1. Forte tiri suplan objekton kaj teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato:
- Streĉu la ŝnuron rigida.
- La haroj streĉiĝas (de teruro).
- Diplomatiaj rilatoj de tiuj landoj estas streĉitaj.
2. En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto:
- Li streĉis la muskolojn de la brakoj.
- Streĉu la okulojn!
- Tiu vundo de muskolo aperis post streĉo.
3. Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon:
- Mi streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj nepre faros tiun laboron.
- Tiu streĉa atendado nin ĉiujn lacigis.
- Ŝi falis - tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.
- Li volis malstreĉi sin kaj iomete ripozi.
4. Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron:
- Necesas streĉi la horloĝon.