lunes, 14 de noviembre de 2011

ABONI (Abonarse, suscribirse)

Ricevadi, laŭ kontrakto kaj post pago, dum difinita tempo, gazeton, komercaĵon, fervojbileton, telefonservon ks: / Recibir, según contrato y pago posterior, durante un tiempo determinado, revista, productos comerciales, pasaje de ferrocarril, servicio telefónico, etc.:
  • Mi abonas la gazeton "Kontakto". / Estoy suscrito a la revista “Kontakto”.
  • La prezo de la abono estas cent eŭroj. / El precio de la suscripción es de cien euros.
  • Mia abono finiĝos en septembro. / Mi suscripción terminará en Septiembre.
  • Mi jam sendis abonan monon (abonpagon). / Ya envié el dinero del abono (el pago de la suscripción).
  • Nia reta revuo estas facile abonebla - necesas nur enskribi la retadreson. / A nuestra revista se puede suscribir fácilmente – sólo se necesita inscribir la dirección electrónica.
  • Ĉi tiu revuo havas multajn abonantojn. / Esta revista tiene muchos abonados (suscriptores).
  • Mi volas malaboni la aviadilan bileton. / Quiero cesar mi suscripción de pasajes por avión.

ABOMENI (Abominar)

Malamegi pro fizike naŭzaj aŭ pro morale tre malplaĉaj ecoj: / Detestar por cualidades físicamente nauseabundas o moralmente despreciables:
  • Ja vi scias, ke mi abomenas ostrojn. / Tú sabes que detesto las ostras.
  • Ne necesas senti al li abomenon. / No necesitas sentir abominación por él.
  • Via agado estis abomena. / Tu acción fue abominable.
  • Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. / Toda abominación encuentra su adorante.
  • Ne faru tiel, se vi ne volas abomenigi vin al aliaj. / No actúes así, si no quieres que los otros te detesten.
  • Nun mi trovas tiun projekton abomeninda. / Ahora encuentro ese proyecto digno de aborrecimiento.

ABDIKI (Abdicar, dimitir)

1. Formale demeti ĉiujn rajtojn pri reĝeco, imperiestreco ks: / Dimitir formalmente a todos los derechos de reinado, imperio, etc.:
  • La imperiestro abdikigis la imperiestran edzinon kaj anstataŭigis ŝin per alia. / El emperador hizo abdicar a su esposa y la reemplazó por otra.
2. Memvole forlasi altan oficon aŭ rangon: / Abandonar voluntariamente un alto oficio o rango:
  • Li abdikis la prezidantecon pro la skandalo. / El abdicó a la presidencia por causa del escándalo.
  • Tio kaŭzis la abdikon de diktatoro. / Eso causó la abdicación del dictador.

sábado, 5 de noviembre de 2011

SERIOZA ( serio,a )


1. Ne senpripense aganta, ne inklina al fantazio aŭ kapricoj / Que actúa no sin antes pensar, que no se inclina a la fantasía o caprichos
  • Li estas serioza aŭtoritata homo./ Él es una autoridad seria.
  • Estis amuze, sed mi penis konservi mian seriozecon. / Fue divertido, pero traté de conservar mi seriedad.
  • Foje ŝi tre serioziĝis kaj mi provis diveni, pri kio ŝi pensas. / Una vez ella se puso muy seria y traté de adivinar qué es lo que ella piensa
  • Mia frato estas tre malserioza knabo./ Mi hermano es un chico poco serio

2. Postulanta aŭ inspiranta konsideron, grava: / Que exige o inspira una importante consideración:
  • Tio estas serioza problemo. / Eso es un problema serio
  • Ŝi estas serioze malsana. / Ella está seriamente enferma.
  • Vi ne povas tiel malserioze trakti la aferon! / No puedes tan poco seriamente tratar el asunto!

3. Nek ironie, nek ŝerce parolanta aŭ dirita; sincera: / Ni irónica, ni burlonamente hablado o dicho, sincero:
  • Ĉu via propono estas serioza? / ¿Tu propuesta es seria?
  • Ĉu vi parolas serioze aŭ nur ŝercas? / ¿Hablas seriamente o solo bromeas?
  • Mi ne povis kompreni, kiam li ŝercas kaj kiam diras seriozaĵojn. / No puedo entender cuando él bromea y cuando dice cosas serias.

domingo, 23 de octubre de 2011

INSPEKTI ( inspeccionar, controlar, revisar )

Kontroli laŭ ricevita komisio la funkciadon de io aŭ la agadon de iu: / Controlar según una comisión recibida, el funcionamiento de algo o la actuación de alguien.
  • Li atente inspektis la lernejon. / Él atentamente inspeccionó la escuela.
  • Al li estis komisiita la inspektado de laboristoj en tiu fabriko. / A él le fue comisionada la inspección de los trabajadores en esa fábrica.
  • Ŝi estis prenita sub la inspekton de tiu sinjorino./ Ella fue asignada a la control de esa señora.
  • Jen tiu inspektisto, al kiu estis komisiita ĉi tiu tasko. / He ahi a ese inspector al que le fuera encargada esta tarea.

TEKNIKO ( técnica )

Tuto de la metodoj kaj procedoj, uzataj por plenumi verkon aŭ produkti objekton: / El conjunto de los métodos y procedimientos, usados para completar una obra o producir un objeto.
  • Li lernas teknikon de la konstruado. / Él aprende la técnica de la construcción
  • Mi devas ellerni ĉiujn teknikajn terminojn. / Debo aprender todos los términos técnicos.
  • La teknikeco de liaj klarigoj tedis nin ĉiujn./  La tecnicismo de sus aclaraciones aburrieron a todos nosotros.
  • La patro legas ĵurnalon pri teknikologio. / El padre lee un diario sobre tecnología.
  • Mia frato interesiĝas pri elektrotekniko. / Mi hermano se interesa en la electrotécnica.
  • Sukceso de la spektaklo dependas ankaŭ de lum- kaj sonteknikistoj (fakuloj, kiuj zorgas pri la lum- kaj sonefektoj dum spektaklo). / El éxito del espectáculo depende de los técnicos de iluminación y sonidistas ( especialistas que se ocupan de los efectos de iluminación y sonido durante el espectáculo)

martes, 11 de octubre de 2011

PERFEKTA ( perfecto,a )


1. Havanta ĉiujn kvalitojn kaj nenian mankon / Que tiene todas las calidades y ninguna carencia
  • Neniu homo estas perfekta. / Ningún hombre es perfecto.
2. Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco: / Teniendo todas las cualidades necesarias en su especie:
  • Ŝi elkreskis kiel perfekta belulino. / Ella creció como una perfecta
  • Vi perfekte kantas! / Cantas perfectamente.
  • Ni longe staris ĉe la pentraĵo kaj admiris ĝian perfektecon. / Me detuve frente a la pintura y admiré su perfección.
  • Mi volas perfektigi mian lingvoscion, pro tio mi vizitos perfektigan kurson. / Deseo perfeccionar mi conocimiento de la lengua, por eso visitaré un curso de perfeccionamiento.
  • La priskribo estas perfektigebla. / La descripción es perfectible.
  • Ŝi volis perfektiĝi en Esperanto. / Ella desea perfeccionarse en el Esperanto.
  • Vi estas vera perfektisto, kiu neniam estas kontenta pri siaj faritaĵoj. / Eres un verdadero perfeccionista  que nunca se contenta con sus acciones.
  • La projekto jam estas preskaŭ preta. Restis nur kelkaj neperfektaĵoj. / El proyecto ya está casi listo. Quedan algunas imperfecciones.

ATENTA ( atento,a ; dar atención a)

Tenanta sian vidon, aŭdon kaj intelekton vigle turnataj al iu aŭ io: / Que tiene su visión, audición e intelecto con entusiasmo vuelto a alguien o algo.
  • Infano observis la beston kun atentaj okuloj. / Un niño observó el animal con ojos atentos.
  • Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente. / Escucha prudentemente quien escucha atentamente.
  • De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento./ De lectura sin atención no se enriquece la prudencia.
  • Atentu, ke vi ne falu!/ Pon atención que no te caigas!
  • Okulo ne atentas, dorso eksentas. / Ojo que no pone atención, la espalda que siente.
  • Post tiu terura okazo li iĝis pli atentema. / Después de esa terrible evento él se puso más atento.
  • Ili atentigis nin pri la danĝero. / Ellos nos han advertido sobre el peligro.
  • Mi tute malatentas la kritikojn. / Absolutamente desatiendo las críticas.
  • Li preteratentis multajn erarojn en sia korektado. / El dejó de atender muchos errores en su corrección.
  • Ŝi havas neniun, kiu povas priatenti ŝian filinon. / Ella no tiene a nadie, que pueda preocuparse de su hija.
  • Mi senatente kunpuŝiĝis kun iu virino. / Sin darme cuenta apreté a una mujer.

OPONI ( oponer )

Esprimi opinion kontraŭan al la opinio de iu alia kaj peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian / Expresar una opinion contraria a la de otra persona e intentar que ella no pueda cumplir la suya:
  • Mi ne ŝatas tiun hundon kaj oponas kontraŭ ĝia restado ĉe ni. / No me gusta ese perro y me opongo a su permanencia con nosotros.
  • Via oponado al ŝia partopreno en la festo estas senbaza./ Tu oposición a la participación de ella en la fiestas es sin bases.
  • Ĉio, kion diris la oponanto, estis vero./ Todo lo que dijo el opositor, era verdad.
  • Mia oponanto en la ludo estis sufiĉe forta./ Mi oponente en el juego era suficientemente fuerte.
  • Mia propono estis senopone akceptita./ Mi propuesta fue aceptado sin oposición.

domingo, 4 de septiembre de 2011

RIKOLTI ( cosechar, recolectar )

1. Detranĉi kaj kolekti grenon aŭ iun vegetaĵon / Cortar y colectar cereal o algún vegetal :
  • Jam venis tempo por rikolti grenon./ Ya llegó el tiempo para cosechar cereal.
  • Estis tempo de rikolto kaj sur agroj laboris multaj rikoltistoj./ Era el tiempo de la cosecha y sobre el agro trabajaban muchos recolectores.
  • Rikoltmaŝinoj plirapidigas rikoltadon./ Las máquinas cosechadoras agilizan la cosecha.
2. Amase kolekti iun ajn naturan produktaĵon:/ Colectar abundantemente algunos productos naturales:
  • Hodiaŭ ni rikoltis fungojn en la arbaro. / Hoy cosechamos hongos en el bosque.
  • La rikoltaĵo estas abunda ĉi-jare./ La acosecha fue abundante este año.
3. Ricevi kiel rezulton de sia agado:/ Recibir como resultado de su actividad:
  • Kion vi semas, tion vi rikoltos./ Lo que tú siembras, es lo que cosecharás.
  • Pro ŝiaj vortoj elkreskis vasta rikolto da kolero. / Como consecuencia de las palabras de ella, apareció una vasta cosecha de ira.

RISTRIKTI ( limitar, restringir )

Rekonduki al pli malvastaj limoj / Reconducir a límites más estrechos:
  • La juĝo restriktis lian rajton vidi la infanon. / El juicio restringió su derecho de ver al niño.
  • La nombro de la laboristoj estis ege restriktita./ El número de los trabajadores era muy restringido.
  • Mi ne kontentas pri la restrikto de miaj rajtoj./ No estoy contento por la limitación de mis derechos.
  • Ni ne subskribis la kontrakton pro restriktaj kondiĉoj. / No subscribimos el contrato como consecuencia de condiciones restrictivas.

FLARI (oler, olfatear)

1. Percepti odorojn per la nazo / Percibir olores por la nariz
  • Mi flaris la odoron de io brulanta / Olí el olor de algo que se quemaba.
  • Flaro estas unu el kvin homaj sentumoj. / El Olfato es uno de los cinco sentidos del hombre.
  • Oni facile antaŭflaras novan politikan krizon./ Fácilmente se huele una nueva crisis política.
2. Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari / Explorar olores mediante la nariz
  • Ŝi kuradis sur la herbejo kaj flaradis la florojn. / Ella corría sobre la hierba y olía las flores.
  • La hundo per mallonga flarado tuj ekscias, ĉu ne estas narkotaĵoj apude./ El perro por una breve olfateada sabe de inmediato si no hay narcóticos en las cercanías.
  • Ne timu, la hundo nur ĉirkaŭflaros vin. / No temas, el perro solo te olfateará.
  • Li enflaris la flartabakon. / El olfateó el tabaco para oler. (?)

domingo, 28 de agosto de 2011

BUNTA ( multicolor, interesante )

Prezentanta plurajn kolorojn dum aliaj samspecaj uloj aux ajxoj prezentas normale unu / Presentando varios colores mientras otras personas o colas de la misma especie normalmente son de un solo color:
  • En la arbaro mi trovis belegan buntan floron. / En el bosque encontré una hermosísima flor multicolor.
  • Tiu bunta robo aspektos tre bele sur via svelta korpo! / Ese vestido multicolor se verá muy bello en tu esbelto cuerpo!!
  • "Lingva Prismo" celas al montrado de la bunteco kaj diverseco de la lingvoj de la mondo. / "Lingvo Prismo" tiene por objetivo el mostrar el multicolorido y la diversidad de las lenguas del mundo.

BARAKTI ( bregar, forcejear, luchar )

1. Forte sin skui, vivege movadi la membrojn / Golpear fuertemente, vivazmente mover los miembros
  • Barakti kiel fiŝo ekster la akvo. / forcejear como pez fuera del agua
  • La bebo laŭte ridis baraktante per la piedetoj. / El bebé se rió fuertemente forcejeando con los pies.
  • La kaptito energie baraktis por sin liberigi. / El capturado bregó enérgicamente para liberarse.
2. Forte penadi kontraŭ la obstakloj: / Fuertemente intertar contra los obstáculos:
  • Ni certe baraktos kontraŭ tiuj problemoj./ Ciertamente bregaremos contra esos obstáculos.
  • Li longe baraktis kontraŭ la morto. / Largamente bregó contra la muerte.
  • Li baraktas en kontraŭdiroj./ Él brega en las contradicciones.
3. Penadi, por trovi esprimiĝon, realiĝon: / Internar para encontrar la expresión o realización de algo:
  • En mia kapo baraktas multegaj ideoj. / En mi cabeza luchan muchísismas ideas
  • Nun en ŝia kapo baraktas nova demando / Ahora en su cabeza (de ella) lucha una nueva pregunta.

SKRAPI ( raer, raspar, legrar)

1. Forigi partetojn el la supraĵo de korpo per pli-malpli tranĉa ilo, kies eĝon oni pasigas ortangule sur ĝi / Extraer pedacitos desde la superficie de un cuerpo por medio de un instrumento más o menos cortante, cuya arista se pasa en forma octangular sobre ella:
  • Mi skrapis miajn ŝuojn por forigi la koton. / Raspé mis zapatos para sacar el barro.
  • Li estas okupita pri skrapado de la kota planko. / Él está ocupado raspando el suelo embarrado.
  • Priskrapu la domon kaj forĵetu ĉiujn skrapaĵojn. / Raspa la casa y tira todos los raspados.
  • Estas multaj ĉielskrapantoj / nubskrapuloj en Novjorko. / Hay muchos rascacielos / rascanubes en Nueva York.
  • Vi estas groŝoskrapa (tre avara). / Eres muy tacaño ( raspacentavos)
  • Uzu kotskrapilon / ŝuskrapilon apud la pordo por deskrapi la koton de viaj ŝuoj. / Usa un limpiapiés al lado de la puerta para eliminar el barro de tus zapatos.
2. Eligi malagrablan sonon per skrapado aŭ simila ago / Producir un sonido desgradable rayendo algo o por una acción similar:
  • Ĉesu, tio skrapas la orelojn! / Para, eso irrita las orejas!!!