jueves, 6 de mayo de 2010

CEDI (ceder)

1. Ne kontraŭstari, ne plu kontraŭbatali, ne plu rezisti: / No oponerse, no más batallar en contra, no mas resistir
  • Finfine la malamika armeo cedis. / Finalmente el ejército enemigo cedió.
  • Ŝia koramiko cedis al ŝia deziro havi kolieron kun diamantoj. / Su (de ella) amigo cedió al deseo de ella de tener un collar con diamantes.
  • Viaj cedoj al la deziroj de via infano nur dorlotas lin. / Tus renuncias a los deseos de tu niño sólo lo miman
  • Kiam finiĝos via cedado al kapricoj de via edzino? / Cuando terminarán tus renuncias a los caprichos de tu esposa?
  • La diskuto estis trankvila, ĉar la diskutantoj estis cedemaj. / La discusión fue tranquila porque los discutientes eran tolerantes.
  • Finfine vi kapablis malcedi al liaj kapricoj. / Finalmente fuiste capaz de resistir a los caprichos de él
2. Lasi al iu ion, kion oni okupis, posedis aŭ pretendis: / Dejar a alguien algo que se ocupó, poseyó o pretendió
  • La reĝo cedos la tronon al sia plej maljuna filo. / El rey cederá el trono a su hijo más mayor.
  • Tiu domo estu mia cedaĵo al vi. / Esa casa es mi regalo para tí
  • Nur vi rajtas uzi la vojaĝbileton; ĝi estas necedebla. / Sólo tu puedes ocupar el pasaje; no es transferible.
  • Li forcedis la tutan sian heredaĵon al malhonestuloj. / Él entregó toda su herencia a uno deshonestos.

miércoles, 5 de mayo de 2010

BALBUTI ( tartamudear, balbucear)

1. Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn / Tener tal defecto que se habla cortando y repitiendo amenudo las sílabas
  • Tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante./ Aquél que tartamudea hablando, usualmente cesa de tartamudear cantando.
  • Li estas balbutulo (homo, afekciata de balbutado). / El es un tartamudo ( hombre afectado por el tartamudeo)
2. Malfacile aŭ nedistingeble paroli: / Hablar dificultosamente o en forma ininteligible:
  • Vi ne balbutu, sed parolu normale, ke ni povu vin kompreni. /No tartamudees, sino habla normalmente que nosotros podemos entenderte.
  • Li balbutis pardonpeton. / Él balbuceó un pedido de perdón
  • Neniu komprenis lian balbuton. / Nadie comprendió su balbuceo.
  • Ŝia parolado estas nur balbutado kompare kun perfekta parolado de aliaj personoj. / Su discurso (de ella) es solo un balbuceo comparado con el discurso perfecto de otras personas.
  • Mia provoka demando balbutigis lin. / Mi provocativa pregunto le hizo tartamudear.

ATENCI (atentar, agredir )

1. Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti / Tratar de matar a alguien que se debería respetar
  • Hodiaŭ iu atencis la reĝon. / Hoy alguien atentó contra el rey
  • Ĉu tio estis atenca provo kontraŭ la reĝo? / Acaso fue esto un intento de atentado contra el rey?
  • Okazis atenco per bombro kontraŭ la prezidento. / Ocurrió un atentado con bombas contra el presidente.
2. Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj / Intentar destruir o estropear algo garantizado por las leyes
  • Ne atencu miajn rajtojn kaj liberecon./ No agredas mis derechos y libertad
  • Malobeante regulojn de la gramatiko vi atencas la lingvon. / Desobedeciendo las reglas de la gramática, atentas contra el idioma.
  • Tiu aĉulo atencis la honoron de virgulino. / Ese canalla agredió el honor de la virgen
  • Ĉu temas pri seks-atenco? / Acaso se trata de un atentado sexual?

martes, 13 de abril de 2010

ŜVELI ( hincharse, abultarse )

1. Ricevi pli grandan volumenon / Recibir un volumen más grande
  • Mia ventro ŝvelas pro la manĝaĵo. / mi vientre se hincha por la comida.
  • Vidante ilin kune ŝi ŝvelis de envio. / Viéndolos juntos a ellos, ella se hinchó de endivia.
  • Abelo pikis mian fingron kaj ĝi ŝveliĝis. / Una abeja me picó mi dedo y se hinchó.
  • Sur mia kruro aperis ŝvel(aĵ)o. / En mi pierna apareció un abultamiento.
  • Finfine la fingro malŝvelis.
2. Pligrandiĝi en ia rilato: / agrandarse en alguna relación
  • La prezoj ŝvelis ĉi-jare. / Los precios aumentaron este año.
  • La urbanoj estas malkontentaj pri ŝvelaj vivkostoj. / Los ciudadanos estás descontentos por el alza de los costos de vida.
  • Mi esperas, ke ŝvel(ad)o de prezoj ne longe daŭros. / Espero que el alza de los precios no dure mucho tiempo.
  • La instruistino ŝveligis la liston de lernindaj vortoj. / La profesora aumentó la lista de las palabras para aprenderse.

SIBLI ( silbar )

1. Eligi sonon, similan al longedaŭra "s" / Efectuar un sonido similar a una "s" prolongada:
  • Ĉu vi aŭdas, kiel siblas la vento ekstere? / Oyes como silba el viento afuera?
  • Atentu! Ie proksime estas la serpento - mi aŭdas ĝian sibladon. / Cuidado! En algún lugar cercano está la serpiente - oigo su silbido.
  • La siblajn leterojn elparolu mallaŭte. / La letras silbantes pronúncialas despacio.
  • Siblantaj sagoj timigis la bestetojn. / Unas flechas silbantes intimidaron a las pequeñas bestias.
2. Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj / Ser pronunciado con malicia através de dientes apretados
  • Klaĉoj pri ŝi siblis tra la tuta urbeto. / Rumores sobre ella silban por toda la ciudad.
  • Min mirigis ŝiaj vortoj, elparolitaj kun siblo. / Me asombraron sus palabras pronuciadas con silbidos.
  • La malkontenta virino sibladis. / La mujer descontenta silbaba.

TERNI (estornudar)

Spasme kaj brue elspiri aeron per nazo kaj buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj / Botar aire con espasmos y ruidosamente por la nariz y la boca a causa de una repentina excitación de los nervios nasales.
  • Kiam oni ternas necesas fermi la nazon kaj la buŝon per la mano / Cuando se estornuda es necesario cerrar la nariz y la boca con la mano.
  • La bebeto ekternis kaj malpurigis siajn vestetojn. / El bebito comenzó a estornudar y se ensució sus ropitas.
  • Ne ekzistas terno sen nazo. / No hay estornudo sin nariz
  • Ĉi tiu floro estas terniga. / Esta flor hace estornudar

miércoles, 7 de abril de 2010

PROFITI ( obtener provecho o ganancias )

1. Ricevi utilon, gajnon, avantaĝon el io / Recibir utilidad, ganancia o ventaja de algo
  • Mi profitis pro la vendo de tiuj varoj. / Obtuve ganancias por la venta de esos mercaderías.
  • Du militas, tria profitas. / Dos pelean, un tercero se aprovecha.
  • Peke akirita ne estas profita. / Con pecado adquirido no es provechoso.
  • Lia malprofita negoco profitigas alian firmaon. / Su negocio sin ganacias, hace obtener provecho a otra empresa.
  • Profitemaj (profitamaj) homoj serĉas nur profiton. / Los hombres que aman las ganancias buscan solo obtener provecho.
  • Scioj povas esti bona profitilo. /Los conocimientos pueden ser un buen instrumento ganancias.
  • Vi ja ne vendas varojn senprofite! / Tú si que no vendes mercaderían sin utilidades.
  • Ĉu via negoco estas profitodona? / ¿Tú negocio da utilidades?
2. Fari uzon de oportuna cirkonstanco / Hacer uso de una circunstancia oportuna
  • Mi profitis la okazon por bani min. / Aproveché la ocasión para bañarme.
  • Profite de ŝanco por montri siajn kapablojn, li partoprenis la konferencon. / Utilizando la oportunidad para mostrar sus capacidades, él participó en la conferencia.

MARĈANDI ( regatear )

Diskuti pri la prezo de io por aĉeti ĝin pli malmultekoste / Discutir sobre el precio de algo para comprarlo más barato.
  • Marĉandu kaj vi aĉetos tion pli malmultekoste./ Regatea y comprarás eso más barato.
  • Marĉando aĉeti ne devigas. / El regateo no obliga a comprar.
  • Marĉandado helpas min ŝpari monon. / Regatear me ayuda a ahorrar dinero.
  • Mi ĉion aĉetas ne marĉandante. / Todo lo compro sin regateo.
  • Ĉi tiu bluzo estas marĉandaĵo. / Esta blusa es una ganga.

viernes, 26 de marzo de 2010

IMPONI ( imponer miedo o respeto )

Kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, obei aŭ kredi / Causar tal admiración y respeto que se inclina a ceder, obeder o creer.
  • La prezidento ĉiam volas imponi la popolon. / El presidente siempre desea imponerse respecto al pueblo.
  • Ĉiujn mirigis impona vidaĵo. / Una vista imponente asombró a todos.
  • La festo estis granda kaj imponanta. / La fiesta fue grande e imponente.
  • Lia imponeco helpas lin estri la firmaon. / Su imposición le ayuda a dirigir la firma.

FRANDI ( golosinear )

1. Manĝi ion delikatan ne pro malsato, sed nur pro plezuro / Comer algo delicado no por hambre, sino por puro placer.
  • Mi ĉiam frandas bombonojn. / Siempre golosineo bombones.
  • Ĉi tiu kuko estas franda. / Este pastel es una golosina.
  • Infanoj estas frandemaj. / Los niños son golosineadores.
  • Ostroj por mi estas frandaĵo./ Las ostras para mi son una golosina.
  • Li longe okupis sin pri frandado de fruktoj. / Él durante mucho tiempo se ocupó de golosinas de frutas.
2. Ĝui ion tre allogan, interesan / Gozar algo muy atractivo e interesante
  • Mi ĉiam kun plezuro frandas tiun melodion. / Siempre con gusto gozo esa melodía
  • La titolo de tiu filmo estas tre franda. / El título de ese film es muy atractivo.
  • Frandado de tiu verko estas mia ŝatokupo. / Gozar de esa obra es mi hobby.

LUI ( arrendar, alquilar )

Ricevi ion por ĝin uzi dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon / Recibir algo para usarlo durante un tiempo definido, pagando un precio mutuamente consentido.
  • Ni luos vestojn por la geedziĝo. / Arrendaremos los trajes para la boda.
  • Ĉu vi luigos al mi vian apartamenton? / Me arrendarás tu departamento?
  • Kiom vi pagas por luado de la ĉambro? / Cuánto pagas por el arriendo de la pieza?
  • La luanto de mia domo estas tre fidinda. / El arrendatario de mi casa es muy digno de confianza.
  • La luiganto estas tre helpema. / El arrendador es muy colaborador.
  • Ĉi tie estas multe da lueblaj domoj. / Aquí hay muchas casa que se pueden arrendar.

EKSPLODI ( explotar, explosar, estallar )

1. Forte kaj brue skui aeron pro subita plivolumeniĝo de gaso / Fuerte y ruidosamente golpear el aire a acausa de un súbito aumento de volumen de un gas
  • Nitroglicerino estas eksplodaĵo, kiu facile eksplodas./ Nitroglicerina es un explosivo que facilmente explosa.
  • Mi suferis pro eksplodo. /Sufrí por la explosión.
  • Tiu stultulo eksplodigis dinamiton! / Ese tonto hizo explosar dinamita!!
2. Brue diskrevi, pro granda interna premo de la gasoj. / Ruidosamente estallar por una gran presión interna de los gases.
  • Bombo eksplodis. / Una bomba estalló.
  • Multaj domoj ruiniĝis pro eksplodo de vulkano. / Muchas casas se arruinaron por la explosión del volcán
  • Gardu vin, tiu substanco estas eksplodpova! /Cuidate, esa sustancia tiene poder explosivo.
3. Subite kaj brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni/ Súbita y ruidosamente externalizar un sentimiento o pasión fuerte que no se puede contener.
  • Mi baldaŭ eksplodos de kolero!/ Pronto explotaré de rabia!!!
  • Neniu povis trankviligi ŝian eksplodon de ĝojo. / Nadie pudo tranquilizar su explosión de alegría.
  • La karaktero de mia frato estas eksplodema. / El carácter de mi hermano es explosivo.
4. Subite kaj brue komenciĝi / Comenzar súbita y ruidosamente.
  • La ŝtormo eksplodis neatendite. / La tormenta estalló inesperadamente.
  • Denove mi aperis en eksploda situacio. / De nuevo aparecí en una situación explosiva.

domingo, 21 de marzo de 2010

FURIOZA ( furioso,a; furibundo,a )

Pasie, freneze, senbride kolera / Pasionalmente, locamente y sin límite furioso o colérico.
  • Li ne eltenis kaj eksplodis per furioza rido. / No se pudo controlar y explotó con una risa furibunda.
  • Ĉi-nokte la ventego furiozis./ Esta noche el ventarrón enfureció.
  • En la maro nin kaptis tre furioza ŝtormo. / En el mar nos capturó una tormenta muy furiosa
  • Li estis furioze enamiĝinta en ŝin. / Él está furibundamente enamorado de ella
  • Mi vere furiozus, se vi tiel dirus al mi. / Verdaderamente me enfurecería si me hablaras así.
  • Mi decidis forkuri ĝis kvietiĝos la furiozo de la patro. / Decidí arrancar hasta que se tranquilice la furia del padre.
  • La estro furioziĝis, kiam li ekvidis, ke neniu laboras. /El jefe se enfureció cuando vio que nadie trabajaba.
  • La vazoj kraŝis pro la furiozeco de la furiozulo. / Las vasijas se rompieron por la furia del furibundo.

KORUPTI ( corromper )

1. Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj / Injustamente obtener el favor de alguien, por dinero, regalos o promesas
  • Ili volis korupti la juĝiston. / Quisieron corromper al juez.
  • Ĉiuj homoj estas korupteblaj - necesas nur scii, kion al ili proponi. / Todos los hombres son corruptibles, solo se necesita saber qué ofrecerles.
  • Ni ĉiuj devas batali kontraŭ koruptado. / Todos debemos luchar contra la corrupción
2. Morale putrigi, morale difekti, malvirtigi, defaligi, malbonigi, aĉigi / Moralmente podrirse, moralmente defectuarse, perder las virtudes, caerse, empeorarse, echarse a perder
  • Afektoj nur koruptas vian stilon./ los afectos solo corrompen tu estilo.
  • La geedziĝaj moroj jam estas sufiĉe koruptitaj. / Las costumbres matrimoniales están suficientemente corrompidas.

EVIDENTA ( evidente)

Tiel klara kaj senduba ke ĝi ne bezonas pruvon / Tan claro e indubitado que no necesita prueba
  • Kial mi ne rimarkis tian evidentan eraron?! / Por qué no noté ese error tan evidente?
  • Vi evidente mensogas. / Evidentemente estás mintiendo.
  • Malgraŭ la evidenteco de ŝia perfido, ŝi ankoraŭ provis pruvi sian senkulpecon. / A pesar de lo evidente de la traición de ella, todavía intenta probar su inocencia.
  • Per tia ago vi nur evidentigis vian malsaĝecon. /Por medio de esa acción solo evidenciaste tu falta de prudencia.