miércoles, 12 de diciembre de 2007

MEDITI ( meditar)

Longe fiksi kaj koncentri sian penson sur io; enprofundiĝi en pensado:
  • Mi longe meditis pri mia estonteco.
  • Stomako malsata nur pri pano meditas.
  • Kontraŭ faro farita ne helpas medito.
  • Ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon.
  • Apud la tablo sidas en profunda meditado kelkaj homoj.
  • Knabino estis silentema kaj meditema.
  • Mi primeditis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la aranĝo.

martes, 11 de diciembre de 2007

JUKI (picar, escocer)

Kaŭzi al iu malagrablan impreson en la haŭto, kvazaŭ de multaj incitetaj piketoj, pro kiuj oni sentas la bezonon sin grati:
  • Kio jukas min?!
  • Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.
  • Li gratis la jukantan orelon.
  • Denove komenciĝis alergio: okuloj ruĝiĝis kaj ekaperis juko de la nazo.
  • La jukado ĝenis koncentriĝi pri la laboro.
  • Mi ne scias, kiel aperis ĉi tiu jukiga makuleto sur mia haŭto.

OMBRO (sombra)

1. Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto:
  • Estis tre varme, pro tio ni sidis en la ombro de arbo.
  • Eble ni trovu iun ombran lokon?
  • Ni promenis en la ombrejoj de la parko.
  • Mi kuŝis en senombra plaĝo.
2. Malhelaĵo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron:
  • Mi ankoraŭ ne aldonis ombrojn al la desegnaĵo.
  • La pentristo ombrumis la pentraĵon.
3. Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfeliĉo:
  • Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
  • Ŝian frunton ombris malĝojaj pensoj.
4. Tiu mallumaĵo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo:
  • Timi sian propran ombron.
5. Fantomo de mortinto:
  • Lia ombro ŝajnis klini sin al mia lito.
6. Sensubstanca ŝajno de io:
  • Sur lia vizaĝo aperis ombro de supozo.
7. Ege malgranda kvanto:
  • Ne estas eĉ ombro da danĝero.

PRODIGI (prodigar, gastar)

Malavare disdoni:
  • Li prodigis sian tutan heredaĵon.
  • La tuta mono jam estas prodigita al malriĉuloj.
  • Ŝi estas bone konata pro sia regalemo kaj prodigo.
  • Multaj volas amikiĝi kun prodigaj homoj.

DELICA (delicioso,a)

Delikata ĝuo (gastronomia kaj simile):
  • Kun granda delico mi manĝis tiun bongustegan kukon.
  • Ŝi regalis nin per delica manĝaĵo.
  • Manĝi tiun frukton estas pli delice ol gustumi iun ajn dolĉaĵon.

JUNGI (uncir)

Alligi per tiucela ligilo tirontan beston aŭ motorveturilon al tirotaĵo:
  • La patro jungis la ĉevalon al veturilo.
  • La jungilaro rompiĝis.
  • Ili prenis du bovojn kaj aljungis ilin al ĉaro.
  • Kiu sin enjungis, devas tiri.
  • Ni kunjungis du ĉevalojn.
  • Ili maljungis lokomotivon.

viernes, 7 de diciembre de 2007

KONTANTA (contante)

1. Tuj pagata:
  • Je kontanta pago vi ĝuas rabaton!
  • Ĉi tiun aŭton mi aĉetis kontante.
2. Pagata per moneroj aŭ monbiletoj:
  • Vi ne akceptu liajn belajn parolojn por kontanta mono (kiel veron).
  • Ĉu ni povos facile akiri kontantan monon en tiu lando?
  • Mi ne portas kontantaĵon kun mi, ĉar mi havas kreditkarton.

BALAI (barrer)

1. Forŝovi (polvon, malpuraĵon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj:
  • Mi balais la mortintajn foliojn.
  • Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
  • Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
2. Purigi per tia ilo:
  • Balau vian ĉambron.
  • La stratoj estis balaitaj.
  • Nova balailo bone balaas.
  • Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaaĵujon.
  • Balaistoj ne multe enspezas en nia lando.
3. Dispuŝi, perforte forigi:
  • La venkinta partio balais siajn kontraŭantojn.
  • La vento forbalais la nubojn kaj la ĉielo denove iĝis bela.

DENUNCI (denunciar)

Sciigi al estro, policano, juĝisto, aŭ al la publiko, ies kulpon aŭ krimon:
  • Ĉu vi denuncis min al la instruisto?
  • Iu denuncis lin pri ŝtelo.
  • Ili faris denuncon antaŭ polico kontraŭ siaj najbaroj, kiuj okupiĝis pri monfalsado.
  • Homoj malŝatas denuncantojn.
  • Denuncisto estas homo, kiu estas pagata aŭ ŝirmata de la polico por denunci.

KOTO (barro)

1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo kaj simile:
  • Li havas koton ĉe siaj ŝuoj.
  • Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
  • Kotisto balaas la stratojn.
  • Nia aŭto enkotiĝis.
  • Bonvolu senkotigi viajn ŝuojn, ĉar mi ĵus ordigis la hejmon.
2. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo aŭ malpurigaĵo:
  • Amaso da koto estis ĵetita sur lin.
  • Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
  • Ne kotas besto en sia nesto.

VASTA ( vasto,a)

1. Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto:
  • Kiam li iĝis plenkreska, li foriris en la vastan mondon.
  • La parto plej vasta venos la lasta.
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
  • Ni zorgas pri disvastigado de nia lingvo.
  • La malvasteco de lia loĝejo estas terura.
2. Tia, ke ĝi intence ne strikte kovras la korpon:
  • La pantalono estas tro vasta por mi.
  • Mi iom vastigis la bluzon.
3. Tia, ke ĝi tuŝas al multaj objektoj, havas grandan amplekson:
  • Mi estis surprizita de vasta programo de la aranĝo.
  • La vasteco de viaj scioj estas mirinda!
Lia famo disvastiĝis en la tuta mondo.

KONSENTI (consentir)

1. Havi la saman opinion, esti en akordo pri:
  • Mi konsentas, ke vi estas prava.
  • Ĉiuj, kiuj havis saman opinion, konsente gestis.
  • Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
  • Ili malkonsentas inter si.
2. Ne rifuzi proponon:
  • Ili senpripense konsentis mian peton.
  • Vane vi tentas, mi ne konsentos.
3. Ne rifuzi fari:
  • Mi konsentis iri kun li al la kafejo.
  • Ŝi estas tre konsentema homo.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi je la kvina.
4. Akcepti doni, volonte doni:
  • Li konsentis favoron al ni.
  • Silento estas konsento.

PLATA (llano, achatado)

1. Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj:
  • Tiu planto havas verdajn, maldikajn kaj platajn foliojn.
  • Bonvolu doni al mi tiun ĉokoladan platon.
  • La knabo platigis sian nazon sur la fenestra vitro.
  • La ciferplato de mia brakhorloĝo brilas en la mallumo.
2. Prezentanta malmultajn aŭ neniomajn reliefaĵojn:
  • Nia lando estas sufiĉe plata.
  • Mi prizorgas la florojn, kiuj estas en la interetaĝa plataĵo de la ŝtuparo.
  • Li havas truon en la manplato.

DIGESTI

1. Fari la digeston de:
  • Li malbone digestas lakton.
  • Mi prenis digestigan (faciligantan la digestadon) medikamenton.
  • Io malbonas pri ŝia digesta aparato (organoj, kiuj kunhelpas al digesto).
  • Li ofte spertas misdigeston.
2. Asimili, tolere akcepti:
  • Ili devas digesti sian historion.
  • Infanoj legu bone digesteblajn verkojn.
  • Tiuj filozofiaj libroj estas nedigesteblaj por mi.

FOJNO

Matura herbo, kiun oni falĉas kaj sekigas ĉe la suno, por ĝin konservi kiel nutraĵon por la brutoj:
  • Printempo ankoraŭ ne venis, sed ni jam ne plu havas fojnon.
  • Ĉiuj forveturis fojni (falĉi kaj poste turni kaj returni la falĉitan herbon por ĝin sekigi).
  • Mi ĉiam helpas al miaj geavoj pri la fojnado.
  • Estante en la vilaĝo ni ofte noktumis en la fojnejo.