viernes, 25 de enero de 2008

ORNAMI ( adornar, ornamentar)

1. Plibeligi per aldonaj objektoj aŭ detaloj:
  • Mi ornamis la tutan ĉambron per belaj floroj.
  • Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
  • Ŝi estis la ornamo de la tuta komunumo.
  • Antaŭ ilia geediĝo mi okupiĝis pri ornamado de la salono.
  • Mi ornamiĝis per oro por la festo.
2. Plibeligi, se paroli pri aldonaj objektoj aŭ detaloj:
  • Ĉi tiu monumento estas la plej bela ornamo de la urbo.
  • Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
  • Kiel bele aspektas tiuj ornamaj arbetaĵoj de la ĝardeno!
  • Diversaj ornamajxoj plibeligis la domon.
  • Vian stilon necesas ŝanĝi - ĝi estas tute senornama.

jueves, 24 de enero de 2008

RANDO (orilla, borde, linde)

1. Ĉirkaŭa ekstrema parto de la surfaco de objekto, rigardata laŭ ĝia longeco:
  • Ŝi sidis sur la rando de la lito.
  • Mi ekŝatis tiun ĉapelon kun bele farita randaĵo.
  • La randumo de la monero estas strekita.
  • Sur la tablo staris gxisrande plena taso da akvo.
  • Ne prenu la trancxilon! Ĝi estas akraranda!
2. Videbla linio, kie finiĝas ia etendaĵo en la spaco:
  • Ĉu tie estas la rando de la maro?
  • Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.
  • Mi sentas, ke mi troviĝas ĉe la rando de la morto.
  • Ni loĝas en la randa parto de la lando.

GLUO ( engrudo, cola fría )

Duonlikva substanco, kiu, ŝmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekiĝante:
  • Mi aĉetis glu(aĵ)on por kunglui la rompitajn pecojn de vazo.
  • Por reklami la aranĝon ni gluis la afiŝojn sur la murojn.
  • Ni atendu ĝis ĝi bone gluiĝos.
  • Gluaĵu la strion da tapetpapero kaj mi algluos ĝin.
  • Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
  • Insulto ne algluiĝas.
  • Ne tuŝu min per viaj gluecaj manoj!
  • Pecon detrancxitan al la pano ne regluu.
  • La poŝtistoj kapablas malglui ĉian ajn koverton.

FAKTO ( hecho )

Io, kion oni scias reale ekzistinta aŭ ekzistanta:
  • Esperanto vivas, tio estas fakto.
  • Se vi ne scias la faktojn, pli bone ne rakontu tion.
  • Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
  • Li estis fondinto kaj formala direktoro, sed la fakta direktoro estis mi.
  • Fakte, jam dum multaj jaroj mi nenion aŭdis pri li.

PUBLIKO (público)

Ĉiuj homoj, kiuj ne apartenas al difinita instanco, sekve:

1. Ĉiuj, escepte de aŭtoritatuloj, organizantoj, fakuloj kaj simile:
  • Ni pendigis anoncon por la publiko.
  • Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
  • Ili decidis ne publikigi siajn intencojn geedziĝi.
  • Ŝi laboras en publikutila institucio.
2. Ĉiuj, kiuj ĉeestas la spektaklon aŭ kunvenis por aŭskulti:
  • La tuta publiko aplaŭdis la aktorojn.
  • Mi devas venki mian timon de la publikeco.
  • Oni juĝis tiun krimon malpublike.
3. Ĉiuj, al kiuj estas destinita libro, gazeto kaj simile:
  • La libro celas tre vastan publikon.
  • Mi respondos al via letero ne private, sed publike.
  • Ĉi tie vi povas trovi diversajn publikaĵojn.
  • Jam malmulte restis atendi ĝis la publikigo de mia libro.

OFICO (oficio, ocupación)

Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado:
  • Li plenumas oficon de kasisto.
  • Granda ofico - grandaj zorgoj.
  • Vi devas surmeti ofican uniformon.
  • Mi devas ofici ĝis la sesa vespere.
  • En nia oficejo laboras plejparte virinoj.
  • Mi demandos pri tio bankan oficiston.
  • La tuta oficistaro estas invitata al la festo.
  • Hodiaŭ enoficiĝis nova prezidento en nia lando.
  • Mi ne havas monon por vojaĝo, ĉar mi estas senofica nun.

KARAKTERO ( carácter )

1. Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon:
  • Ŝi havas pacaman karakteron.
  • Tia konduto estas por li karaktera.
  • Li estis riĉa kaj bone edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera.
2. Morala firmeco, volenergio:
  • Granda per la inteligento, ne per la karaktero.
3. Distinga eco, propra al unu afero:
  • Bedaŭrinde ne ĉiuj komprenas la karakteron de nia afero.
  • Mi havas grandan kolekton da plej diverskarakteraj artikoloj pri ili.
4. Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero:
  • Karakteron al kanto donas la tono.
  • Mi ŝatas nur karakterhavajn pentraĵojn.

ĜENTILA (gentil, amable)

Observanta la regulojn de la socia deco; observanta la bonajn manierojn:
  • Mi ja edukis vin, ke vi estu ĝentila!
  • De vorto ĝentila ne doloras la lango.
  • Ŝi ĝentile salutis min.
  • Ĝentileco neniom kostas kaj multon aĉetas.
  • Tiu junulo estas vera ĝentilulo.
  • Neniu ŝatas malĝentilajn vendistojn.
  • Mi foriris de tie, ĉar ĉiuj agis kun mi malĝentile.
  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj (ne sufiĉe ĝentilaj)!

ĜENERALA (general)

Rilatanta senescepte al tuto aŭ al la plej granda parto el personoj aŭ objektoj, neaparta, neindividua:
  • Venontmonate okazos ĝenerala kunveno de la asocio.
  • Ni parolis ĝenerale pri la graveco de internacia lingvo.
  • Tio estas nur ĝeneralaĵo (ĝenerala ideo).
  • Mi pensis pri tio, sed mi ne ĝeneraligis miajn pensojn.

sábado, 19 de enero de 2008

OBSTAKLO (obstáculo)

Tio, kio malhelpas aŭ malfruigas la iradon (propre aŭ figure):
  • Esperanto estas taŭga ilo por forigi lingvajn obstaklojn en la komunikado inter la popoloj.
  • Ili metis obstaklojn sur nian vojon.
  • Li gajnis la konkurson pri rapideco kaj lerteco en obstakla kurejo.
  • Vi obstaklas la lumon al mi!

ĈELO (celda, célula)

1. Malgranda ĉambro por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo kaj simile:
  • La krimulo estas en la ĉelo nun.
  • Li havas nek ĉelon, nek kelon.
2. Ĉiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon:
  • Abeloj tenas mielon en sesflankaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj kaj ankaŭ kiel provizon por la vintro.
3. La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aŭ la tuton de la unuĉelaj vivuloj:
  • Ĉiu vivulo konsistas el ĉeloj.
  • La ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn.
  • Amebo estas unuĉelulo.
  • Nervoĉelo estas ĉelo, funkcianta en la nervosistemo.
4. Ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco:
  • Ŝaktabulo havas 64 ĉelojn.
  • Ŝia jupo estis farita el ĉela ŝtofo.

DISTRI (distraer)

1. Malhelpe deturni la menson de ĝia okupiĝo:
  • La muziko tro distras min kaj mi ne povas lerni.
  • Li estas tre distrigxema (ne kapabla fiksi sian atenton).
2. Deturni la menson de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin:
  • Mi provis cxiamaniere distri ŝin, ĉar ŝi estis tre malgaja.
  • Tiun libron oni povas legi por aventuro kaj distro sen pensi pri aliaj aferoj.
  • Tiam nia vivo estis distra kaj plezura.
  • Lernante Esperanton ni ofte distriĝis.
  • Dancado estas aktiva distraĵo.
  • Tiu loko famas pro distriĝo kaj turismo.

MIENO (semblante, aspecto, aires)

1. Esprima aspekto de la vizaĝo kaj de la sinteno:
  • Laŭ la mieno de la patro mi komprenis, ke pli bone mi lin ne ĝenu.
  • Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.
  • Ili faras la mienon kvazaŭ ili laboras.
  • Ŝi kokete mienas.
  • Dum la prelego de tiu gravmiena profesoro ni nur silentis.
  • La pavoj gravmiene promenadis.
  • La rigidmiena sekretario malĝentile diris, ke ni devas atendi.
2. Karakteriza aspekto de la vizaĝo en difinita malsano:
  • La sana mieno de la avo montris, ke li sentas sin bone.
  • Li mienas kiel malsanulo.

HEJTI ( calentar)

1. Estigi varmigan fajron aŭ elektran ardon en tiucela aparato:
  • Miaj geavoj loĝas en la vilaĝo kaj vintre devas hejti la fornon.
  • Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
  • Ni uzas lignon kiel hejtaĵon.
  • Unue necesas antaŭhejti la miksaĵon.
2. Varmigi per speciala aparato:
  • La vetero ekstere iĝis malvarma kaj pro tio oni jam komencis hejti la apartamentojn.
  • Ni devas multe pagi por la hejtado de nia domo.
  • Ili hejtas sian apartamenton per gasa hejtilo.
  • Ni ne surmetas la puloverojn, ĉar oni superhejtas la ĉambron.

KONVERSACIO (conversación)

Familiara, ordinare nur distra interparolado:
  • Mi jam komencis bedaŭri, ke mi enmiksis min en tiun konversacion.
  • Eble ni ŝanĝu la temon de la konversacio?
  • Ni invitas ĉiujn al nia konversacia rondo!
  • La virinoj konversaciis pri la kosmetikaĵoj kaj similaj aferoj.
  • Li estis interesa konversacianto.