- Ĉu vi povas doni konkretan ekzemplon?
- Kiel konkrete mi povas helpi al vi?
- Iam tio ŝajnis revo, sed nun tio fariĝis konkretaĵo.
- Mi ankoraŭ devas konkretigi mian ideon.
- Esperantaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esperantismo.
- Nia revo konkretiĝis en bela libro.
- Viaj planoj estas tre malkonkretaj.
domingo, 6 de julio de 2008
KONKRETA ( concreto,a)
Esprimanta realaĵon; perceptebla per la sensoj:
DISKUTI ( discutir)
1. Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo:
- Mi ne volas pri tio plu diskuti.
- Nia diskuto ne daŭris longe.
- La demando estas diskutebla.
- Tiu afero estas nediskutebla en nia lando.
- Oni longe diskutis pri tiu propono.
- Mi submetis la projekton al publika diskutado.
- La demando estas diskutinda, mi pensas.
- Ni pridiskutis la politikon de la partio.
- La leĝo estis akceptita sendiskute.
KONSTRUI ( construir )
1. Starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon:
- Ni volas konstrui la domon.
- Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
- Nenia konstruo povas esti sen bruo.
- La plejparto de la konstruaĵoj estis disfaligitaj tiutempe.
- Ĉiuj konstruistoj rekonstruas al urbon post la tertremo.
- Per saĝo konstruiĝas domo.
- Vi tre sukcese konstruis la teatraĵon.
- La viro estis bone konstruita.
- Kion vi konstruas?
- La konstruado daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn.
- Ni provu konstrui pacon de la mondo.
PREĜI ( orar, rezar )
Turni sin al Dio aŭ al alia objekto de kulto por tiun honori, aŭ danki, aŭ peti de tiu favoraĵon:
- Patrino preĝis pri sia infano, ke li restu viva.
- Preĝu kore kaj laboru fervore.
- Ŝi preĝadis ĉiuvespere.
- Post la batalo preĝo ne helpas.
- Mi esperas, ke Dio ekaŭdos mian preĝan peton.
- Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
- Malriĉa kiel muso preĝeja.
- Post la tablopreĝo sekvis vespermanĝo.
FIRMA ( firme)
1. Ne aŭ nur malfacile cedanta sub pezo, premo, peno kaj simile:
- Ĉi tiun muron ni ne povos rompi, ĉar ĝi estas firma.
- Ili marŝis sur firmaĵo (firma grundo).
- La betono ankoraŭ ne firmiĝis.
- Mi tenis ĝin per firma mano.
- Li firme sidis en la selo.
- Necesus ŝanĝi kelkajn seĝojn, ĉar ili estas iom malfirmaj.
- Mia decido estas firma kaj vi neniel povas influi ĝin.
- La firmeco de via karaktero estas samtempe avantaĝo kaj malavantaĝo.
- Ni ŝatus firmigi niajn rilatojn.
- Tiu okazo malfirmigis mian volon.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)