miércoles, 23 de julio de 2008

BALBUTI ( balbucear, tartamudear)

1. Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn:
  • Tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante.
  • Li estas balbutulo (homo, afekciata de balbutado).
2. Malfacile aŭ nedistingeble paroli:
  • Vi ne balbutu, sed parolu normale, ke ni povu vin kompreni.
  • Li balbutis pardonpeton.
  • Neniu komprenis lian balbuton.
  • Ŝia parolado estas nur balbutado kompare kun perfekta parolado de aliaj personoj.
  • Mia provoka demando balbutigis lin.

BAZO (base)

1. Malsupra, subportanta parto de objekto:
  • Homoj lasis florojn ĉe la bazo de la statuo.
  • La domo baziĝas sur dika masonaĵo.
  • Elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo.
2. Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa:
  • Via suspekto havas nenian bazon.
  • Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
  • Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo.
  • Nia metodo estas bazita sur la praktiko.
  • Tio estas nur senbaza teorio.
  • Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj.

FASCINI ( fascinar, encantar)

1. Senigi je ĉia povo de forkuro aŭ kontraŭstaro per intense fiksita rigardado (se paroli pri serpentoj):
  • Serpento fascinis min.
2. Nerezisteble allogi, ravi:
  • Ŝi fascinis ĉiujn virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek foriri.
  • Ŝi estis fascinanta belulino!
  • Mi estis tre fascinita de la belega pejzaĝo.
  • Tiu filmo estis fascina.
  • Mi rigardis la preĝejon kun fascino.

OPINII (opinar)

Kredi, ke iu aŭ io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aŭ ion kiel havantan ian econ:
  • Ŝi opinias sin saĝa.
  • Li ĉiam estis opiniata brava kaj honesta.
  • Vera opinio montriĝas en ebrio.
  • La popolo kutimas opiniadi la registaron malbona.
  • Preskaŭ ĉiuj estis jesopiniaj pri lia ideo.
  • La gazetaro estas supozata esprimi la popolopinion / publikopinion.
  • Mi ne samopinias kun vi en ĉi tiu afero.

PANIKO (pánico)

Subita, kolektiva teruro, ofte sen sufiĉa kaŭzo:
  • Incendio kaŭzis grandan panikon en la korto.
  • Ne paniku, ja nenio malbona okazis!
  • Ŝi ekpanikis, kiam ŝi restis sola.
  • Post tiu okazo mi preskaŭ ĉiunokte vekiĝis kun panika timo.
  • Ŝi panike timas araneojn.
  • Ni ankoraŭ ne diru malbonajn novaĵojn por ne panikigi la homojn.

domingo, 20 de julio de 2008

MOLA ( blando,a)

1. Facile cedanta al premo, facile knedebla aŭ fleksebla:
  • La fruktoj estas molaj, do eblas manĝi ilin.
  • Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
  • Mi preferas mole kuiritajn ovojn.
  • La infano manĝis molaĵon de la pano (panmolon).
  • Ĉu la moleco de la matraco estas sufiĉa?
  • La grundo moliĝis pro multe da pluvo.
2. Ne tro nete, ne tro akre impresanta la okulon aŭ la orelon:
  • Mi ŝatas molajn ombrojn en tiu pentraĵo.
3. Prezentanta relative pli facilan uzeblecon:
  • Mola akvo pli taŭgas por lavado.
4. Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma:
  • Ŝia koro estas tre mola!
  • Mola kiel vakso.
  • Mi ne scias, ĉu via pardonpeto moligos lian koron.
  • Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.

UTOPIO ( utopía )

Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla:
  • Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj.
  • Komence tio ŝajnis esti utopia projekto.
  • Mi certas pri mia ideo kaj ne timas malbonajn reagojn.
  • Oni longe taksis la esperantistojn utopiistoj.

TRIKI ( tejer )

Plekti fadenojn en serion da maŝoj per du, kvar aŭ kvin trikiloj:
  • Mi trikos al vi puloveron.
  • Trikado estas unu el ŝiaj ŝatokupoj.
  • Mi bezonas kvin trikilojn por triki la ŝtrumpetojn.
  • Ŝi povas sufiĉe rapide triki iun veston per trikmaŝino.
  • Kaj nun necesas kuntriki du maŝojn.
  • Vi maltrikis mian ŝalon!

SPLITO ( férula, tablilla, astilla )

Maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto:
  • Li dishakis lignan ŝtipon en splitojn.
  • Mi ekvidis spliteton en la haŭto de mia fingro.
  • Ĉi tiu vitro estas nesplitebla.
  • Ili decidis dissplitigi siajn fortojn.
  • Grandaj ondoj dissplitiĝis kontraŭ la rokoj.
  • Poste la lingvo forsplitiĝis en dialektojn.
  • Ĉi tiu speciala oleo helpos kontraŭ harsplitado.