1. Arkoforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago kaj simile, sub la blovo de la vento:
- Estas tre danĝere nun naĝi, ĉar la ondoj estas grandegaj.
- Ili fornaĝis en la ondan maron.
- Onderoj trafis mian vizaĝon.
- Li longe observis la ondojn de ŝia fluganta hararo.
- La greno ondiĝas, kiam la vento blovas super ĝi.
- La arbaroj ondiĝadis pro grandega vento.
- Mi ondumos miajn harojn por la festo.
- Ondoj da turistoj varias laŭ semajntagoj.
- Ondo da malvarmo venis al nia lando.
- Intereso pri tiu afero ondas tra la tuta lando.
- Rapideco de sona ondo en aero estas 330 m/s.
- Mikroonda kuirilo plirapidigas varmigon de la pladoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario