sábado, 23 de febrero de 2008

MIRAKLO (milagro)

1. Fakto, kiu ŝajne estas kontraŭa al la ordo de la naturo, kaj kiun la kredantoj atribuas al dia interveno:
  • Jesuo faris miraklon satiginte 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj.
  • Lia resaniĝo estis mirakla.
  • Mirakle ni trovis savon.
2. Mirindaĵo:
  • Tio, ke vi evitis la morton, estas vera miraklo!
  • Miraklo inter mirakloj.
  • Li estas fama miraklisto.

SALAJRO (salario)

Sumo, periode pagata, laŭ difinita laborkontrakto, de mastro, entrepreno ks al dungito, por kompenso de la farita laboro:
  • Ĉu vi jam interkonsentis pri la salajro?
  • Tiu posteno estas bonege salajrata.
  • La celo de tiuj partio estas la abolo de salajreco.
  • Ni interkonsentu pri viaj labordevoj kaj vi iĝos mia salajrulo.
  • Li ricevos kromsalajron, ĉar li laboris pli longe ol necesas.
  • Mi ricevas supersalajron pro familiaj ŝarĝoj.

LAMENTI (lamentar)

Longe plendi, vekriante aŭ ĝemante:
  • Ŝi lamentis pri la morto de sia filo.
  • Li ofte plendas per lamenta voĉo.
  • Oni kantis kantojn de sopiro kaj lamento.
  • La mortintojn ili entombigas dum laŭta vekriado kaj lamentado de ploristinoj.
  • Ŝia sorto estas lamentinda.

KONSCIENCO ( conciencia)

Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo:
  • Mia kulpo kuŝas sur mia konscienco.
  • Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
  • Li estas konscienca homo.
  • Mi konscience faras ĉiujn miajn taskojn.
  • Ŝi laboris kun granda konscienceco.
  • Ĝin ŝteli povis nur senkonscienca ŝtelisto.

PROPRA (propio, a)

1. Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io:
  • Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio.
  • Propra opinio ne estas leĝo por alia.
  • Tio apartenas propre al mi.
  • La rido estas propraĵo de la homo.
  • Ŝi proprigis al si miajn manierojn!
  • Ne miksu vin en malproprajn aferojn.
2. Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la propozicio:
  • Tio estas mia propra infano.
  • En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.

DIAFANA (diáfano,a)

Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla:
  • Lumo penetris la akvon kaj ĝi iĝis diafana.
  • Diafaneco estas unu el plej gravaj proprecoj de la papero.
  • En maldiafana lago ni povis vidi neniun fiŝon.

GRAJNO ( grano, semilla)

1. Ĉiu el la fruktoj entenataj en la spiko de greno:
  • Avino ĵetis iom da grajnoj al siaj kokinoj.
  • Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
  • Mi tre ŝatas manĝi grajnaĵon el freŝaj grajnoj.
  • Venis tempo por disgrajnigi vinberaron.
  • La maizo jam grajniĝas.
2. Ĉiu seka semo aŭ frukto, prezentanta etan volumenon:
  • Kion vi intencas fari kun tiuj grajnoj de pomo?
3. Malgranda globa objekto, simila al vegetaĵa grajno:
  • Sur la fundo de la rivero troviĝas grajnoj da oro.
  • Grajneto da vitro penetris en mian okulon.
  • La sablo estas grajneca.
4. Tre malgranda kvanto da io:
  • Vi ne havas en la kapo eĉ unu grajnon da saĝo!

GRIMPI (escalar, trepar)

1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn:
  • Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsupreniĝi.
  • Nia grimpado daŭris kelkajn horojn.
  • Li estas sperta grimpisto.
  • Mi apenaŭ elgrimpis el la marĉejo.
  • Ŝi engrimpis en la boaton.
  • Ili malsuprengrimpis la ŝtuparon.
  • Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone ĉion vidi.
2. Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj kaj simile:

  • Pizo volve grimpas la bastoneton.
  • Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto.

SITUO ( sitio, emplazamiento, situación)

Loko rigardata konsidere al la kondiĉoj, kiujn ĝi prezentis aŭ prezentas por la starigo de homloĝejoj (naturo de la grundo, de vivtenado, defendorimedoj kaj aliaj) :

  • Mi volas aĉeti ĉi tiun domon pro ĝia pitoreska situo.
  • Favora situo de la urbo multe helpis al ĝia prospero.
  • Nia tendaro situis en la valo.
  • Multaj turistoj vizitas nian bele situantan urbon.

NIVELO (nivel)

1. Stato de horizontala ebeno aŭ de punktoj situantaj en la sama horizontala ebeno:
  • Nia urbo situas kvincent metrojn super la nivelo de la oceano.
  • Necesas niveli la plankon per nivelilo (kontroli, ĉu ĝi estas tute horizontala).
  • Tiam la urbo malpli altis super la marnivelo.
  • Malamikoj detruis niajn fortikaĵojn, alniveligis ilin al la tero.
2. Grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno:
  • La nivelo de la rivero malkreskis.
3. Normo, en sociaj, moralaj aŭ intelektaj aferoj:
  • Sed li ne estas sur via nivelo!
  • Ili decidis niveligi sociajn klasojn.
4. Valoro atingita de unu grando kaj referencita al ia norma valoro:
  • Nivelo de la vivteno estas tre alta en tiu lando.
  • lernu! proponas kelkajn altnivelajn kursojn.

miércoles, 20 de febrero de 2008

FANTOMO (fantasma)

1. Figuro videbla, sed ne palpebla, kia oni imagis reaperantan mortinton:
  • Mi vidis la fantomon de mia mortinta amiko!
  • La fantoma kastelo timigis ĉiujn loĝantojn de tiu loko.
2. Bildo sen realeco, nura ŝajno:
  • Tio estis nur sonĝa fantomo.
  • La ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitis sur la ondoj.
  • Tra Esperantujo fantomas diversaj onidiroj pri tio.

HAJLO ( granizo)

1. Glaciiĝinta pluvo, falanta dense en grajnoj:
  • Hajlo difektos niajn kreskaĵojn!
  • Estas tia hajla pluvego kaj ili ne havas ombrelon!
  • Ekstere hajlas.
  • La hajlero rapide degelis en miaj manoj.
  • Ĉi tiu hajleto min ne timigos!
2. Densa falado de rondaj aĵoj:
  • Kiam vi estos en tiu montaro, atentu la ŝtonan hajlon.

LAMA (cojo,a)

1. Malfacile paŝanta pro kripleco de kruro aŭ piedo:
  • Li estas denaske lama.
  • Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
  • Vi min preskaŭ lamigis!
  • Ridas blindulo pri lamulo.
2. Tia, ke io mankas, por ke ĝi estu ekvilibra, regulira:
  • Riparu la tablon - ĝi estas lama.
  • La projekto estas lama - io mankas al ĝi.
  • Io lamas en nia movado.
  • La afero iras lame.

PREDO (presa, captura)

Tio, kion oni prenis perforte aŭ perruze:
  • Piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde.
  • Ĉasado estas unu el predaj okupiĝoj, praktikeblaj kiel amuziĝo.
  • Longe li estis en la arbaro, sed predis neniun ĉasaĵon.
  • Restis ege malmultaj balenoj pro predado.
  • Ŝarkoj estas bonaj predantoj.

STOKO (stock,existencias)

Kvanto da varoj, krudmaterialoj aŭ fabrikitaĵoj, disponeblaj en magazeno aŭ deponejo:
  • La ministro devigis Coca-Cola detrui sian tutan stokon.
  • Bedaŭrinde la varoj, kiujn mi stokis, iĝis malpli kostaj.
  • La varoj estas sekure stokitaj.
  • La oficejo funkcias ankaŭ kiel stokejo de la eldonaĵoj.