1. Iĝi posedanto
de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie:
- Ni akiris tre bonan domon je malalta prezo.
- Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
- Peke akirita ne estas profita.
- Kiel akirite, tiel perdite.
- Akiro kaj perdo rajdas duope.
2. Sukcesi ricevi ion petitan:
- Vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio.
3. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron, helpon, apogon:
- Li estis tre bonkora kaj helpema kaj pro tio akiris multajn amikojn.
- Ŝi estas neakirebla virino.
- Li provis flatakiri mian pardonon.
4. Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo:
- Ŝajnas al mi, ke vi neniam akiros saĝon.
- Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
- Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
- Lasu min reakiri mian spiron.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario