sábado, 15 de marzo de 2008

SEKURA (seguro,a)

1. Estanta en sendanĝera situacio:
  • Mi ne certas, ke mia infano estas sekura nun.
  • Veturu sekure!
  • Miaj gepatroj sekurigis mian vivon.
  • Ju pli ni laboros por glatigi nian lingvon kaj perfektiĝi pri ĝia uzado, des pli ĝi sekuriĝos.
  • Sekuriga rimeno en aŭtoj malgrandigas la kvanton de mortintoj.
2. Firma kontraŭ atako, prezentanta fidindan ŝirmon:
  • Tiu loko ne estis sekura kaj pro tio ni forveturis.
  • Ili ne havas hejmon kaj ne povas ĝui senton de sekureco.

DUBI (dudar)

1. Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aŭ vereco de io:
  • Mi dubas pri ŝia amo.
  • Lia fideleco estas dubinda.
  • Vi posedas nedubeblan talenton.
  • Sendube vi estas prava.
2. Ne scii, heziti kredi, ĉu io okazos aŭ ne:
  • Mi forte dubas, ke oni akceptos nian proponon.
  • Dubo gardas kontraŭ risko.
  • Granda parolisto estas duba faristo.
  • Li dubas pri multaj aferoj - li estas dubema.

ODORI (oler, expedir olor)

1. Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi flarsenson:
  • Odoras je brasika supo.
  • Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
  • Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
  • Li ĝuis ŝian bonodoran korpon.
  • Mi ne sentas la odoron de la manĝo, ĝi ŝajnas esti senodora.
2. Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi:
  • Via reveno tiel malfrue odoras perfidon!
  • Lia oferto estis agrablodora.
  • Tiu lando malbonodoriĝis.

KONFISKI (confiscar)

1. Forpreni kaj alproprigi al la ŝtato per justica aŭ administra proceduro por puni iun:
  • Oni konfiskis kontrabandaĵon.
  • Oni ordonis konfiskon de posedaĵoj de elmigrintoj.
2. Forpreni de iu laŭ rajtigita aŭtoritato ion malpermesitan aŭ senrajte posedatan:
  • Mi konfiskis tranĉilon de infano por ke li ne vundiĝu.
  • Ili perdis multe da mono pro la konfisko de nepermesataj lumdiskoj.

PREFERI (preferir)

Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia:

Mi preferas bananojn ol pomojn.
Mi preferis tion ne fari.
La instruistino havas preferon por li.
Aĉetu kuketojn prefere al bombonoj.
Mona donaco estas preferinda.
Nia domo havas preferindecon, ke ĝi ebligas vendi ĝin kontraŭ granda monsumo.

MAĈI ( masticar)

Dispremi en la buŝo per la dentoj:
  • Maĉu bone kaj nur poste glutu!
  • Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.
  • Ĉi tiujn pilolojn necesas gluti ne maĉinte.
  • La maĉado estas necesa al la digestado.
  • Bovoj remaĉas la herbon. Ili estas remaĉuloj.
  • Mi krakmaĉis la nukson.
  • La onklo tabakmaĉas.

KONTRIBUI (contribuir)

1. Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero:
  • Multaj kontribuis por la fondo de nia asocio.
  • Mi volas kontribui la programon per la kantoj.
  • Oni enmetis mian kontribuaĵon al la gazeto.
  • La aranĝo estis sukcesa pro multaj kontribuantoj.
2. Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna rezultato:
  • La belega lago kontribuas al la romantikeco de la loko.

TEMPERAMENTO (temperamento)

1. Tuto de la funkciaj reagoj de individuo, karakterizata de la superrego de unu humoro aŭ de unu sistemo:
  • La klasika tradicio distingas kvar bazajn temperamentojn: flegma, melankolia, kolerika kaj sangvina.
2. Fiziologia aŭ psikologia ecaro de individuo, de kiuj dependas ĝia reago al ekscitoj:
  • La libro estis taŭga por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj temperamentoj.
3. Granda ekscitebleco:
  • Ja vi scias, ke mi havas temperamenton!
  • Li estas tre temperamenta junulo.

miércoles, 12 de marzo de 2008

INDIFERENTA ( indiferente )

1. Prezentanta nenian motivon por prefero, por intereso:
  • Via opinio estas indiferenta por mi.
  • Oni povas preni la kuracilon antaŭ aŭ post manĝo, indiferente.
2. Montranta nenian preferon, intereson pri iu aŭ io:
  • Li estas indiferenta pri ĉio, pro tio neniu volas amikiĝi kun li.
  • Mi indiferente rilatas al la poezio.
  • Li traveturis la plej belajn landojn kun plena indiferenteco.

FANDI ( fundir, derretir )

1. Likvigi per varmo solidan substancon:
  • Fandu la buteron - ni faros kukon.
  • La kandelo jam fandiĝis.
  • Iridio estas tre malfacile fandebla metalo.
2. Produkti (objekton) per fandado de kruda materialo en formujon:
  • Fandistoj fandis sonorilegon por la preĝejo.
  • La fandado de la statuo daŭris tre longe.
  • Fero ne kunfandiĝas kun argilo.
3. Moligi:
  • Liaj belaj vortoj fandis ŝian koron kaj ŝi ne plu koleris.
  • La tempo forfandos tiun glacian indiferentecon.
  • Lumaj radioj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.

PLORI (llorar)

Montri sian doloron per larmoj kaj ĝemetoj:
  • Kio okazis, ke vi ploras?
  • Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
  • Rido matene - ploro vespere.
  • Ne atentu lian ploradon.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
  • Ŝi ploregis pri la morto de sia infano.
  • Ne estu tia plorema, vi jam estas aĝa!
  • Mi iras al la bebo, ĉar ĝi ekploris.
  • Ĉiuj priploris la mortintan patron.

MATERIALO ( material )

1. Ĉia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion, aŭ al kiu ĝi donas apartan formon:/ Toda sustancia material del cual el hombre produce algo o al cual se da una forma aparte.
  • Ligno estas bona brula materialo. / La madera es un buen material para quemar.
  • Ni vendas diversajn teksmaterialojn (krudmaterialojn por teksi). / Vendo diveros materiales textiles ( materiales virgen para tejer).
2. Tuto de la objektoj, iloj kaj simile, necesaj por ago, laboro:/ El conjunto de los objetos, instrumentos y cosas similares, necesarias para una acción, un trabajo
  • Mi jam havas ĉiujn materialojn, bezonatajn por la laboro./ Ya tengo todos los materiales necesarios para el trabajo.
  • Ni akceptas ĉian helpon - kaj moralan, kaj materialan. / Aceptamos toda clase de ayuda - ya moral ya material.
  • Ili materiale subtenis nian aferon. / Ellos materialmente sostenien nuestro asunto.
  • Materialistoj zorgas preskaŭ nur pri sia bonvivado. / Los materialistas se preocupan casi solamente de su buenvivir.
3. Tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron:/ El conjunto de los conocimientos necesarios para escribir, redactar, hacer un trabajo mental.
  • Materialon por mia studlaboro mi ĉerpis el multaj verkoj./ El material de estudio para nuestro trabajo lo extraje de muchas obras.

STATO ( estado, modo de estar )

1. Maniero, en kiu eventuale staras afero:
  • La aŭto estas en bona stato.
  • Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
  • Kiel statas la afero?
  • Mi ne plendas pri mia sanstato.
2. Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj:
  • Mia financa stato fariĝis malbona.
  • Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
  • Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
  • La organizo estas tre bonstata.
  • Tiuj malaltstataj homoj neniam povos ĝui luksaĵojn!
3. Ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio:
  • Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa.

SENCO ( sentido, significado)

Maniero, kiel vorto aŭ frazo estas komprenota:
  • La senco de tiuj vortoj estas malsama.
  • Mia tuta vivo perdis sencon kaj valoron.
  • Tiurilate mi sentas min tute kontraŭsence de la aliaj homoj.
  • Iusence tio estas interesa laboro.
  • Tiuj anglalingvaj verboj estas plursencaj.
  • Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
  • Vi parolas sensencaĵon!

domingo, 9 de marzo de 2008

AKIRI ( adquirir)

1. Iĝi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie:
  • Ni akiris tre bonan domon je malalta prezo.
  • Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
  • Peke akirita ne estas profita.
  • Kiel akirite, tiel perdite.
  • Akiro kaj perdo rajdas duope.
2. Sukcesi ricevi ion petitan:
  • Vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio.
3. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron, helpon, apogon:

  • Li estis tre bonkora kaj helpema kaj pro tio akiris multajn amikojn.
  • Ŝi estas neakirebla virino.
  • Li provis flatakiri mian pardonon.
4. Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo:
  • Ŝajnas al mi, ke vi neniam akiros saĝon.
  • Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
  • Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
  • Lasu min reakiri mian spiron.

ĴALUZA ( celoso,a)

1. Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas:
  • La aktoro estis ĵaluza pri sia famo.
  • Ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian suverenecon.
  • Mi tute ne ĵaluzas pri via sukcesa laboro.
2. Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono:
  • Li estas tre ĵaluza pri sia edzino.
  • Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
  • Via edzo estas ĵaluzulo, se li malpermesas al vi sola foriri ien.