- Ni balotis por leĝpropono.
- Via baloto estis neregula.
- Ni elektas la prezidenton balote.
- En la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en nia lando.
- Mi jam ne povas ŝanĝi mian opinion, ĉar mi jam metis mian balotilon en la balotujon.
- En nia lando personoj, kiuj estas 18-jaraj, iĝas balotrajtaj.
- Hodiaŭ okazas rebaloto, ĉar la unua baloto ne donis validan rezulton.
sábado, 29 de marzo de 2008
BALOTI ( votar )
Voĉdoni per balotilo, kontraste kun la ceteraj manieroj de voĉdonado:
EMBARASO ( apuro, turbación, perplejidad )
1. Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, kaj kiu kaŭzas ĝenon aŭ ŝanceliĝon aŭ konfuzon:
- Ni estis en granda embaraso, kiam ni venis al tiu lando.
- Eliri sen frakaso el granda embaraso.
- Havi multajn amikojn estas embarase.
- Tiu demando min embarasis.
- Mi embarasiĝis en mensogon.
- Malembarasu vin je ĉiui absurdaj skrupuloj!
- Ĉiuj rimarkis lian embarason.
- Ŝi havis embarasan mienon.
DETERMINI ( determinar)
1. Precize fiksi ion necertan, indikante la limojn, inter kiuj tiu io estas entenata:
- Homoj jam determinis la distancon inter Luno kaj Tero.
- La estroj de tiuj landoj parolis pri determino de landlimoj.
- Tio estis nedeterminebla ero de la materio.
- La artikolo determinas la substantivon.
- La verbo estas determinita de la adverbo.
- La vorto "tiu" estas unu el determinaj adjektivoj.
- Determinanto estas vorto, kiu determinas alian vorton.
viernes, 28 de marzo de 2008
DRESI ( amaestrar, adiestrar, domar animales)
Instrui beston por iu celo:
- Oni ofte dresas la hundojn por ĉaso.
- Kvankam tiuj leonoj estas dresitaj, estas danĝere tuŝi ilin.
- La plej malfacila dresado estas tiu de katoj.
- Mia frato estas cirka dresisto.
ĴETI
1. Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero:
- La infano ĵetis al mi la pilkon kaj mi reĵetis ĝin.
- El kanto oni vortojn ne elĵetas.
- Per unu sxtono oni du ĵetojn ne faras.
- Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.
- La patrino surĵetis la littukon sur la infanon.
- Estas via vico rulĵeti la kubetojn.
- Li ĵetis la palton sur la ŝultrojn.
- Ŝi ĵetis okulojn sur mian ringon.
- Ili ĵetis sin sur min.
- La patro ĵetiĝadis en sia lito pro malsano.
- Tio ĵetiĝas al la okuloj (estas tute evidenta).
- Li ĵetis min teren.
- La maro ĵetadis altajn ondojn.
- Vi estas elĵetaĵo de la homaro!
- La fajrujo ĵetis vivan flamon.
- Vi ĵetis min en ĝojon!
- Li superĵetis ilin per insultoj.
PRAVI ( tener razón, estar en lo cierto )
1. Havanta opinion konforman al la vero:
- Li estis prava en sia proceso.
- Kiu jam havas, tiu pravas.
- Kolero pravecon ne donas.
- Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
- La forestanto ĉiam estas malprava.
- Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas
- Li senkulpigis sin per la plej pravaj motivoj.
- Prave punite laŭmerite.
- Ju pli da havo, des pli da pravo.
- Pro eraro ne praviĝas la faro.
KONSULTI
1. Demandi specialiston por ekscii ties opinion pri iu punkto:
- Mi devas konsulti mian kuraciston.
- La konsultado kostis al mi dudek eŭrojn.
- La kuracisto atendas la konsultantojn en la konsultejo.
- Prefere konsultu gramatikan libron, ĉar mi ne scias ĝustan respondon al via demando.
- Mi respondos al vi post la konsulto de la vortaro.
jueves, 27 de marzo de 2008
SPECIALA ( especial )
1. Estanta de aparta speco: ne ĝenerala, ne komuna:
- Tiu ĉi vorto estas uzata en speciala senco.
- La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn.
- Ni parolu pri la specialaĵoj en la afero iom poste.'
- Mi elektis pli trankvilan specialecon, nome la malsanojn de okuloj.
- Ŝi estas specialisto pri la gorĝo.
- Ne necesas specialigi la lernantojn tro frue.
- Tio estas speciala elsendo de novaĵoj.
- Mi venis ĉi tien speciale por ekvidi vin.
REKOMENDI ( recomendar, certificar carta)
1. Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon:
- Mi rekomendas mendi ĉi tiun manĝaĵon, ĝi estas tre bongusta.
- Ŝi estas rekomendita por la posteno.
- Ĉu mi povus ricevi rekomendan leteron?
- Ĉi tiu restoracio estas rekomendinda.
- Mi rekomendas veni al la prezentado de la filmo.
- Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
- Mi malrekomendas legi ĉi tiun libron, ĝi estas tre enua.
ORIGINALO ( original )
Primitiva manuskripto, kontraste kun ties kopio(j), aŭ verko kontraste kun ties imitaĵoj, tradukoj kaj ceteraj:
- La libro estas tradukita el la angla originalo.
- Li tradukis la verkon el la originala lingvo.
- Ŝi havas originalan stilon.
- Tiu ĉi libro estas originale verkita de L.L.Zamenhof.
- Ŝiaj originalaĵoj (originalaj, strangetaj agoj) nin jam ne mirigas.
- Mi ne certas pri originaleco de ĉi tiu pentraĵo.
- Infanoj de lernejo ne ŝatis la originalulon.
KURACI ( tratar enfermos, medicar, curar )
Prizorgi malsanulon, por provi redoni al tiu bonan staton, aŭ almenaŭ pli elporteblan staton:
- Vi estas malsana kaj vin necesas kuraci!
- Ŝuldon tempo ne kuracas.
- Por longa malsano kurac' estas vana.
- La kuracado daŭris multajn monatojn.
- La kuracato estas mia konato.
- Nia avino nun estas en kuracejo.
- Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
- Plej bona kuracisto estas la tempo.
- Bedaŭrinde vi jam estas nekuracebla.
- Espereble bestokuracisto povos helpi al mia hundo.
domingo, 23 de marzo de 2008
KREPUSKO ( crepúsculo )
1. Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la Suno kaj antaŭ ĝia leviĝo:
- Mi tre ŝatas promeni en la krepusko.
- Ni jam iru hejmen, ĉar komencis krepuski.
- Apud nia domo flugadis krepuskaj papilioj.
- Mia cerbo naĝas kvazaŭ en krepusko.
- La pensoj krepuskiĝas (malklariĝas).
- Grandaj planoj elkrepuskiĝas (naskiĝas) en mia animo.
ŜIRMI ( proteger, resguardar)
1. Evitigi materian difekton, intermetiĝante inter tiu difektokaŭxzo kaj la koncerna persono aŭ objekto:
- La ombrelo ŝirmis nin de la pluvo.
- Sub la ŝirmo de la domo kreskas belaj floroj.
- Ni sidis sub la arbo, kiu etendis sian ŝirman foliaron.
- Ni trovis bonan ŝirmejon sub la arbo.
2. Evitigi materian difekton, intermetante ion inter tiu difektokaŭzo kaj la koncerna persono aŭ objekto:
- Ŝirmu viajn okulojn kontraŭ la lumo!
- Mallevante la brakon, li malŝirmis sin kontraŭ la pugno de la kontraŭulo.
- La polico sukcesis ŝirmi ilin.
- En Esperanto ni vidas la plej bonan ŝirmilon, por gardi la naciajn lingvojn de konstanta difektiĝado.
- Mi edukos miajn infanojn tiel, ke ili estu ŝirmataj kontraŭ la superstiĉoj.
ORIGINO ( origen )
1. Punkto, de kiu io evoluis kaj disvolviĝis:
- Ekzistas diversaj hipotezoj pri la origino de la homo.
- Mi eksciis pri la origino de lia riĉeco.
- Kelkaj ekzemploj estas prenitaj el la origina neŝanĝita traduko de Zamenhof.
- La ekonomio de tiu urbo origine baziĝis sur teksaĵoj.
- Ŝi estis de sklava origino.
- Lia familio originas el Napoleono la 1a.
SPECO (especie)
1. Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn / Conjunto de seres u objetos, que tienen cualidades características comunes
- Tio estas tre bona speco de pomoj. / Esa es una muy buena especie de manzanas.
- Mi specigis la poŝtaĵojn laŭ la loko de difino. / Clasifiqué la correspondencia según el lugar definido.
- Ni denove bone pasigos la tempon, ĉar venis siaspeculoj. / Nuevamente pasaremos un tiempo agradable, porque vinieron especialistas.
- Al farun' malbonspeca ne helpos la spico./ A la harina de mala clase no ayuda las especies.
2. Persono aŭ objekto kiun oni ne povas precize difini, kaj kiun oni montras nomante ian similaĵon / Persona u objeto del cual no se puede precisamente definir, y al cual se muestra mencionando alguna similitud.
- Ni havas sufiĉe da greno de ĉiu speco. / Tenemos bastante granos de toda especie.
- Li faris ĉiaspecajn movojn en la akvo, sed tamen ne sukcesis saviĝi. / Él hizo toda clase de movimientos en el agua, pero sin embargo no logró salvarse.
- Mi scias multajn tiaspecajn historiojn. / Sé muchas historias de esos tipos.
- Ekzistas divers(a)speca literaturo en Esperanto. / Existen diversas especies de literatura en Esperanto.
3. Specio / Especie
- Floroj de ĉi tiu speco estas tre kapricaj. / Flores de esta especie son muy caprichosas.
Suscribirse a:
Comentarios (Atom)