1. Ne aŭ nur malfacile cedanta sub pezo, premo, peno kaj simile:
- Ĉi tiun muron ni ne povos rompi, ĉar ĝi estas firma.
- Ili marŝis sur firmaĵo (firma grundo).
- La betono ankoraŭ ne firmiĝis.
2. Tiel fiksita, ke ne eblas ŝanceliĝo:
- Mi tenis ĝin per firma mano.
- Li firme sidis en la selo.
- Necesus ŝanĝi kelkajn seĝojn, ĉar ili estas iom malfirmaj.
3. Prezentanta senŝanĝemon, konstantecon:
- Mia decido estas firma kaj vi neniel povas influi ĝin.
- La firmeco de via karaktero estas samtempe avantaĝo kaj malavantaĝo.
- Ni ŝatus firmigi niajn rilatojn.
- Tiu okazo malfirmigis mian volon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario