domingo, 20 de noviembre de 2011

AFLIKTI (Afligir, entristecer)

Kaŭzi severan kordoloron: / Provocar un severo dolor emocional:

· Lia perfido afliktis ŝin. / Su perfidia la entristeció.

· Sur lia vizaĝo aperis aflikto. / En su rostro apareció una tristeza.

· Ŝi estas ege afliktita. / Ella está muy afligida.

· Kiu afliktiĝos pri vi? / ¿Quién se afligirá por ti?

· Li malsaniĝis pro afliktiĝo. / Él se enfermó por la aflicción.

AFEKCII (Afectar)

1. Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo: / Provocar un cambio en el estado de ánimo de la existencia:

· Objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion. / Conocemos los objetos sólo porque afectan nuestra consciencia.

2. Forte tuŝi la sentojn: /Tocar fuertemente los sentimientos:

· La morto de gepatroj afekciis ŝin. / La muerte de sus padres la afectó.

· Li ne kapablas estri siajn afekciojn. / Él no es capaz de gobernar sus afecciones.

· Miaj vortoj elvokis afekciajn reagojn. / Mis palabras evocaron reacciones afectivas.

3. Malsane aliigi la fizikan staton: / Cambiar malsanamente el estado físico:

· Paralizo afekciis la duonon de lia korpo. / La parálisis afectó la mitad de su cuerpo.

· Sidema vivo kaj grasaj manĝaĵoj kaŭzis al mi afekcion. / La vida sedentaria y los alimentos con grasas causaron mi afección.

AFEKTI (Afectar, fingir, darse tono, ser presuntuoso

1. Ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj: / Hacer parecer algo con maneras no naturales ni simples.

· Mi scias, ke interesiĝon li afektis. / Sé que el fingió interesarse.

· Mi tuj rekonas afekton de la homo. / Inmediatamente reconozco la afectación de la gente.

· Ŝi estis al mi afekte ĝentila. / Ella era afectadamente gentil conmigo.

· Ŝi estas bona kaj senafekta virino. / Ella es una mujer buena y sencilla.

2. Fari mienojn, kvazaŭ oni ne volus, dum oni ja volas; montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon: / Darse aires como si no se quisiera, cuando sí se quiere; mostrar una actitud astuta, presuntuosa, atenta:

· Infanoj, ĉesu afekti! / ¡Niños, dejen de fingir!

· Tiu afektulino ŝatas afektadi antaŭ la spegulo. / A esa presuntuosa le gusta darse tono ante el espejo.

· La nuntempa junularo estas tre afektema. / La juventud actual es muy presuntuosa.

· Via afekta voĉo min nervozigas. / Tu voz afectada me pone nervioso.

ADVOKATO (Abogado)

1. Persono oficiale rajtigita defendi en juĝejo la interesojn de procesanto aŭ de akuzato: /Persona oficialmente con derecho a defender en un juzgado los intereses del que procesa o del acusado:

· Li havas multe da mono kaj bonan advokaton, pro tio nenion timas. /Él tiene mucho dinero y un buen abogado, por eso no teme nada.

· Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj. /El sacerdote vive de oraciones, el abogado de leyes.

· Mi laboras en advokata oficejo. /Trabajo en la oficina de un abogado.

· Li registriĝis en la loka advokataro. /Él se inscribió en un bufete de abogados.

· Mi esperas, ke mia advokateco ne estos nuligita. /Espero que mi abogacía no será anulada.

2. Persono, kiu parolas aŭ pledas favore al afero, aŭ vice de alia persono: /Persona que habla o pleitea a favor de un asunto, o en turno de otra persona:

· Bonvolu esti mia advokato antaŭ mia edzino. / Por favor, sé mi abogado ante mi mujer.

ADORI (Adorar)

1. Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj kaj gestoj: / Honrar como divinidad por medio de palabras y gestos apropiados:

· Ili adoras iujn nekonatajn diojn. / Ellos adoran algunos dioses desconocidos.

· Tio estas sankta kaj adorata bildo. / Esta es una imagen santa y adorada.

· Niaj praavoj adoradis sur ĉi tiu monto. / Nuestros antepasados adoraban en este monte.

· Antaŭe ĉi tie estis adorejo de dioj. / Anteriormente aquí había un lugar de adoración de dioses.

2. Ami per respektoplena pasio: / Amar con pasión plena de respeto:

· Multajn heroojn mi adoris en mia infaneco. / En mi infancia adoré muchos héroes.

· Kiu mem sin adoras, nenion valoras. / Quien se adora a sí mismo, nada valora.

· Por mi tiu aktorino estas plej adorinda. / Para mí esa actriz es la más digna de adoración.

3. Havi pasian emon al io: / Tener un interés apasionado por algo:

· Li adoras poezion. / Él adora la poesía.

· Mi adoras belajn krurojn ĉe la virinoj. / Adoro las piernas bellas de las mujeres.

· Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. / Toda abominación encuentra su adorador.

· Via ideo meritas adoradon. / Tu idea merece adoración.

ADOPTI (Adoptar, prohijar)

1. Alpreni per oficiala, laŭleĝa akto, iun kiel sian propran filon aŭ filinon: / Tomar a alguien como propio hijo o hija mediante un acto legal oficial.

· Ni decidis adopti tiun bebon. /Decidimos adoptar ese bebé.

· La kondiĉoj de adopto estas striktaj. / Las condiciones de adopción son estrictas.

· Miaj adoptaj gepatroj estas tre bonaj. / Mis padres adoptivos son muy buenos.

Ĉu bonas la rilatoj inter adoptintoj kaj adoptitoj? / ¿Son buenas las relaciones entre adoptantes y adoptados?

2. Alproprigi al si ion spiritan: / Hacer propio algo espiritual:

· Li adoptis ĉi tiun metodon de instruado. / Él adoptó este método de instrucción.

· Ĉi tiu modo estis adoptita de ĉinoj. / Esta moda fue adoptada por los chinos.

ADOLESKI (Ser adolescente)

Esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo: / Estar en el período vital que viene después de la infancia:

· Kutime estas malfacila tempo por la gepatroj, kies infanoj adoleskas. / Suele ser difícil para los padres el tiempo en que sus hijos son adolescentes.

· Junulo inter 14 kaj 20 jaroj estas adoleskanto, kaj junulino inter 12 kaj 18 jaroj estas adoleskantino. / El joven varón entre los 14 y 20 años es adolescente, y la joven mujer entre los 12 y 18 años es adolescenta (sólo en esperanto).

· Ŝi kun plezuro revenus al la tempo de sia adoleskanteco. / Para ella sería un placer volver a su adolescencia.

sábado, 19 de noviembre de 2011

ADMONI (Exhortar)

1. Instigi per parolo al la plenumo de ago aŭ devo: / Instigar en una conversación al cumplimiento de una acción o deber:

· Admonu vin reciproke. / Exhórtense ustedes recíprocamente.

· Mian admonon ŝi ne obeis. / Ella no obedeció mi exhorto.

· Mi admonas vin fari tion. / Te exhorto a que hagas eso.

· La policano admonis popol-amason disiri. / La policía exhortó a la multitud para que se disgregara.

2. Severe riproĉi, mallaŭdi pro malbona konduto: / Reprochar severamente, censurar por mala conducta.

· La instruisto admonas la lernantojn pro ilia maldiligenteco. / El instructor exhorta a los alumnos por su indolencia.

· Al malbonuloj ne helpas admono, nur bastono. / A los malos no les ayuda el exhorto, sólo el bastón.

· Ne admonu min pro mia malfrua respondo. / No me reproches por mi tardía respuesta.

ADMIRI (Admirar)

Esti ravita per la beleco aŭ supereco: / Estar embelesado por la belleza o superioridad:

· Ĉiuj admiris la pejzaĝon. / Todos admiraban el paisaje.

· Oni maron admiras, se oni maron ne iras. / Se admira el mar, si no se va al mar.

· Li rigardis bestojn kun admiro. /Él miraba los animales con admiración.

· Edzin' admirata - edzo malsata. / Esposa admirada, marido insatisfecho.

· Tiu pentraĵo kolektis ĉirkaŭ si amason de admirantoj. / Esa pintura reunió a su alrededor una multitud de admiradores.

· Ŝi estas admirinda aktorino. / Ella es una actriz digna de admiración.

ADJUDIKI (Adjudicar, contratar, dar a destajo)

Proponi kontrakton pri laboro, livero ks al konkurencantoj, ordinare kun la antaŭa kondiĉo, ke la akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj: / Proponer un contrato de trabajo, de entrega, etc. a competidores, ordinariamente con la condición previa de que el ganador será aquel cuyos precios sean los más favorables.

· La urba registaro adjudikis la konstruon de la ponto. / El gobierno comunal adjudico la construcción del puente.

· Adjudikado de publikaj laboraĵoj estas tre popularaj en nia lando. / La adjudicación de trabajos públicos son muy populares en nuestro país.

· La adjudikanto estas la ŝtata administracio. / Quien adjudica es la administración estatal.

· La adjudikatoj proponis multe da mono por niaj servoj. / Los contratados nos ofrecieron mucho dinero por nuestros servicios.

ANTIKVA (Antiguo)

1. Ekzistinta kaj de longe ne plu ekzistanta: / Lo que existió y desde hace mucho dejó de existir:

· Ni ĉiuj aŭskultis legendojn pri la antikvaj tempoj. / Todos nosotros escuchamos leyendas sobre los antiguos tiempos.

· Demeti de si la antikvan Adamon (plibonigi la konduton). / Sacar de si el antiguo Adán (Mejorar la conducta).

· Dionizo estis unu el la dioj, je kiuj kredis antikvuloj. / Dionisio fue uno de los dioses en que creyeron los antiguos.

2. Tro malnova, malmoderna: / Demasiado viejo, pasado de moda:

· Tiu modo estas antikva. / Esa moda es antigua.

· La kolektanto de antikvaĵoj volas aĉeti ĉi tiun vazon de mi. / El coleccionista de antigüedades quiere comprarme esta vasija.

· Mi kolektos monon por aĉeti tiun ringon de antikvaĵisto. / Juntaré dinero para comprar ese anillo del anticuario.

· La antikveco de tiu pentraĵo estas certigita de sciencistoj. / La antigüedad de esa pintura está certificada por científicos.

ANTICIPI (Anticipar)

1. Uzi, alproprigi antaŭ la deca aŭ kutima tempo: / Usar, apropiar antes del tiempo conveniente o acostumbrado:

· La filmo anticipis la okazaĵojn (montris postvenintajn okazaĵojn antaŭ ol la antaŭirintajn). La película anticipó los acontecimientos (mostró sucesos ocurridos posteriormente antes de los que eran anteriores).

· Ŝi neniam ĝuas per anticipo la estontan sukceson. / Ella nunca disfruta por anticipado un suceso futuro.

· Ne faru anticipajn konkludojn! / ¡No saques conclusiones anticipadas!

2. Fari, plenumi antaŭ la tempo: /Hacer, llevar a cabo antes de tiempo:

· Mi povus pruntedoni al vi monon, ĉar vi kutime anticipas pagon de ŝuldo. / Yo podría darte dinero en préstamo, porque tienes costumbre de anticipar el pago de tu compromiso.

· Mi anticipe dankas pro via komplezo. / Te agradezco anticipadamente por tu deferencia.

· Anticipa pago ĉiam akceptiĝas. / Siempre se acepta el pago anticipado.

3. Antaŭtempe imagi, elpensi: / Imaginar, discurrir antes de tiempo:

· La sciencfikcio ofte anticipas la novajn inventojn. / La cienciaficción a menudo anticipa los nuevos inventos.

ANONIMA (Anónimo)

1. Ne surhavanta la nomon de la aŭtoro: /Que no tiene el nombre del autor:

· La letero estas anonima, do mi ne scias, kiu skribis al mi. /La carta es anónima, por eso no sé quien me escribió.

2. Ne koniganta la nomon de la posedanto(j): /No conociendo el nombre de los poseedores:

· Li estas ano de nia komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn investitajn kapitalojn). /Él es partidario de nuestra sociedad anónima comercial (cuyos asociados no publican sus nombres y arriesgan sólo sus capitales invertidos).

3. Ne malkaŝanta sian nomon: /Ocultando su nombre:

· Tiu persono deziras resti anonima. /Esa persona desea permanecer anónima.

· Mi ne intencas kaŝi min sub anonimeco! /¡No intento ocultarme bajo el anonimato!

· Iu anonimulo telefonis al ni kaj rakontis ĉion pri viaj agoj. /Alguien anónimo nos llamó por teléfono y nos contó todo respecto a tus acciones.

miércoles, 16 de noviembre de 2011

ADHERI (Adherirse a)

Supraĵe gluiĝi sur io; supraĵe fiksiĝi pro ia speciala forto: / Poner pegamento superficialmente sobre algo; fijar superficialmente con especial fuerza:
  • La du randoj de la vundo adheris. /Los dos bordes de la herida se adhirieron.
  • Por garantii firman adheron necesas ŝmiri gluon sur ambaŭ surfacoj. / Para garantizar una firme adhesión se necesita untar pegamento sobre ambas superficies.
  • Adhera rubando malhelpis la fluadon de la sango. / Una tela adhesiva impide el flujo de la sangre.

ADAPTI (Adaptar)

1. Taŭge, ĝuste kunigi ion materian al io: / Unir adecuada y ajustadamente algo material a otro:
  • Estos facile adapti butonojn al ĉi tiu robo. / Será fácil adaptar botones a esa bata.
  • Post adapto de brodaĵo la bluzo aspektas kiel nova. / Tras la adaptación del bordado, la blusa quedó como nueva.
  • Havu adaptilon por enŝalti viajn alportitajn aparatojn. / Consigue un adaptador para poner tus aparatos portátiles.
2. Konformigi por specialaj celoj aŭ kondiĉoj: / Conformar para fines o condiciones especiales:
  • Vi devos adapti la materialon al la prelegoj. / Deberás adaptar el material a las conferencias.
  • Mi facile adaptiĝis al la nova loĝejo. / Me adapté fácilmente al nuevo hogar.
  • Post malfacila operacio lin atendas readaptado. / Tras la difícil operación le espera la readaptación.