atesti pri iliaj ekzisto kaj konsisto:
- En laborejo oni registras nian eniron kaj eliron.
- Mi sendis al vi registritan leteron.
- Ŝi volis ekvidi registron de la naskiĝoj en nia urbo.
- Ĉu vi registrigis la pakaĵojn en la stacidomo?
3. Skribe aŭ enmense noti, por rememorado:
- Ĉi-jare ni povis registri la uzadon de Esperanto en multaj internaciaj kongresoj.
4. Aŭtomate prezenti
la variojn
de fenomeno:
- Registru mian paroladon per sonregistrilo.
- Mi volas konservi la registraĵon de via voĉo por postaj prelegoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario