1. Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso
de doloro aŭ plezuro:
- Mi ne sentas malsaton.
- Mi sentas min malsana.
- De fremda dento ni doloron ne sentas.
- Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj.
- Salo estas tre sentebla - verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo.
- Mi estas tre tiklosentema.
2. Ricevi en
la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan:
- Estas malfacile klarigi, kion mi sentas.
- Kion koro sentas, lango prezentas.
- Somero forpasis nesenteble.
- Vi estas tute sensenta!
3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon:
- Mi sentas, ke ne devas tiel esti.
- Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
- Ni antaŭsentis, ke vi venos.
- Malbona antaŭsento leviĝis en mi.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario