1. Per forta movo, premo aŭ frapo, forigi aŭ peni forigi
de la okupita loko:
- Li puŝis min ne hazarde.
- Malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule.
- Esperanto ne celas elpuŝi la naciajn lingvojn.
- Ŝi enpuŝis al li la tranĉilon en la korpon.
- Du kontraŭaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian.
- En la koridoro mi kunpuŝiĝis kun la najbaro.
- Li sukcese repuŝis argumenton.
2. Alkonduki al ia stato aŭ ago:
- La talento puŝis ŝin al la artista profesio.
- Malplena sako puŝas al peko.
- Tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario