1. Facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino:
- Miaj ŝuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj.
- Ni oportune sidis sur la sofo.
- Li inventis diversajn oportunaĵojn, kiuj faciligas al ni la vivon.
- Neniu dubis pri la oportuneco de tiu belega aŭto.
2. Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco:
- Ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj.
- Tiu ekspozicio estas oportuno por montri la utilecon de Esperanto.
- Aĝo maljuna ne estas oportuna.
- La demando estas tre maloportuna!
- Mi ne volas vin maloportuni, pro tio mi jam foriras.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario