- Homoj lasis florojn ĉe la bazo de la statuo.
- La domo baziĝas sur dika masonaĵo.
- Elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo.
- Via suspekto havas nenian bazon.
- Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
- Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo.
- Nia metodo estas bazita sur la praktiko.
- Tio estas nur senbaza teorio.
- Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario