1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi:
- Oni preparas la militon!
- Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
2. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata:
- Nuntempe mi preparas grandan projekton.
- Preĝon faru, sed farunon preparu.
- Invitu la gastojn al la tablo, ĉar la tagmanĝo jam estas preparita.
3. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon kaj simile:
- Ĉu vi jam preparis vin por la diskuto?
- Mi devas prepariĝi por ekzameno.
- Ŝi frekventas preparajn kursojn.
- Ni kantis senprepare.
4. Atendi, antaŭvidi:
- Mi estis preparita, ke mi trovos la aranĝon seninteresa.
5. Registri sur komputilan diskon
la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo:
- La frato preparas la diskon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario