1. Facile cedanta al premo, facile knedebla aŭ fleksebla:
- La fruktoj estas molaj, do eblas manĝi ilin.
- Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
- Mi preferas mole kuiritajn ovojn.
- La infano manĝis molaĵon de la pano (panmolon).
- Ĉu la moleco de la matraco estas sufiĉa?
- La grundo moliĝis pro multe da pluvo.
2. Ne tro nete, ne tro akre impresanta
la okulon aŭ
la orelon:
- Mi ŝatas molajn ombrojn en tiu pentraĵo.
3. Prezentanta relative pli facilan uzeblecon:
- Mola akvo pli taŭgas por lavado.
4. Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma:
- Ŝia koro estas tre mola!
- Mola kiel vakso.
- Mi ne scias, ĉu via pardonpeto moligos lian koron.
- Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario