jueves, 8 de noviembre de 2007

FALTO

Haŭtsulketo ĉe la frunto, vizaĝo aŭ interno de la manoj, ordinare kaŭzita de la aĝo:
  • Ŝi estas juna kaj pro tio ne havas faltojn.
  • La haŭto sub liaj okuloj pendas falte.
  • Maljuneco faltis ŝian belan vizaĝon.
  • Vi aspektas tre bone malgraŭ la faltiĝinta frunto.
  • La ĥirurgoj senfaltigis ŝian vizaĝon.

RIDI

1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo:
  • Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras.
  • Plej bone ridas, kiu laste ridas.
  • Rido matene - ploro vespere.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
  • Ni ridegis pri la ŝercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn.
2. Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton:
  • Antaŭ niaj okuloj aperis ridanta pejzaĝo.
  • Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
  • Bela mateno ridetas al ni.
  • Sur ŝia vizaĝo mi ekvidis rideton.
3. Moke esprimi sian malŝaton:
  • Li ridis, kiam mi malsukcesis.
  • Ridas blindulo pri lamulo.
  • Sen povo kolero estas ridinda afero.
  • Ĉu tiuj aĉuloj denove vin mokridis?!

MEZURI

Taksi kaj difini la grandecon de io, komparante ĝin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo:
  • Ni mezuris la longon kaj la larĝon de la ĉambro.
  • Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
  • Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
  • La nombro de esperantistoj ne estas mezurebla.
  • Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
  • Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
  • La tajloro almezuris la robon al mi.
  • La ŝuoj estis por mi laŭmezuraj.
  • Antaŭ ni aperis nemezurebla, belega maro.
  • Tiam li komencis senmezure drinki.
  • Amo supermezura ne estas plezura.
  • Mi invitis la termezuriston por ke li termezuru mian herbejon.

miércoles, 7 de noviembre de 2007

BUKEDO

1. Kunligaĵo de deŝiritaj floroj:
  • Mi ricevis belegan bukedon el rozoj.
  • Aranĝi bukedon estas arto, kiun oni zorge lernas.
2. Aro da belaĵoj:
  • Tie estis bukedo da belegaj virinoj.
3. La tuto de diversaj agrablaj odoroj, kiun vino eligas pro kontakto kun oksigeno:
  • Ni ĉiuj ĝuis bukedon de la vino.
  • La vino estis bonbukeda.

KANAJLO

Homo, senhonora, malnoble kondutanta:
  • Mi ne komprenas, kiel vi iĝis kanajlo, se viaj gepatroj estis tiom bonaj homoj.
  • Mi admiras la lertecon de mia kanajla edzino!
  • Ili ĉiuj estis kanajle aspektantaj uloj.
  • Vi estos punita pro ĉiuj viaj kanajlaĵoj!
  • Nur kanajlaro partoprenis ĝin.

DUŜO

Ŝprucigo de akvo sur la korpon, ekstere aŭ interne, por lavado aŭ kuracado:
  • Mi iras preni duŝon.
  • Li duŝas sin.
  • Nia duŝejo nun estas riparata, do ni devas iri al la najbaroj.
  • La duŝilo estas sufiĉe granda kaj oportuna.

EMFAZO

Pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta aŭ ne, en la tono kaj esprimmaniero:
  • Ŝi deklaris kun emfazo, ke ŝi estas lia edzino.
  • La stilon de Edmond Privat karakterizas bela harmonio de bonsoneco kaj emfaza vortordo.
  • Li emfaze diris: "Tio estas mia posedaĵo".
  • La instruisto emfazis ĉiujn gravajn vortojn

RABATO

Malaltigo de prezo, donata de ricevonto de pago al pagonto:
  • Mi aĉetis tiujn ĉi ŝuojn kun granda rabato.
  • Mi povas rabati nur kvin eŭrojn.
  • Ŝi vendis al mi rabate malnovajn kajerojn de la revuo.
  • Oni povas trovi multajn rabataĵojn en la butiko.
  • La plej novajn vestojn oni povas aĉeti nur senrabate.

lunes, 5 de noviembre de 2007

NUDA

1. Surhavanta nenian veston:
Oni duŝas sin nudaj.
Estis vintro, sed la knabino staris kun nuda kapo.
Ŝi nudigis la brakojn.
Apud la maro estis multaj nuduloj.
Ĉarmaj duonnudaj infanoj kuradis apud la rivero.

2. Ne, aŭ ne plu havanta la kutimajn sxirmojn, komfortajxojn de la vivo (mantelo, mono, havajxoj, amikoj kaj aliaj):

Li lerte manovras la kartojn: li faris min tute nuda!
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

3. Ne havanta la ordinarajn kovrojn aux garnojn (io konkreta):

Tion oni povas vidi per la nuda okulo.
La arboj nudigxas, cxar jam venis auxtuno.

4. Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo kaj simile (io abstrakta):

Jen la nudaj faktoj.
Diri al iu nudan veron.
Mi admiras la nudecon de via stilo.

LUKSO

1. Kutima uzado de rafinita kaj multekosta nutraĵo, vesto, meblaro, vivmaniero:
  • La princino estis alkutimiĝinta al lukso.
  • Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
  • Vivi larĝe kaj lukse.
  • Ili havas tre multe da luksaĵoj!
  • Mia ĉambro estas neluksa, sed komforta.
  • Ni estis malriĉaj kaj mi devis dormi en malluksa lito.
2. Ekstera, vivoriĉa brileco:
  • La tuta lukso de la arbaro videblas de ĉi tiu monto.
  • En mia korto kreskas luksaj rozoj.

LUKTI

1. Batali per la sola korpa forto, sen armiloj:
  • Ili luktis en batalo gxis la morto.
  • Luktistoj batalis en la speciale aranĝita loko - luktejo.
2. Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton:
  • La patrino luktis kaj strebis por siaj infanoj.
  • Dum mia tuta vivo mi iradis luktante kaj strebante.
  • Lukto kontraŭ la morto estas senespera.

RABI

1. Per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon:
  • Iu rabis monon de mi!
  • Morto rabis al mi la infanojn.
  • Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
  • Ili vivas el rabado.
  • Kiel vi povas fanfaroni pri viaj rabitaĵoj?!
  • Nia lando estas maliĉa, pro tio multaj homoj estas rabemaj ĉi tie.
  • Malriĉulo rabiston ne timas.
  • Vi forrabis mian edzinon!
  • Kelkaj aĉuloj prirabis la vojaĝanton.
2. Fari, ke iu perdu ion karan:
  • Malĝojo rabas al ŝi la feliĉon.

PROBABLA

Tia, ke por ĝia efektiviĝo ekzistas plimulto da ŝancoj (se paroli pri okazajxo):
  • La inflacio en nia lando estas probabla.
  • Ŝi alvenos probable post unu monato.
  • Ĉe manko de certeco oni devas kontentiĝi je probableco.
  • La probableco de lia vizito ĉe tia horo estas tre malgranda.

SUPOZI

1. Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion:
  • Mi supozas, ke leciono hodiaŭ ne okazos.
  • Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
  • Supoze, ke ni havos sufiĉe da mono, ni veturos ferii al alia lando.
  • Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, al kiu la prelego estus interesa.
  • Tio supozigas, ke la sukceso de la aranĝo estos granda.
2. Preni kiel hipotezon:
  • Supozu, ke vi estus juĝanto, do kion vi decidus?
  • Ŝia morto estas supozebla.

TORTURO

1. Kruela turmento, uzata aŭ por eltiri konfeson aŭ por puni:
  • Multaj konfesis nefaritajn krimojn sub premo de ekstremaj torturoj.
  • Li torturis siajn sklavojn, se ili ne obeis lin.
  • Unu el homaj rajtoj rilatas al torturado: neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.
  • Torturistoj sciis multajn manierojn por torturi homojn kaj uzis diversajn torturilojn por tio.

2. Kruela turmento, fizika aŭ morala:
  • Finfine post pluraj jaroj da torturo komencigxis pli bona vivo.