1. Stato
de korpo, kiu, altirata
de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova; egalpezo:
- Mi perdis ekvilibron kaj falis sur la teron.
- Provu resti en ekvilibra pozicio.
- Mia pesilo ne ekvilibras.
- Ekvilibrilo helpis ekvilibrigi la ŝnurdanciston.
- En la cirko ni kun plezuro spektis la ekvilibristojn.
2. Bonorda egaleco
de potenco aŭ
de valoro inter kontraŭaj aferoj:
- Ni devas estigi ekvilibron inter enspezoj kaj elspezoj.
- Per ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon.
- La atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario