- Ili intence mistifikas la publikon.
- Lia tuta parolo estas granda mistifiko.
- La titolo de tiu libro estas mistifika.
- Atentu, li estas tro mistifikema.
miércoles, 27 de febrero de 2008
MISTIFIKI ( embromar, engañar )
Trompi iun, ofte kun ŝerca celo, trouzante lian/ŝian kredemon:
ASIDUA (asiduo, a)
Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks:
- Ŝi estas asidua al la kontoro.
- Li ricevas bonajn poentojn ne pro sia inteligenteco, sed pro la asidueco.
- Karaj, via instruistino telefonis al mi kaj diris, ke vi estas malasiduaj al la lernejo.
- La estro jam rimarkis ilian malasiduecon
SPEGULO (espejo)
1. Glata brila surfaco, polurita aux ne, resendanta lumon kaj bildojn de objektoj:
- Ŝi tre ŝatas rigardi sin en la spegulo.
- Ne helpas spegulo al malbelulo.
- La infanoj ŝatas rigardadi siajn spegulajn bildojn en la akvo.
- La luno kaj steloj speguliĝas en la lago.
- Por povi vidi, kio okazas malantaŭ de la aŭto, rigardu la retrospegulon.
- Tiu figuro estis ŝi mem, reflektita en la spegulo de ŝia imago.
- De l' koro spegulo estas la okulo.
- Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio.
KRIPLA (lisiado, mutilado)
1. Perdinta la kapablon uzi membron aŭ organon pro vundo, malsano ktp:
- Mia avo estas kripla pro milito.
- La soldaton kripligis pafvundo.
- Petante almozon li montris sian kriplaĵon.
- Ĉiu familio havas sian kriplulon.
- Apud nia domo kreskas kriplaj arboj.
- Ni decidis ne fortranĉi tiun kriple kreskintan arbeton.
- La bildo estas kripligita en malbona spegulo.
- Kun la tempo la lingvoj kripliĝas.
SKLAVO ( esclavo)
1. Homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito:
- Li havis multajn sklavojn kaj sklavinojn, kiuj laboris por li.
- Al sklavo mon' ne estas savo - li ĉiam restas sklavo.
- Plej granda parto de la antikva ekonomio estis sklave plenumita.
- Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
- Multaj afrikanoj estis tenataj en sklaveco.
- Ne estu sklavo de viaj pasioj!
- Mi ne estas sklava edzo (vivanta kiel sklavo).
- Tiu kontrakto sklavigis nin por la tuta vivo.
ABOLI , ABOLICII (abolir )
Per oficiala akto nuligi aŭ forigi
aranĝon aŭ kutimon: / Anular o sacar un arreglo o costumbre por
medio de un acto oficial:
- La imperiestro abol(ici)is multajn leĝojn kaj regularojn. / El emperador abolió muchas leyes y reglamentos.
- Sklaveco en Usono estis abol(ic)ita nur en 1865. / La esclavitud fue abolida en Estados Unidos sólo en 1865.
- Oni voĉdonis la abol(ici)on de la mortpuno. / Se votó la abolición de la pena de muerte.
AKURATA ( puntual, exacto, formal)
Plenumanta promeson, servon, devon ks precize en la difinita tempo, je la interkonsentita horo:
- Ĉi tie laboras nur akurataj oficistoj.
- Mi pensas, ke vi estas neakurata en la korespondado kun niaj klientoj.
- Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate (ne preteratentante la pagdatojn).
- Oni multe plendas pri via nesufiĉa akurateco.
VARO ( mercancía)
Objekto, fabrikita por vendado; artiklo de komerco:
- Nia lando eksportas multajn varojn.
- Atendu iomete, mi devas preni la varon de la varejo.
- La tenado de la nutrovaroj devas esti prizorgata.
- Ni havas multegajn skribovarojn en nia butiko.
ATRIBUI ( atribuir, achacar)
1. Doni (ion) laŭrajte aŭ laŭmerite:
- Ni atribuis la sumon de mil eŭroj por la loterio.
- La premio estos atribuita al la plej aktiva esperantisto.
- La malkovron de Ameriko oni atribuas al Kolumbo.
- Ĉiujn surprizis la atribuo de tiu bonega libro al ŝi.
- Oni devas atribui tiun venkon al la hazardo.
- Ni ofte renkontas atribuadon de mortoj al akcidentoj.
ŜARĜO (carga)
1. Tuto de pezaj objektoj, portataj de iu:
- Mia ŝarĝo estas tre peza.
- Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
- Li laboras kiel ŝarĝisto - li devas transporti ŝarĝojn.
- Venis aŭto kun plena ŝarĝo.
- Ni ne malŝarĝos la aŭton, ĉar tion devas fari aliaj laboristoj.
- Vi devos pagi por tiu superŝarĝo.
- Miaj infanoj ne estas ŝarĝo por mi.
- Ĉiu havas sian ŝarĝon (siajn zorgojn).
- Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
- Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
- Ŝi estis superŝarĝita per ŝuldoj.
- Oni troŝarĝas la lernantojn.
sábado, 23 de febrero de 2008
MIRAKLO (milagro)
1. Fakto, kiu ŝajne estas kontraŭa al la ordo de la naturo, kaj kiun la kredantoj atribuas al dia interveno:
- Jesuo faris miraklon satiginte 5000 homojn per kvin panoj kaj du fiŝoj.
- Lia resaniĝo estis mirakla.
- Mirakle ni trovis savon.
- Tio, ke vi evitis la morton, estas vera miraklo!
- Miraklo inter mirakloj.
- Li estas fama miraklisto.
SALAJRO (salario)
Sumo, periode pagata, laŭ difinita laborkontrakto, de mastro, entrepreno ks al dungito, por kompenso de la farita laboro:
- Ĉu vi jam interkonsentis pri la salajro?
- Tiu posteno estas bonege salajrata.
- La celo de tiuj partio estas la abolo de salajreco.
- Ni interkonsentu pri viaj labordevoj kaj vi iĝos mia salajrulo.
- Li ricevos kromsalajron, ĉar li laboris pli longe ol necesas.
- Mi ricevas supersalajron pro familiaj ŝarĝoj.
LAMENTI (lamentar)
Longe plendi, vekriante aŭ ĝemante:
- Ŝi lamentis pri la morto de sia filo.
- Li ofte plendas per lamenta voĉo.
- Oni kantis kantojn de sopiro kaj lamento.
- La mortintojn ili entombigas dum laŭta vekriado kaj lamentado de ploristinoj.
- Ŝia sorto estas lamentinda.
KONSCIENCO ( conciencia)
Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo:
- Mia kulpo kuŝas sur mia konscienco.
- Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
- Li estas konscienca homo.
- Mi konscience faras ĉiujn miajn taskojn.
- Ŝi laboris kun granda konscienceco.
- Ĝin ŝteli povis nur senkonscienca ŝtelisto.
PROPRA (propio, a)
1. Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io:
- Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio.
- Propra opinio ne estas leĝo por alia.
- Tio apartenas propre al mi.
- La rido estas propraĵo de la homo.
- Ŝi proprigis al si miajn manierojn!
- Ne miksu vin en malproprajn aferojn.
- Tio estas mia propra infano.
- En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.
Suscribirse a:
Comentarios (Atom)