lunes, 11 de febrero de 2013

PROCESO (Proceso)

1. Juĝafero, jure submetita al tribunalo: /Asunto judicial, sometido jurídicamente al tribunal:
  • Ni gajnis la proceson. /Nosotros ganamos el proceso.
  • Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso. /Comenzado el proceso, el dinero fluye sin cesar.
  • Ŝi procesos kontraŭ li pri kompenso de la perdoj. /Ella procesará contra él, por una compensación de las pérdidas.
  • Li havas monon kaj estas procesema, pro tio li ne timas procesi. /Él tiene dinero y es aficionado a procesar, por eso no teme procesar)
2. Procezo: /Proceso (desarrollo):
  •  Tiu proceso de unuformiĝado iros en la lingvo internacia multe pli rapide. /Ese proceso de uniformado irá en la lengua internacional mucho más rápido.

domingo, 10 de febrero de 2013

ESTABLI (Establecer)

Fondi kaj aranĝi organizaĵon por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri: /Fundar y disponer una organización para que pueda funcionar y continuar:
  • Ni decidis establi la firmaon. /Decidimos establecer la firma.
  • Ĉu vi akceptos min en vian establon kiel sekretarion? / ¿Me aceptarás en tu establecimiento como secretario?
  • Kie estas la establejo de via funkcianta organizaĵo? / ¿Dónde está la instalación en que funciona tu organización?
  • Rapide establiĝis preskaŭ totala tutmondiĝo de la ekonomio. /Casi la totalidad de la economía a nivel mundial se estableció rápidamente.

sábado, 9 de febrero de 2013

MENDI (Pedir, encargar)


Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon: /Exigir que alguien haga algún tipo de servicio que se pagará posteriormente, o suministre una mercadería que se pagará posteriormente:
·   Ni mendis ĉambron en la hotelo. /Nosotros encargamos una habitación en el hotel.
·   Li mendis kotleton en la restoracio. /Él pidió una chuletita en el restorán.
·   Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. /La ciencia no se encarga, la claridad no se vende.
·   Ĉi-monate ni ricevis multajn mendojn. /En este mes recibimos muchos pedidos.
·   Vi devas plenigi la mendilon. /Debes llenar el formulario de pedido.
·   Ni antaŭmendos tiun libron (mendos ĝin antaŭ la eldono). /Nosotros encargaremos ese libro (lo pediremos antes de la edición).

viernes, 8 de febrero de 2013

OBSKURA (Oscuro)

1. Malluma, ne ebliganta klaran vidon: /Sin iluminación, que imposibilita la visión clara:
  • La ĉambro estis obskura kaj ni nenion povis vidi. /La habitación estaba oscura, y no pudimos ver nada.
  • Ĉiu ja, eĉ en obskuro, trafas. /Cada uno, incluso en la oscuridad, acierta.
  • La ĉielo obskuras pro la nuboj. /El cielo se oscurece por las nubes.
2. Nekonata, senfama: /Desconocido, sin fama:
  • Li estis obskura verkisto. /Él es un escritor oscuro.
  • Mi estas nekontenta pri mia obskureco kaj pro tio decidis iĝi fama. /Estoy descontento por mi oscuridad, y por eso decidí hacerme famoso.

jueves, 7 de febrero de 2013

RESPEKTO (Respeto, consideración)


1. Sento, kiun oni havas pri la alta kvalito de io, kaj kiu igas onin eviti atenci aŭ spiti ĝin: /Sentimiento que se tiene respecto de la alta calidad de algo, y que hace a uno evitar atentar o desafiarlo:
·   Al moroj ni devas rilati kun la plej granda respekto. /Debemos relacionar a las costumbres con el más grande respeto.
·   Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas. /Quien no respeta el centavo, riqueza no junta.
·   Vi malrespektis la reĝan majeston kaj vi estos punita! / ¡Tu no respetaste la majestad del rey y serás castigado!
2. Sento de profunda estimo, kiun oni havas antaŭ persono pro ties supera karaktero aŭ rango: /Sentimiento de profunda estimación, que se tiene ante una persona por su carácter o rango superior:
·   Ŝi salutis min kun granda respekto. / Ella me saludó con gran respeto.
·   Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu. /El ranguito respete al rango, elija un lugar modesto.
·   Li faris respektan saluton. /Él hizo un saludo respetuoso.
·   Ili prezentis sian respektegon al la reĝo. /Ellos presentaron su gran respeto al rey.
·   Tiu respektinda virino helpis al mi. /Esa respetable señora me ayudó.

miércoles, 6 de febrero de 2013

MAKULO (Mancha, mácula)


1. Malpura aŭ difekta loko sur io: /Lugar sucio o defectuoso sobre algo:
·   De kie aperis tiu makulo sur via ĉemizo? / ¿De dónde apareció esa mancha sobre tu camisa?
·   Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. /Incluso en el sol se encuentran manchas.
·   Kara patrino, ne koleru, ja tio estas nur makuleto. /Querida mamá, no te enojes, que eso es sólo una manchita.
2. Natura kolora punkto: /Un punto de color natural.
·   La kvanto de sunaj makuloj (sunmakuloj) konstante pligrandiĝas. /La cantidad de manchas solares (manchas en el sol) constantemente se agrandan.
·   Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron. /A él se le conoce como un lobo blanco; como un perro de pelo sucio; como una moneda mala;
·   La felo de mia hundo estas makula. / La piel de mi perro está sucia.
3. Malbona parto, difekta punkto: /Parte mala, punto defectuoso:
·   Neniu sanktulo estas sen makulo. /Ningún santo es sin mácula.
·   Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas. /Una deuda no mancha, pero exige un pago.
·   Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. /Una conciencia inmaculada es la almohada más blanda.

martes, 5 de febrero de 2013

PARDONI (Perdonar)


1. Rezigni punon aŭ venĝon pro suferita ofendo aŭ maljustaĵo: /Desistir de aplicar pena o venganza por una ofensa o una injusticia sufrida:
·   Mi neniam pardonos al li lian kulpon! / ¡Nunca te perdonaré tu culpa!
·   Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu. /Predica contra el pecado, perdona al pecador.
·   Fajron estingas akvo, pekon pardono. /El agua extingue al fuego, el perdón, al pecado.
·   Pardonemeco superas justecon. /La inclinación al perdón supera a la justicia.
·   Lia krimo estas nepardonebla. /Su crimen es imperdonable.
·   Per bono kaj vero pardoniĝas peko. /Mediante la bondad y la verdad se perdona el pecado.
2. Toleri ion senkolere: /Tolerar algo sin cólera.
·   Pardonu, ĉu vi povus doni al mi la salujon? /Perdona, ¿podrías pasarme el salero?
·   Pardonu, ke mi ne telefonis al vi. /Perdona que no te haya telefoneado.

lunes, 4 de febrero de 2013

TRA RA RA (Tra ra ra)


Onomatopeo, imitanta: /Onomatopeya, imitación:
1. Rapidan senĉesan babiladon: /Una conversación rápida interminable:
·   Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide. / ¡Tra ra ra! No puedo comprender lo que dices, habla más lento.
·   Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra. /Nosotros bebimos algo y comenzamos tra ra ra.
2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo: /Ruido de marcha rápida o galope:
·   Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra... /Escuché como ellos marchaban por la calle - tra ra ra, tra ra ra.
3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti: /Rehusarse con impaciencia para no escuchar más.
·   Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi. / ¡Tra ra ra! No quiero oír nada.

domingo, 3 de febrero de 2013

DIRLIDIDI (Dirlididi)


Interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela: /Interjección que se usa para mostrar que se está observando el asunto, bagatela, recién dicho:
·   Dirlididi! Por mi tio ne estas grava. / ¡Dirlididi! Para mí eso no es importante.
·   Dirlididi! Pri tio mi ne zorgas. Tio ne estas problemo. / ¡Dirlididi! De eso no me preocupo. Eso no es un problema.

sábado, 2 de febrero de 2013

SUFERI (Sufrir, padecer)


1. Senti, elporti fizikan doloron: /Sentir, soportar un dolor físico:
·   Kapo pekas, piedoj suferas. /La cabeza peca, los pies sufren.
·   Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero. /El mal tiempo no dura para siempre, el sufrimiento del hombre no dura para siempre.
·   Suferego min atakis. /Me atacó un enorme sufrimiento.
·   La operacio estis sensufera. /La operación fue sin dolor.
2. Troviĝi en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo:/Encontrarse en un estado desagradable, molesto, atormentador, por alguna causa:
·   La popolo suferas pro manko de akvo. /El pueblo sufre por la falta de agua.
·   Nur suferinto ŝatas feliĉon. /Sólo a quien ha sufrido le gusta la felicidad.
·   Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas. /El hambre debilita, la deuda hace padecer.
3. Esti trafita de difekto, damaĝo; malprosperi: /Haber dado con un defecto, un daño;arruinarse:
·   Nia firmao suferis de granda krizo. /Nuestra empresa sufrió una gran crisis.
4. Elporti, dolore sperti: /Soportar, experimentar dolorosamente:
·   Multaj homoj suferas malsaton. /Mucha gente sufre hambre.
·   Ankaŭ diablo tondron suferos. /También el diablo sufrirá un trueno.
5. Ricevi la efikon de ago, esti trafita de okazaĵo: /Recibir el efecto de una acción, ser alcanzado por un suceso:
·   La konferenco suferis interrompon (estis interrompita). /La conferencia sufrió una interrupción (fue interrumpida).

jueves, 31 de enero de 2013

ŜMINKO (Maquillaje, pintura)

Kolora ŝmiraĵo, uzata precipe de virinoj, aktoroj ks, por refreŝigi aŭ intensigi la vizaĝkoloron, la trajtojn ktp: /Unto de color, usado principalmente por mujeres, actores, etc., para refrescar o intensificar el color del rostro, las facciones, etc.:
  • Vi estas tre bela kaj eĉ ne devas uzi ŝminkon. /Tú eres muy bella, ni siquiera debes usar maquillaje.
  • Ŝi neniam ŝminkas sin, sed ĉiam aspektas ĉarme. /Ella nunca se pinta, pero siempre tiene un aspecto encantador.
  • La haŭto de la aktoroj estis ŝminkitaj. /La piel de los actores estaba maquillada.
  • La filmeja ŝminkado estas diferenca de la teatra. /El maquillaje del cine es diferente al del teatro.
  • Ni invitos la plej faman ŝminkiston por ŝminki niajn aktorojn. /Invitaremos al más famoso maquillador para maquillar a nuestros actores.

miércoles, 30 de enero de 2013

PALPI (Palpar, tentar)

1. Tuŝi per la mano por esplori: /Tocar con la mano para explorar:
  • La bebo ĉion palpas kaj tiamaniere esploras la mondon. /El bebé toca todo y, de ese modo, explora el mundo.
  • Palpi al iu la pulson. /Tomar el pulso a alguien.
  • Estis mallume en la ĉambro kaj mi devis palpe serĉadi la vojon. /Estaba obscuro en el cuarto y tuve que buscar el camino a tientas.
  • Palpado helpis al kuracisto diagnozi la malsanon. /El palpar ayuda al médico para diagnosticar la enfermedad.
  • La vento estas sentebla sed ne palpebla. /El viento se puede sentir pero no tocar.
  • Mi vidis, ke li ion fuŝpalpis en sia sako. /Yo vi que él, de modo chapucero, tentó algo en su bolsa.
2. Karesi per la mano: /Acariciar con la mano:
  • Eĉ ne pensu palpi min! / ¡Ni se te ocurra tocarme!
  • Mi ne ŝatas la palpistojn (homojn, kiuj ŝatas palpi). /No me gustan los tocadores (personas a quienes gusta palpar).

martes, 29 de enero de 2013

MAJESTA (Majestuoso)

Inspiranta admiran respekton pro sia impona aspekto aŭ dignoplenaj manieroj: /Que inspira un admirativo respeto por su aspecto imponente o maneras llenas de dignidad:
  • Li estas majesta kiel reĝo. /Él es majestuoso como un rey.
  • Kapo majesta, sed cerbo modesta. /Cabeza majestuosa, pero un cerebro modesto.
  • La cigno majeste etendis siajn flugilojn. /El cisne extendió majestuosamente sus alas.
  • Vi malrespektas la majeston de la Leĝo! / ¡Usted no respeta la majestad de la ley!

lunes, 28 de enero de 2013

PARENCO (Pariente)

Homo, havanta kun alia persono komunan antaŭulon, aŭ havanta analogan rilaton, fiksitan de la moroj kaj/aŭ de sociaj leĝoj: /Persona que tiene un antepasado común con otra persona, o que tiene una relación semejante, fijada por mores y/o leyes sociales:
  • Mi ofte vizitas miajn parencojn. /A menudo visito a mis parientes.
  • Malriĉulo parencojn ne havas. /Un pobre no tiene parientes.
  • Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de nia vilaĝeto estas parencaj inter si. /Casi todos los habitantes de nuestra aldea son parientes entre sí
  • Ĉi tiuj lingvoj estas similaj, ĉar ili estas parencaj. /Estos idiomas son similares, porque son parientes.
  • Riĉulo havas grandan parencaron. /El rico tiene una gran parentela.
  • Ni parenciĝis, ĉar niaj infanoj geedziĝis. /Nos hemos emparentado, porque nuestros hijos se casaron.
  • Iliaj trajtoj montras ilian parencecon. /Sus facciones muestran su parentesco.
  • Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj. /Todos los parientes de mi mujer son mis parientes políticos.

domingo, 27 de enero de 2013

ŜLOSI (Cerrar con llave)

1. Fermi per seruro: /Cerrar con llave:
  • Mi ĉiam ŝlosas mian ĉambron. /Yo siempre cierro con llave mi habitación.
  • Mi forgesis preni la ŝlosilojn. /Olvidé tomar las llaves.
  • La pordo estis nur fermita senŝlose. /La puerta sólo estaba cerrada, sin llave.
  • La ŝlosilujo estas sur la tablo. /El llavero está sobre la mesa.
  • Malŝlosu la pordon! / ¡Abre la puerta!
2. Malhelpi ies eliron, ŝlosante pordon: /Impedir la salida de alguien, cerrando una  puerta:
  •  Iu ŝlosis min en ĉi tiu ĉambro. /Alquien me encerró en esta habitación.
  • Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. /Una llave de oro abre todas las puertas.
  • Oni enŝlosis la princinon per kvar seruroj. /La princesa fue encerrada bajo cuatro llaves.